Gratulon al unu el niaj novaj estraranoj, Tim Westover, kiu gajnis la unuan premion ĉe la UEA Belarta Konkurso por lia proza verko Ruĝvela Ŝipo. Bis! Alia usonano, Brian Drake, gajnis la duan premion por teatraĵo. La tutan liston de gajnintoj oni povas trovi ĉe Libera Folio.
Rezultoj de la Balotado, 2007, okaze de la sukcesplena 55a landa kongreso de E-USA, (antaŭe, ELNA)
Balotadoj: 227 validaj balotiloj, pritraktitaj per poŝtleteroj kaj laŭ la statuto de ELNA / E-USA.
Por Sekretario:
Gajnis Julie Spickler: 211 voĉdonoj: servos ĝis 2010
Por Estrarano:
Gajnis Ĵenja Amis: 117 voĉdonoj: servas ĝis 2010
Gajnis Christopher Zervic: 106 voĉdonoj: servas ĝis 2010
Gajnis Anjo Harlo: 95 voĉdonoj: servas ĝis 2010
Gajnis Tim Westover: 90 voĉdonoj: servas ĝis 2008
Mi enŝutis 14 el la bildoj kiujn mi faris ĉe la Landa Kongreso en Tijuano. Mi verŝajne plibonigos kelkajn aliajn kaj afiŝos post ioma tempo. Mi aldonis ĉi bildojn en la originala grandeco. Se vi volas mendi profesie presitajn bildojn, vi devas aliĝi al Flickr kaj peti al mi ke vi estu "kontakto" -- tiam vi povas mendi presitajn bildojn kiujn oni aŭ poŝtos al vi, aŭ vi povas ricevi ĉe Target (post nur unu horo!) Por 8x10 kostas proksimume $3 ĉe Target. (La kostoj nur estas por la presado: mi neniel profitas de tiu ĉi).
Mi uzis la etikedon "lk2007" kaj aldonis al la Esperantujo-grupo. Se aliaj aldonas bildojn de la Landa Kongreso, bonvole uzu la saman etikedon tiel ke ni facile trovos ilin.
Post du-taga restado en Santee, Kalifornujo, mi alvenas ĉe la Landa Kongreso en Tijuana, Meksikio. Estas proksimume cent homoj, plejparte el Usono, tamen ankaŭ el diversaj mondregionoj: Germanio, Argentino, Kanado, kaj, kompreneble, Meksikio. Ĉe la solena malfermiĝo prelegis Duncan Charters pri la defioj de interkultura kompreniĝo kaj la rolo kiun povas ludi Esperanto.
Hodiaŭ, la 26-a de julio, estas la 120-a naskiĝtago de la lingvo Esperanto. En tiu dato en la jaro 1887, la rusa eldono de la Unua Libro de L.L. Zamenhof aperis.
Ĉi tie en Usono, la prezidento estis Grover Cleveland; ne ekzistis la aviadilo, kaj ĵus estis inventataj la aŭtomobilo kaj la elektra lumigilo.
Ĉi tiu jaro ankaŭ estas la 100-a naskiĝtago de la eldono de la unua Esperanta romano: Kastelo de Prelongo de Henri Vallienne (1907).
Ni festu!
David Simpson
Ŝajnas, ke la klasoj ĉe NASK progresas. Jam ekzistas kelkaj numeroj de la tagĵurnalo La NASKa Fasko .
Ankaŭ trovebla estas aliaj blogoj, kiel tiu de Traevoli.
Ni, kiuj forte deziras studi ĉe NASK, sed ne povas pro manko de liberatempo, deziras sekvi la programon iel. La NASKa Fasko estas la ĉefa fonto de informo. Amuze, legi la poemojn. Ni vidos pli multajn kontribuaĵojn en la venontaj du semajnoj.
Restas tempo por aliĝi!! Spaco haveblas por vi!!
NASK - la Norda Amerika Somera Kursaro, komenciĝos baldaŭ en UCSD en La Jolla. La instruistoj ĉi-foje estas Paul Gubbins kaj Lee Miller. Ĝis nun proksimume 20 homoj aliĝis por la kursoj. Ili venos de Usono, Germanio, Makedonio, kaj Japanio. La klasoj komenciĝos la 9an de Julio kaj finiĝos la 27an. Informo troviĝas ĉe www.esperanto.org/nask/
Ankoraŭ sufiĉa tempo por aliĝi!! Spaco haveblas por vi!!
Jam senpage haveblas bonega TTT-skrablejo fare de Argilo — brila otavano Clayton Smith. Sed kion fari se oni dezirus skrablumi malvirtuale?
Kelkfoje mi vidis, ke skrablo-maniuloj ĉizis aŭ brulmarkis proprajn tegoletojn por uzo kun anglalingva tabulo. Kiom da laboro!
La nova novelo de Michael Chabon, "The Yiddish Policemen's Union," jam estis en la furor-listo de The New York Times. Kvankam ĝi estas en la angla lingvo, ĝi tamen havas ian allogon por verdlingvanoj.
Unu el la plej gravaj lokoj menciitaj en la libro estas la Hotelo Zamenhof, kie afiŝoj aperas diversloke surhavantaj Esperantajn vortojn. Ekzemple, apud la necesejoj, latunaj afiŝoj aperas kun la vortoj "vira necesejo," aŭ "virina necesejo."
The publishing house Sezonoj in Kaliningrad reports that for the next six weeks it will be publishing, on-line, teaser chapters from the new second edition of the Esperanto translation of The Lord of the Rings.