Por pli fortigi la usonan partoprenon en internaciaj Esperanto-aranĝoj, ni subvencios la patroprenadon de aktivaj kaj respondecaj reprezentadoj de Usono en la IJK kaj UK 2026.
Por tio, ni pretas subteni ĝis 500 usonajn dolarojn por ĉiu elektita kandidato. Kandidatiĝoj estos akceptitaj ĝis Aprilo 15, kaj rezultoj publikiĝos la 1an de Majo.
Devoj de la elektitaj kandidatoj
Elektitaj kandidatoj devos:
- ĉeesti la koncernan kongreson plene kaj aktive (UK 1-8 de aŭgusto 2026 | IJK 9-16 de aŭgusto 2026)
- partopreni la komitatkunsidojn:
- ĉe IJK: partopreni la komitatkunsidojn de TEJO (unu kandidato eventuale povos servi kiel voĉdonrajta komitatano)
- ĉe UK: partopreni la komitatkunsidojn de UEA kiel observanto
- reprezenti Usonon dum la Movada Foiro aŭ ekvivalentaj aranĝoj, inkluzive de:
- organizado de la materialoj ĉe la tablo
- restado ĉe la tablo dum la plejparto de la foiro
- interparolado kun vizitantoj
- kunlabori kun la Centra Oficejo por aranĝi la transportadon de materialoj al la Movada Foiro aŭ similaj aranĝoj
- en la okazo de du stipendiitoj, kunlabori kiel teamo
- post la kongreso, verki aŭ kunverki detalan raporton por la estraro, kun fokuso pri la usona partopreno kaj pri la spertoj en la komitataj kunsidoj
- post la kongreso, verki artikolon por Usona Esperantisto pri la ĝenerala sperto ĉe la kongreso
Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi
Kandidatoj devas:
- plenumi la postulojn difinitajn en parto X de nia statuto
- posedi altan lingvonivelon de Esperanto (minimume C1 aŭ ekvivalento), ĉar la rolo postulos aktivan partoprenon en komitataj diskutoj
- esti preta reprezenti Usonon respondece kaj profesie
- aktuala membro de E-USA kaj UEA
Faktoroj konsiderataj dum la elekto
Dum la elekta procezo ni konsideros interalie:
- ĉu la kandidato antaŭe partoprenis la koncernan aranĝon (prioritatataj estos tiuj, kiuj neniam antaŭe partoprenis)
- ĉu la kandidato havas lingvonivelon pruvitan per atestilo
- ĉu la kandidato helpos reprezenti la diversecon de Usono (ni strebos krei laŭeble diversan teamon)
- ĉu la kandidato reprezentas la celitan aĝgrupon (por IJK, tiu estas sub-35 jaraĝa)
Kiel kandidatiĝi
Por kandidatiĝi, plenigu la suban formularon kaj alkroĉu motivleteron (prefere malpli ol 500 vortoj) en bona Esperanto.
La motivletero devas:
- klarigi vian motivon kandidatiĝi
- priskribi vian aktivecon en la movado esperanta
- priskribi kiel vi planas reprezenti Usonon dum la kongreso
- esti verkita sen la uzo de Grandaj Lingvomodeloj
Ni kuraĝigas ĉiujn taŭgajn kandidatojn kandidatiĝi kaj kontribui al forta, respondeca kaj diverseca usona partopreno en la internacia Esperanto-movado.