Skip to content

Board Meeting Minutes – Publika Aferkunsido – July 2025

2025-07-12 Publika Aferkunsido

Ĉeestas

Brandono SOWERS

Quintyn (Kuo) BOBB

Mateo BROOKS

Charlotte BURTON

Ruth (Margo) KEVESS-COHEN

Enriko HARO MARQUEZ

Isabel GARDENER

Peggy (Pegazo) DOLTER

Kaj 23 pluaj membroj

Jarraporto

Brandono montras kaj diskutas la Jarraporton de Esperanto-USA kaj poste klarigas la tagordon por la kunsido. Li resumas la raporton de la prezidanto en la jarraporto. Li diskutas la transiron de la centra oficejon de Majno kun Vilĉjo HARRIS al Kalifornio kun Amanda SCHMIDT, kaj la ŝanĝojn en la bulteno dum la pasinta jaro kaj duono, kun la novaj redaktoroj, Lua HALL kaj Alena ADLER. Aldone, li diskutas ŝanĝojn en la retejo kaj la retbutiko/libroservo. Brandono diskutas la profesiigon de la organizaĵo dum pasintaj jaroj.

Brandono diskutas Springly, novan platformon, kiun ni uzas, per kiu oni povos pagi siajn membrokotizon, vidi kaj partopreni membroliston, kaj per kiu Esperanto-USA povos vidi la informon pri ĝiaj membroj kaj komuniki kun ĝiaj membroj.

Mateo diskutas sian raporton, komence pri la buĝeto. Antaŭe, E-USA havis buĝeton nur por la ĉiutagaj aferoj de la organizaĵo mem, sed ne havis veran buĝeton por programoj kaj projektoj. Nun, la financoj de la organizaĵo estas sufiĉe komprenataj de ĉiuj estraranoj, ke E-USA povas krei buĝeton pri projektoj kaj programoj, kiuj antaŭe estis regataj malpli klare per diversaj homoj samtempe. Plue, E-USA kreis politikojn por regi la financojn de la organizaĵo. Dum la pasinta jaro, la kontoj de Esperanto-USA estis movataj de QuickBooks al QuickBooks Online, por ke la kasisto kaj direktoro de la centra oficejo ambaŭ povus rekte vidi la kontojn kaj kalkuli pri la buĝeto.

Amanda laŭdas la laborojn de la estraro, kaj precipe de Brandono, Kuo, kaj Mateo, kiuj donas dekojn da horoj semajne al la organizaĵo. Ŝi petas, ke ĉiu legu ŝian raporton en la jarraporto kaj sciu, ke ni estas bonŝancaj esti en organizaĵo kun tiom da bonaj homoj.

Unu membro akiras la retpoŝtadreso de la kasisto por doni al li informon pri kursoj pri financoj, kiuj celas neprofitcelaj organizaĵoj. Unu membro demandis, ĉu tro da mono estas en specialaj fondusoj, ke oni ne povus uzi ĝin. Mateo diras, ke Margo esploris multe por lerni pri la unuaj donacoj, kiuj fondis la diversajn fondusojn. Nun, li eksplikas, ni povas pli bone uzi tiujn donacojn por la ĝustaj celoj, laŭ la donacintoj. Anstataŭ meti ĉiun donacon en aparta “fonduso,” la organizaĵo nun, per la buĝet-procedo, povos dividi la monon laŭ “programoj,” ekzemple “Edukado – Stipendioj.” Mateo eksplikas, ke la nunaj procedoj kaj politikoj estis kreataj per diskuto kun dekoj da profesiuloj, kies fakoj temis pri kiel regi la financojn de neprofitcelo organizaĵo. Humphrey TONKIN diras, ke tio ĉi estas bona modelo de funkcia asocio, kaj laŭdas la laboronde tiuj, kiuj tiom laboris plibonigi la organizaĵon dum la lastaj jaroj.

Nomuma Komitato

La nomuma komitato konsistos el Alex MILLER, Elle BECK, Kasja WALKER, Kartero WILLIAMS, kaj Myrtis SMITH, kun Vinĉjo ALLISON kiel konsilanto por la komitato.

Springly

Brandono montras la novan membran sistemon, Springly, kaj montras al la ĉeestaj membroj kiel uzi tiun retejon, https://esperanto-usa.springly.org/ Kiam oni ricevas la informon pri kiel ensaluti, ĉiu membro povos ŝanĝi sian propran konton kaj ĝustigi sian kontaktinformon, kaj plue povus diri, se oni volus aperi en membrolisto, kaj kiujn informojn aperus en la membrolisto. Oni povos uzi la “directory” por vidi la membrolisto kaj trovi homojn. E-USA elsendos retpoŝton baldaŭ kun informoj pri Springly kaj la nova membrolisto. 

Deklaro de Valoroj

Kuo gvidas diskuton pri deklaro de la valoroj de Esperanto-USA. La estraro kreis malnetan deklaron de la valoroj de la organizaĵo kaj petas respondojn kaj helpon de la membroj redakti la deklaron de valoroj. La deklaro de valoroj kaj la jama deklaro de misio

Margo sugestas “we respect, accept, and include…” anstataŭ “This includes respecting accepting, and including…” kaj simile ŝanĝi la stilo de tiuj verboj. Alia membro sugestas, ke ni ŝanĝu “abroad,” kaj anstataŭ diri ion kiel “international” aŭ “worldwide.” 

Peggy proponas, kaj Mateo subtenas, ke Esperanto-USA akceptu tiun deklaron de valoroj, kun kelkaj malgrandaj ŝanĝoj, kiujn la membroj diskutis dum la kunsido. La ĉeestaj membroj unuanime aprobis. 

Balotado

Brandono, Kuo, kaj Amanda diskutas la balotadon kaj kiel voĉdoni se oni jam ne faris.