55a jara ELNA-Kongreso
Tijuana, Meksiko
la 27an ĝis la 30an de 2007
 

Aliĝilo

Sube estas formularo por aliĝi rete. Se vi preferas sendi paperan aliĝilon, presu la paperan aliĝilon  kaj sendi ĝin al ELNA kun via ĉeko aŭ kredit-karta informo (numero kaj eksvalidiĝa dato).

La ĉefa ttt-ejo por la kongreso estas:http://esperanto-usa.org/?q=node/688.

Se vi plenigos la retan formularon kaj klakos la butonon "Aliĝu" ĉe la fundo de la retpaĝo, via informo iros al ELNA kaj la unua paŝo estos farita.  Post kliko de "Aliĝu" vi iros al retpaĝo kie vi povos entajpi kreditkartinformon kaj pagi rete.

Bonvolu plenigi malsaman formularon por ĉiu aliĝanto; ne uzu unu formularon por pluraj homoj.

 

Baza informo

 
Nomo:
Nomo por uzi sur nomŝildo:
Adreso:
Urbo:
Ŝtato/Provinco/ktp:
Poŝta kodo:
Retpoŝtadreso:
Telefono:

En 2007 estas tri grupoj de aliĝantoj:

Krome estas rabatoj pro frua aliĝo:
Periodo aliĝa antaŭ la 1a de aprilo antaŭ la 1a de majo je aŭ post la 1a de majo
Junaj ELNA-anoj, eksterlandaj gastoj: $30 $50 $70
Nejunaj ELNA-anoj: $60 $80 $100
Usonaj ne-ELNA-anoj: $80 $100 $120
Moralaj subtenantoj: $30 $30 $30
Komercaj subtenantoj: $100 $100 $100

La kongresa abono inkluzivas la vendredan akceptan feston, sed ne la sabatan bankedon. (La bankedo estas alte rekomendata).

Membroj de ELNA ankaŭ ricevas rabaton kontraŭ aĉetoj de la liboservo de ELNA. Se vi ne estas membro de ELNA kaj volas membriĝi, bonvolu iri al la butiko kaj plenumi la formularon, reiri ĉi tie kaj aliĝi al la kongreso kiel ELNA membro.

 
Aliĝaj grupoj
Juna ELNA-ano, limita enspezo, kaj ne-Usona gasto:
Nejuna ELNA-ano
Usona ne-ELNA-ano:

 
Ĉemizo "Polo"-stila $21 Kvanto:
Grandecoj (S,M,L,XL,XXL):
Kalkulata prezo:
T-ĉemizo $14 Kvanto:
Grandecoj (S,M,L,XL,XXL):
Kalkulata prezo:
Kaskedo sporta $12 Kvanto:
Koloroj (Nigra, Blanka, Ruĝa):
Kalkulata prezo:
Bankedo sabata $20
Morala subtenanto   (ne ĉeestos la kongreson, sed ricevos kongresaĵojn kaj tagajn retpoŝtojn kun fotoj kaj resumoj) $30
Komerca subtenanto   (ne ĉeestos la kongreson, sed ricevos kongresaĵojn kaj tagajn retpoŝtojn kun fotoj kaj resumoj; subteno estos publike agnoskita kaj presita) $100

La kongresa abono inkluzivas ĉiujn eventojn krom la bankedo. Se vi aliĝos tre malfrue, vi eble ne povos aliĝi la bankedon.

Post-kongresa ekskurso: Por informo pri ĉi tiu ekskurso, vidu Post-kongresa.pdf

Post-kongresa ekskurso  privata ĉambro $130
dividita ĉambro $100

Specialaj dietoj:
 
Ĉu vi volas vegetarajn manĝojn?
Ĉu vi havas aliajn specialajn manĝajn petojn, ekz vegana manĝo?

Aliaj specialaj petoj:

 
Bonvolu klarigi iujn ajn aliajn bezonojn, ekzemple aliro por rulseĝoj.

Bonvolu helpi nin fari bonegan kongreson por vi!

 
Ĉu via telefona numero aperu en la kongresa libro?
Ĉu via adreso aperu en la kongresa libro?
Ĉu via retpoŝtadreso aperu en la kongresa libro?
Ĉu interesas vin vizito al trinkejo aŭ dancejo dum sabato vespere?
Ĉu via nomŝildo identigu vin kiel komencanton?
Ĉu vi ŝatus esti "amiko kaj helpanto" al iu komencanto?
Ĉu vi ŝatus skribi AAIE-ekzamenon pri Esperanto?
Se jes, je kiu nivelo?
Ĉu vi ŝatus legi (kun teksto en mano) mallongan skeĉon por infanoj kaj komencantoj?
Ĉu vi ŝatus legi (kun teksto en mano) mallongan skeĉon por plenkreskuloj?
Ĉu vi ŝatus helpi ĉe la akceptejo kaj informejo dum la kongreso?

Ĉu vi ŝatus prelegi, instrui, prezenti, aŭ gvidi ian agadon? Se jes, bonvolu priskribi:
  1. Kia estos via programero? Ĉu prelego, koncerto, parolrondo gvidota de vi, aŭ io alia? Pri kio temas?
  2. Ĉu vi bezonos ekipaĵojn (vidbendilo kaj televido, montrilo por diapozitivoj, ktp) aŭ havas aliajn teĥnikajn bezonojn?
  3. Ĉu vi ĉeestos la tutan kongreson, aŭ alvenos malfrue aŭ foriros frue? Ĉu vi havas preferan tempon por via prezentaĵo? Ĉu certaj tempoj ne eblas por vi? (Ekz., la programo verŝajne komenciĝos ĉirkaŭ la 9a matene; nepre informu nin se vi kutime dormas ĝis tagmezo.)
Kiel vi ŝatus helpi la kongreson alimaniere?

Ideoj por la programo

Bonvolu proponi viajn ideojn por sukcesigi la kongreson, inkluzive ideojn pri prezento, diskuto, ludo, aŭ alia agado (kaj kiel vi volonte helpus realigi la proponojn):

aŭ retpoŝtu vian ideon al Mar Kardenas: "mar [ĉe] grupoamikema [punkto] org".

Se vi ŝatus helpon pro flugaranĝoj por alveni ĝustatempe por grupvojaĝo al Tijuana, aŭ se vi planas iri rekte al la Universala Kongreso post la ELNA-kongreso, poŝtu al Lusi Harmon ĉe ELNA, aŭ retpoŝtu al LusiHarmon [ĉe] aol [punkto] com.

Sumo

Sumo pagenda al ELNA (usonaj dolaroj)


Mi pagos per kredit-karto tuj

Mi pagos per ĉeko aŭ kontaktos ELNA-n telefone aŭ rete por provizi
mian kredit-kartan informon (numero and eksvalidiĝa dato)

Rigardu: Vi ne aliĝos oficiale ĝis ni ricevos vian pagon. Se vi pagos perpoŝte, la dato de la poŝtmarko estas la dato de via oficiala aliĝo.

Aliĝu

Se vi ĝuste plenigis la formularon, klaketu la butonon sube por sendi ĝin. Vi iros al retpaĝo kie vi povos pagi per kreditkarto. Se vi planas provizi vian kredit-kartan informon telefone aŭ rete, klaketu la butonon sube kaj ignoru la kredit-kartan paĝon.