Nek kokino nek ovo
Dum kelkaj jaroj, mi vojaĝas al la insulo "St. Croix" dum kelkaj semajnoj de la somero. Mi tie faras sciencajn esplorojn kun kolego de apuda kolegio. Mi jam esploris kelkfoje, sed sukcesis trovi nenian spuron de Esperanto-agado tie. Kion fari? Plaĉus min organizi Esperantan kurson tie, sed mi havas nenian ideon kiel komenci tion. Mi restas tie nur dum du semajnoj, do mankas tempon organizi ion kiam mi alvenos, sed mi ne scias kiel organizi ion antaŭ ol mi iros. Ĉu iu havas ideon kiel komenciĝi kiam estas nek kokino nek ovo?
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
Eksporti Esperanton
Kara Steĉjo!
Interesa demando. Mi povas rakonti pri mia propra sperto. La plej okcidenta provinco de Kubo, Pinar del Rio, dum multaj jaroj ne havis E-movadon, malgraŭ tio ke en ĝi estis ĉiam tre forta kultura movado kaj edukema loĝantaro. Pro tio, la estraro de Kuba Esperanto Asocio decidis "eksporti" Esperanton okcidenten.
Dekomence, ni kondutis varbokampanjon uzante la lokajn komunikilojn: gazetartikolo, plurajn radioprogramojn, kc, kaj ankaŭ ni sendis rektajn letejon al ĉiuj institucioj kaj konataj intelektuloj pri kiuj ni pensis, ke ili povus havi eĉ la plej etan intereson pri Esperanto.
Poste ni interkonsentis kun loka lernejo por okazigi la unuan informan kunvenon de la interesitoj kaj kiam la tago alvenis ni enpaŝis en teatro kie sidis pli ol ducent homoj!
Ni disdonis informfoliojn, senpagan unuan lecionon, montris kaj eĉ vendis iom da lernolibroj kaj vortaroj kaj interkonsentis pri kiam ni ekinstruos ses-semajnan kurson. Dum la kurso, ni ankaŭ sukcesis organizi lokan klubon ktp. En tiu tempo estis vera sukceso por la E-movado.
Kio okazis pri Pinar del Rio kaj ties junega E-movado en la jaroj pasintaj (20 jaroj) mi tute ne scias, sed almenaŭ la metodo por ekaktivi estis tute valida kaj mi eĉ pretas kunlabori kun vi por venigi la Internacian Lingvon al St. Croix.
Amike,
August 22, 2009 by ormonto, 29 weeks 4 days ago
Kie ĝi estas?
Mi rigardis sur Vikipedio kaj ekzistas pli ol unu insulo "St. Croix". Ŝajne en unu el ili loĝas neniu homo. Mi esperas, ke vi ne skribis pri ĝi! :-)
July 24, 2009 by Becxjo, 33 weeks 5 days ago
Jen
Jen ligilo por vidi mapon. Je la sud-okcidenta angulo estas duoninsulo kie ni kondukas niajn esplorojn. La insulo estas tre proksima al Puerto Rico.
July 24, 2009 by limako, 33 weeks 5 days ago