Skip to main content

Ankoraux pri William Auld

donh's picture

Following on filipo's report on the death of Esperanto's premier poet of the second half of the twentieth century, William Auld, I'd like to post the following passage from today's UEA press release for the benefit of those who may not know who William Auld was.

"William Auld ... naskigxis la 6-an de novembro 1924, eklernis Esperanton en 1937 kaj aktivigxis en la Esperanto-movado en 1947, kiam li ankaux komencis serioze verki en Esperanto. En la Jubilea jaro 1987 William Auld estis elektita kiel Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio. Profesie li estis vicestro de liceo en la skota urbeto Dolaro.

"Auld estis unu el la plej konataj kaj fekundaj kontribuantoj al la Esperanta kulturo, kiu auxxtoris, tradukis aux redaktis plurajn dekojn da libroj. Li estas unu el la plej ofte premiitaj partoprenintoj de la Belartaj Konkursoj de UEA. Lia cxefverko estas la poeziajxxo La infana raso (1956), kiu estas gxenerale konsiderata la pinta atingo de la Esperanta literaturo kaj kiu pro sia humanisma kaj porpaca mondrigardo farigxis kvazaux "nacia epopeo" esperantista. Aliaj poemaroj de Auld estas "Spiro de l'pasio" en la kolekto Kvaropo (1952), Unufingraj melodioj (1960), Humoroj (1969), Rimleteroj (kun Marjorie Boulton, 1976) kaj El unu verda vivo (1978). Liaj kolektitaj poemoj aperis en la volumo En barko senpilota (1987). Auld redaktis du eldonojn de Esperanta antologio (1958 kaj 1984), la panoraman antologion de Esperanto-tekstoj Nova Esperanta krestomatio (1991) kaj kelkajn aliajn antologiojn. Li verkis amason da eseoj, artikoloj kaj prelegoj por multaj gazetoj kaj Esperanto-arangxoj, kaj ili aperis ankaux libroforme en Facetoj de Esperanto (1976), Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978), Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979), Vereco, distro, stilo: Romanoj en Esperanto (1981), Kulturo kaj internacia lingvo (1986) kaj Pajleroj kaj stoploj (1986). En 1988 aperis lia enkonduko al la Esperantaj lingvo kaj movado La fenomeno Esperanto.

"Abunda estas ankaux la rikolto de tradukoj fare de Auld. Inter ili elstaras Kantoj, poemoj kaj satiroj de Robert Burns (1977), Epifanio (1977) kaj La sonetoj (1981) de Shakespeare, Aniaro de Harry Martinson (kun B. Nilsson, 1979), La robaioj de Omar Kajam (1980), La graveco de la fideligxo de Oscar Wilde (1987) kaj la trivoluma La mastro de l' ringoj de J.R.R. Tolkien (1995-1997), kiun li mem konsideris sia traduka cxefverko, dum plej kara al li estis Jurgen de James Branch Cabell (2001).

"Auld redaktis plurajn revuojn, i.a. Esperanto en Skotlando (1949-1955), Esperanto (1955-1958, 1961-1962), Monda Kulturo (1962-1963), Norda Prismo (1968-1972), La Brita Esperantisto (1973-1999) kaj Fonto (1980-1987), kaj kunlaboris kun aliaj gazetoj. Li verkis sennombrajn recenzojn kaj kelkajn lernolibrojn, i.a. Esperanto: a new approach (1965) kaj Pasxoj al plena posedo (1968). Auld estis vicprezidanto de UEA (1977-1980), membro de la Akademio de Esperanto (1964-1983) kaj gxia prezidanto (1979-1983). En 1995 Auld ricevis la Premion Deguchi, en 1998 li farigxis la unua Esperantisto de la Jaro en la vocxdonado de La Ondo de Esperanto, kaj en 2000 li gajnis la FAME-kulturpremion. Li estis ankaux honora prezidanto de Esperanta PEN-Centro. Ekde 1999 William Auld estis unuafoje kandidatigita por la literatura Nobel-premio."

by donh

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes