Ĉeestas
Brandono SOWERS
Quintyn (Kuo) BOBB
Mateo (BROOKS)
Charlotte BURTON
Peggy (Pegazo) DOLTER
Enriko HARO MARQUEZ
Ŝneoro AGRONIN
Isabel GARDENER
Ĉeestas sen Voĉdonrajtoj
Amanda SCHMIDT
Kinen CARVALA
Izaak ZAWYRUCHA-MOORE
Bradfordo SMITH
Davido BECK
Alekso MILLER
La kunsido komencas. Kvorumo ĉeestas. La protokolo por la kunsido de la antaŭa monato estas aprobita.
Novaj Aferoj
Fokuso de estraranoj
Brandono rekomendas, ke ĉiu estrarano havu fokuson, pri kiu tiu prizorgas. Ŝneoro volas fokusiĝi pri eldonado, ĉefe pri infanlibroj. Li plue volus engaĝigi pli pri la junularo (ne nur Esperantista) kaj aktivi kun universitatoj. Kinen fokusiĝos pri la libroservo kaj eldonado. Izaak volus fokusiĝi pri edukado, kaj pli specife pri krei pli da retaj kursoj en Nordameriko. Peggy jam fokusas pri membreco, kaj Enriko fokusas pri junulara agado kaj volas labori por plivigligi la junularan agadon en Usono. Isabel volas fokusiĝi pri artaj aferoj.
Manifesto de Toronto
Du usonanoj kaj du kanadanoj laboris kune por verki malnetan “Manifesto de Toronto,” kiu celus pluigi la diskutadon pri la problemoj kaj eblaj sekvaj paŝoj kiuj antaŭstaras la Esperanto-movadon. Estas proponita, ke la kongreso, Esperanto-USA, kaj KEA adoptu ĝin, kaj ke individuaj homoj povus subskribi. Charlotte diras, ke “ŝajnas esti pli kaj pli solvata” eble povus sugesti, ke ni kredas, ke la lingva problemo ja estas pli kaj pli solvata. La estraro diskutas eblan revortumadon de tiu parto por klarigi. Kelkaj estraranoj diskutas pri kial oni eĉ devas verki manifeston, kaj ĉu la manifesto estas tro finvenkisma. Unu demandas ĉu vere estas krizo de identeco. Kuo sugestas, ke la celo de la manifesto estas instigi homojn pensi pri profunde pri kiel alfronti la problemojn, kiuj alfrontas homaron en la nuna epoko. Li diras, ke oni povus revortumi kelkajn partojn. Peggy notas, ke “movadoj militismaj” ne intencas diri, ke soldatoj ne rajtas partopreni la movadon. Brandono sugestas, ke Esperanto-USA provizore akceptu tiun ĉi manifeston provizore, kondiĉe, ke la kongreso akceptos, kaj, ke kelkaj ŝanĝoj estos akceptataj. Brandono tion proponas, kaj Kuo subtenas. Unuanime aprobita.
Dankrezolucioj
La estraro legas, redaktas, kaj unuanime aprobas dankrezoluciojn por danki al TMU, la LKK, Fred kaj Margo, KEA, kaj ESF pri iliaj laboroj kun Esperanto-USA.