Esperanto-USA Retbutiko


Aliĝilo por NASK

NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro), Universitato William Peace, Raleigh, Nord-Karolino


NASK 2017 revenos al Universitato William Peace en Raleigh,  Norda Karolino la kvaran fojon.  Du elstaraj eksterlandaj instruistoj akceptis la inviton partopreni:  Katalin Kovats (Hungario/Netherlando) instruos en la Supera Nivelo, kaj ŝia edzo Sylvain Lelarge (Nederlando/Francio) instruos en la Meza Nivelo.  Ili ambaŭ instruis kiam la kursaro okazis en Brattleboro, Vermonto ĉe la Altlernejo de Internacia Trejnado (School of International Training) en 2006. Lee Miller (Usono) instruos en la Post-Baza  nivelo.

Ĝuste antaŭ  NASK okazos la Landa Kongreso de Esperanto-USA , samloke tiel ke oni povos veni por la Kongreso kaj resti por NASK. La kongresaj datoj estos 30 junio-3 julio. Studantoj por NASK alvenos la 4an de julio kaj foriros la 13an; lecionoj okazos de la 5a ĝis la 12a. Vespere de la alventago, studantoj povos spekti  la piroteknikaĵojn en la urbcentro.  (La Universitato William Peace estas je promendistanco, kaj la artfajraĵoj estas videblaj de la kampuso). 

Dum la 8 tagoj de instruado, lecionoj okazos matene, kaj estos ankaŭ diversaj aliaj aktivaĵoj kaj programoj posttagmeze kaj vespere: prezentadoj, esplorado de la belaj muzeoj, butikoj kaj restoracioj de la urbo, ĉio en piedira distanco de la kampuso.

Kostoj altiĝos je la 1-a de Marto!! Vi devas aliĝu antaŭ la 12-a de junio!!!

9-Taga Programo, ek de la 4-a de julio ĝis la 13-a de julio, 2017

Alvenu la 4-an de junio, kaj foriru la 13-an de julio - por naŭ tagoj de lernado, amuziĝo, kaj diversaj agadoj.

LOĜADO:
Partoprenontoj loĝos en dormejo tre proksime al la klasĉambroj. Du personoj dividos dormĉambron - unu-persona ĉambro haveblas kontraŭ pli granda prezo. La universitato provizos kapkusenojn, littukojn, litkovrilon, kaj du mezgrandajn bantukojn. Oni havas senpagan aliron al interreto.

MANĜAĴO:
La universitato provizas ĉiujn manĝaĵojn en la ĉefa manĝejo.

TRANSPORTADO:
Estas kvar manieroj por atingi la universitaton:
1. Per aero al la Flughaveno Raleigh-Durham (RDU)
2. Per Trajno Amtrak
3. Per Buso Greyhound
4. Per aŭtomobilo (Parkado estas senkosta je William Peace University)

Taksia veturo de la flughaveno daŭros ĉirkaŭ 30 minutoj kaj kostos inter $40 kaj $45 Usonaj dolaroj plus trinkmono.

FINANCA HELPO:
Stipendia helpo haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj. Por informo pri stipendioj, kontaktu Ellen M. Eddy, administranto, eddyellen@aol.com.

INFORMO KAJ DETALOJ:
Vidu pli da informo pri NASK ĉe: http://nask.esperantic.org/
Por pli da informo pri NASK, kontaktu: Ellen M. Eddy, administranto, eddyellen@aol.com.


  • Kataloga n-ro: NASK-REG

Bv elekti:

Uzu cx, gx, ktp. por Esperantaj literoj



Viro/Virino





NASK Mia Esperanta nivelo






NASK Kompleta Programo - 8 tagoj, 9 noktoj






Se vi ne elektas samĉambranon, ni elektos por vi



NASK Privata Dormĉambro





NASK Specialaj bezonoj (manĝaĵo, k.t.p.)




Stipendio jam recivita (malaltigi la pagon)







NASK - Viaj Interesoj












Ĉi tiu varo aperis en nia katalogo je Mekredo 04 Januaro, 2017.

Via IP-adreso estas: 54.157.226.227
Analiz-tempo: 0.433 -Kvanto de Demandoj: 258 - Demand-tempo: 0.14729128861999