Esperanto-USA Retbutiko


Aliĝilo por la Landa Kongreso

Landa Kongreso, Esperanto-USA, ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017, William Peace University, Raleigh, Nord-Karolino

ALIĜO
Elektu la ĝustan aliĝ-kategorion sube. Plenumu aliĝilon por ĉiu persono en via grupo kiu ĉeestos la kongreson. Nepre aliĝu frue, ĉar la prezo por preskaŭ ĉiuj kategorioj altiĝos je la 25-a de marto. La kongreso komenciĝos per la Interkona Vespero je vendrede, la 7-a horo PM; kaj finiĝos lunde ja la tagmezo.

BANKEDO
ne deviga sed ege rekomendinda! La bankedo estos ĉe la universitato, kaj oni provizos transportadon, se necesas.
Elektu ĉefpladon sube.

LOĜADO:
Loĝado estas po unu aŭ du personoj en studenta dormĉambro ĉe la universitato. La plejmulto de kongresanoj tranoktos vendredon, sabaton, kaj dimanĉon (la 30-a de junio, 1-a, kaj 2-a de julio).
La estraranoj alvenos jaŭde kaj tranoktos jaŭde nokte por partopreni la estrar-kunsido je vendredo.
Se vi restas por NASK, vi povas mendi loĝadon/manĝaĵon por lundo.
La kongres-ĉambroj estas proksimaj al la dormejo. Sendrata ret-konekto estas havebla en ĉiu ĉambro. Ĉiuj ĉambroj estas alireblaj por handikapuloj.
La strat-adreso de la universitata tereno estas:
William Peace University
15 East Peace Street
Raleigh, NC 27604

Ŝildoj por trovi la kongreson estos proksimaj al la ĉefa eniro al la universitato.

MANĜAĴO:
Manĝaĵo estos havebla en proksima kafeterio, kaj oni servos la bankedon dimanĉ-vespere. Ankaŭ estas kelkaj proksimaj restoracioj.

EKSKURSOJ:
Oni anoncos ekskursojn por vidi lokajn vidindaĵojn je la komenco de la kongreso.

TRANSPORTADO:
Estas kvar manieroj por atingi la universitaton:
1. Per aero al la Flughaveno Raleigh-Durham (RDU)
2. Per Trajno Amtrak
3. Per Buso Greyhound
4. Per aŭtomobilo (Parkado estas senkosta je William Peace University)

Taksia veturo de la flughaveno daŭros ĉirkaŭ 30 minutoj kaj kostos inter $40 kaj $45 Usonaj dolaroj plus trinkmono.

PARKADO:
Vi povas parki apud la dormejo. Parki estas senpaga.

SANSTATO:
Se ekzistas aferoj rilataj al via bonfarto pri kiu ni devus scii, bv. meti detalojn en la komentoj de via mendo.

Bonvolu kontribui al la programo.
Ni bonvenigas prelegantojn, muzikistojn, aktivulojn, ktp. Bonvolu priskribi vian ideon, ekipaĵan aŭ pritempajn bezonojn, ktp., kaj sendu la informon al Christopher Johnson.

Se vi havus demandojn, sendu ilin al eusa@esperanto-usa.org.


  • Kataloga n-ro: LK-REG

Bv elekti:

Uzu cx, gx, ktp. por Esperantaj literoj



Aĝo







Kongresa Kotizo






Bankedo - Vegeterana, Vegana, kaj senglutena manĝaĵo haveble



Kongresa Loĝado - dulita ĉambro








Kongresa Loĝado - unulita ĉambro






Kongresaj Manĝaĵoj Kromaj





Kongreso - Sanaj/Manĝaj bezonoj




Kongresa Program-libro






Kongresaj Kromaĵoj








Elĉerpita

Klaketu ĉi tie (post ensalutado)
por peti avizon
kiam ĉi tiu varo
estas refoje havebla.



Ĉi tiu varo aperis en nia katalogo je Mardo 03 Marto, 2015.

Via IP-adreso estas: 54.144.23.12
Analiz-tempo: 0.499 -Kvanto de Demandoj: 225 - Demand-tempo: 0.13015616551208