Estimata, Kiel membro de la Kandidatiga Komitato (aux "KandiKomo"), vi nun havas la oportunon influi la estontecon de ELNA, per sagxa elekto de kanditatoj por sia Estraro. Laux mia opinio, membreco en la Estraro estas laboranta ofico, ne simple honora ofico. Do mi esperas, ke la KandiKomo trovos kandidatojn: volantaj akcepti laborojn kaj krei rezultojn; kun pruvitaj atingoj; esperantaj al pli forta kaj pli granda movado. Helpos, se ili havos tempon dum la semajno por labori cxe la landa nivelo de la Movado. (Ankaux estos utile, se kandidatoj havas elektronikan posxton.) Notu, ke la membroj de la KandiKomo mem rajtas kandidatigxi; se la Komitato sentas unu el siaj tauxga, gxi rajtas kandidatigi tiun. Nomoj, telefonnumeroj, adresoj, kaj e-posxt-adresoj de la KandiKomo estas sube. Kiel ni diskutis, vi estas la komitatestro. Por 2002, ni bezonas kandidatojn por tri estraranoj (la oficperiodoj de D. Gary Grady, Derek Roff, kaj Jennifer Bondelid finigxos). Kompreneble la nunaj oficistoj rajtas rekandidatigxi. Mi sugestas, ke por gxentileco vi demandu al ili pri tiu. Ankaux kandidatojn por Prezidanto kaj Vic-Prezidanto (la oficperiodoj de mi kaj Grant Goodall finigxos); mi *ne* rajtas rekandidatigxi, Grant ja rajtas (por Prezidanto aux Vic-Prez). La Komitato rajtas (kaj, laux mia opinio, devus) trovi pli da kandidatoj ol oficoj, por ke ELNA membroj havos sxancon elekti inter ili. Por spertista ofico kiel Kasisto aux Sekretario, unu kandidato suficxas, sed tiu ne aplikas cxijare. Mi esperas, ke la kandidataro estos varia: la nuna Estraro havas 5 membrojn en la Orienta tempzono (2 kies oficperiodo finigxos), 1 en la Centra, 2 en la Montara (ambaux finigxos!), kaj 5 en la Pacifika (1 finigxos). Kaj 8 estas viroj (4 finigxos), 5 virinoj (1 finigxos). Vi eble miras pri viaj precizaj respondecoj. Laux la Statuto (sekcio 403): : The Nominating Committee shall consist of five members, none of who is : an officer of the League. The Nominating Committee shall, by : correspondence or otherwise(*), nominate candidates for the offices, obtain : acceptances of the nominations, and notify the President, Secretary, and the : Director of the Central Office as to the candidates before March 1, also : sending a list of the candidates to the Editor of the League's organ. : : Any five or more members of the League may make a written nomination of : any candidate, sending such request to the Chairman of the Nominating : Committee before February 15. The Nominating Committee shall include such : candidate in the list, provided the candidate has accepted the : nomination. (*) Kio, per telepatio? Kandidatoj devas havi 18 jarojn ekde la komenco de la oficperiodo (30 por Prezidanto, Vic-Prezidanto, aux Kasisto), kaj devas membrigxi antaux 1a aprilo. Jen la membroj de la KandiKomo. Phil Dorcas estas la komitatestro. Anna Bennett annambennett@yahoo.com 208-343-2466 Philip Dorcas (komitatestro) pdorcas@airmail.net 817-858-0689 Don Harlow donh@donh.best.vwh.net 510-222-0187 Fred Meyer f3meyer@texoma.net 903-893-0501 Alex Shlafer alexs@esperanto.org 650-357-1757 Mi mem (David Wolff, dwolff@world.std.com, 978-264-0286) kontribuos per komentoj, sed laux la Statuto mi ne povos vocxdoni pri la kandidatoj. Mi ankaux sendas cxi-tiun mesagxon al Joel Brozovsky, por ke la CO scios pri la Komitato, kaj mi informos la Estraron pri la komitatanoj. Aparte baldaux sekvos la "Enkonduko por Kandidatoj." Tiu iru al kandidatoj antaux ili findecidos pri siaj kandidateco (mi esperas, ke la CO povos elsendi bel-presitajn kopiojn). La Komitato povos decidi siajn proprajn regulojn por labori, kaj tie mi esperas ke Anna povos helpi se necese, cxar sxi antauxe estris Kandikomon. Fine, dankon al vi cxiuj! Mi esperas, ke vi trovos sukcesajn kandidatojn por antauxenigi nian organizon kaj Movadon. David Wolff Prezidanto, ELNA