de Mateo BROOKS, kasisto | January, 13 2026
EN version
The fourth quarter was the culmination of our year’s efforts, characterized by high programmatic activity. While the numbers show a net operating loss for these three months, this is a sign of success, not weakness. This spending was fully intentional and represents our commitment to putting our resources to work for the Esperanto community.
Our excellent financial performance earlier in the year allowed us to fund our flagship publication, the US Good Film Festival (UBFF), and the new grant process for local groups without risking our stability. We ended 2025 as an organization that doesn’t just collect funds, but effectively deploys them for its mission.
Investment Performance & Liquidity
Investments: Our Morgan Stanley portfolio reached a significant milestone, closing the year at $588,032. The E-USA accounts grew by ~$12% just in the last quarter. Despite our high activity in Q4, these investments provide long-term stability and a solid foundation for growth in 2026.
The Reed Trust (which E-USA administers) also saw modest growth despite it’s quarterly withdrawals. Next year, we’re excited to share that the full, planned income for the trust will again support NASK (the North American Summer Course). NASK will also again coincide with the Landa Kongreso making it easier for people to attend both — more to come on that!

Liquidity: We ended the year in a strong cash position with $17,320 in immediate liquid bank accounts. We also successfully moved the $50,000 restricted gift from Danielle Power to a high-interest, flexible CD. This kind of account earns a higher interest rate ensuring that it grows while remaining available for future cultural program usage.
Plan vs. Actual: A Successful Year-End Balance
Here is the comparison for our Q4 performance:
- Income: $7,967 (Planned: $37,114)
- Expenses: $34,015 (Planned: $36,337)
- Net Result: -$26,048 (Planned: +$777)
Takeaway: The revenue variance is due to the fact that we met our major income targets earlier in the year than expected. Because of our strong fundraising in Q2 and Q3, we were able to focus on programmatic delivery in Q4. We stayed within our expense budget and successfully weathered some unexpected timing-related challenges (like two issues of Usona Esperantisto hitting us in one quarter).
Full-Year Budget Analysis: A Model of Stability
Taking the full year into view, Esperanto-USA demonstrated remarkable resilience and efficiency. The full-year performance was strongly positive, ending the year with a net surplus of $14,493. This success is a direct result of our strategy to secure income early and then wisely invest those funds into member services.
Our discipline allowed us to finish the year with total expenses significantly lower than the full-year projection, even with the high Q4 activity. This positions us perfectly for the ambitious projects ahead in 2026.
Administrative Actions
During Q4, we didn’t just spend on programs; we strengthened our internal structure:
- Chart of Accounts: We implemented a more modern system for 2026 for even more transparent reporting to our members.
- Shipping Classification: We refined our cost tracking for better efficiency.
- 2026 Planning: At the beginning of December, we successfully finalized the 2026 budget process, ensuring our future financial priorities are clearly defined and ready for immediate implementation.
Looking Forward
We close 2025 in our strongest financial position in recent history. Because of our successful work, the Board is now moving forward with:
- Restarting the E-USA Publishing Department.
- Expanding into grant writing to secure even larger projects.
- Increasing staff support for our programs and the upcoming Landa Kongreso.
La kvara trimonato (K4) estis la kulmino de nia jara laboro. Ĝi estis karakterizita de intensa kaj sukcesa programa agado. Kvankam la ciferoj montras netan operacian deficiton dum ĉi tiuj lastaj tri monatoj, tio estas signo de sukceso, ne de malforteco. Ĉi tiu elspezado estis plene planita kaj reprezentas nian decidon investi niajn rimedojn rekte en la Esperanto-komunumon.
Nia elstara financa laboro dum la unuaj tri trimonatoj ebligis al ni financi nian bultenon, la Usonan Bonan Filmo-Festivalon (UBFF), kaj la novajn komunumajn subvenciojn por lokaj grupoj sen riski nian stabilecon. Ni finis la jaron 2025 kiel organizo kiu ne nur kolektas monon, sed kiu aktive kaj efike uzas kaj elspezas ĝin por siaj celoj.
Investa Agado kaj Monrimedoj
Investoj: Nia investaro ĉe Morgan Stanley atingis gravan mejloŝtonon kaj valoris 588 032 $ je la jarfino. La investosaldoj kreskis je preskaŭ 12% dum la lastakvarono. Malgraŭ la forta programa agado en K4, niaj investoj garantias al nia organizo longdaŭran stabilecon kaj solidan fundamenton por plia kresko en 2026.
Ankaŭ la Reed-Fondaĵo (angle: Reed Trust), kiun E-USA administras, spertis modestan kreskon malgraŭ la trimonataj eltiraĵoj. Ni ĝojas anonci, ke venontjare la plena planita enspezo de la fondaĵo denove subtenos NASK (Norda-Amerika Somera Kursaro). NASK krome denove koincidos kun la Landa Kongreso, kio faciligos al niaj membroj partopreni ambaŭ aranĝojn — pliaj detaloj sekvos baldaŭ!

Monrimedoj: Ni finis la jaron en forta pozicio kun 17 320 $ en tuj alireblaj bankkontoj. Krome, ni transdonis la limigitan donacon de 50 000 $ de Daniela Power en deponatestilon flekseblan (angle: “flexible CD”). Ĉi tia konto gajnas altnivelon da interezo por ke la fondaĵo kresku regule, certigante ke ni havos eĉ pli da rimedoj por estontaj kulturprogramoj.
Buĝeto kontraŭ Realeco: Sukcesa Jara Bilanco
Jen komparo inter niaj ciferoj de la kvara trimonato:
- Enspezoj: 7 967 $ (Planite: 37 114 $)
- Elspezoj: 34 015 $ (Planite: 36 337 $)
- Neta Rezulto: -26 048 $ (Planite: +777 $)
Analizo de la rezultoj: La diferenco ĉe la enspezoj fontas el tio, ke ni atingis niajn ĉefajn enspezcelojn pli frue en la jaro ol antaŭvidite. Pro la elstara monkolekta laboro en K2 kaj K3, ni povis trankvile koncentriĝi pri elspezado por niaj programoj en K4. Ni restis ene de nia elspeza buĝeto, malgraŭ reaginte al neeviteblaj surprizoj (kiel la kostoj de du numeroj de Usona Esperantisto alveninte en unu kvarono).
Tutjara Buĝeta Analizo: Modelo de Stabileco
Se ni rigardas la tutan jaron 2025, Esperanto-USA montris rimarkindan financan fortikecon kaj efikecon. Ni atingis 14 493 $ pluson kompare al la origina buĝeto. Ĉi tio estas rekta rezulto de nia strategia decido atingi enspezcelojn frue kaj poste saĝe investi tiujn rimedojn en la servojn por niaj membroj.
Nia disciplina laboro permesis al ni fini la jaron kun elspezoj signife sub la tutjara antaŭvido, malgraŭ la alta agado en K4. Ĉi tiu forta bazo ne nur pruvas nian bonan administradon, sed ankaŭ permesas al ni komenci 2026 kun fortikigitaj rezervoj.
Administraj Plibonigoj
Dum K4, ni ne nur elspezis por programoj, sed ankaŭ plifortigis nian internan strukturon:
- Nova Kontplano: Ni preparis pli modernan sistemon por 2026 por eĉ pli travidebla raportado al niaj membroj.
- Klasifiko de Sendokostoj: Ni rafinis nian spuradon de kostoj por pli bona efikeco.
- Planado por 2026: Je la komenco de decembro, ni sukcese finpretigis la buĝeton por 2026, certigante ke niaj estontaj financaj prioritatoj estu klare difinitaj kaj tute pretaj por tuja efektivigo.
Rigardante al la Estonteco
Ni fermas la jaron 2025 en la plej forta financa stato de la lastaj jaroj. Pro nia sukcesa laboro, la Estraro nun povas memfide ekkomenci planojn por 2026:
- Rekomenci la agadon de la Eldona Fako de E-USA.
- Plivastigi nian kapablon peti subvenciojn por eĉ pli grandaj projektoj.
- Pliigi la administran subtenon por niaj programoj kaj la venonta Landa Kongreso.