
La financa sano de Esperanto-USA baziĝas ne nur sur buĝetaj planoj kaj ĉiutagaj elspezoj, sed ankaŭ sur solida kolono: la investa biletujo (aŭ investaĵaro). Kvankam membrokotizoj estas esencaj, ili kovras nur parton de la operaciaj kostoj de la organizo. Por subteni programojn — kiel la subvenciojn por lokaj renkontiĝoj en Klevlando, la malaltigon de kotizoj por la Landa Kongreso, kaj la teknikan prizorgadon de la Centra Oficejo — la organizo fidas je la kresko de siaj investoj. La nuna strategio estas modera rilate al risko, celante (kaj ofte atingante) jaran rendimenton de pli ol 10 elcentoj.
Dialogo: Kio troviĝas en la “Korbo”?
En la sekva konversacio, la Kasisto klarigas al nova estraranino, Elena, la kialojn pro kiuj la organizo elektas specifajn ilojn por siaj fondusoj.
Elena: Studante la bilancon, mi rimarkis, ke granda parto de la rimedoj troviĝas en investaj kontoj anstataŭ en ordinaraj bankkontoj. Kial oni ne simple uzas tradician ŝparkonton?
Kasisto: Ŝparkontoj estas ja sekuraj, sed ilia interezo ofte estas pli malalta ol la inflacio. Por ke Esperanto-USA povu kreski kaj financi estontajn projektojn, necesas loki parton de la rimedoj en akciojn kaj obligaciojn.
Elena: Ĉu tio ne estas tro riska por neprofitcela organizo? La valorpapera merkato foje spertas subitajn falojn.
Kasisto: Tio estas tute prava zorgo. Tial la organizo ne aĉetas unuopajn akciojn de specifaj kompanioj. Anstataŭe, oni uzas BKFojn (Borse Komercatajn Fondusojn). Oni povas imagi ilin kiel korbojn plenajn de centoj da diversaj akcioj. Ili estas pli efikaj kaj malpli kostaj ol la tradiciaj komunaj investfondusoj. Se unu kompanio en la korbo malsukcesas, la multaj aliaj tenas la tuton stabila.
Elena: Do, tio estas la diversigo, kiu estas menciita en niaj gvidlinioj?
Kasisto: Precize. Per tiu strategio, la organizo konservas moderan riskon sed tamen ĝuas proksimume 10-elcentan jaran rendimenton. Tiu gajno rekte helpas pagi por la diversajn programarojn kaj servojn de la Centra Oficejo sen neceso troaltigi la membrokotizojn. Ĝi krome utilas al la estraro subteni lokajn subvenciojn kaj aliajn programojn por ke ni antaŭenigu la mision de Esperanto-USA.
Elena: Mi komprenas. Do la investoj funkcias kvazaŭ motoro, kiu konstante generas rimedojn por la movadaj celoj.
Kasisto: Ĝuste tiel! Baldaŭ vi povos kasistiĝi!
Enkonduko de Novaj Terminoj
Jen superrigardo de la fundamentaj terminoj uzitaj en la supra konversacio:
| Esperanto | Angla | Difino |
|---|---|---|
| Borso | Stock Market | Merkato, en kiu individuoj kaj institucioj aĉetas kaj vendas akciojn, obligaciojn kaj aliajn financajn instrumentojn. Oni ofte aĉetas ilin kun la espero, ke ili kreskos en valoro antaŭ ol oni revendos ilin. |
| Investa biletujo (aŭ investaĵaro) | Investment portfolio | La aro de ĉiuj investoj (akcioj, obligacioj, k.a.) posedataj de persono aŭ organizo. |
| Akcio | Stock | Valorpapero, kiu reprezentas parton de la posedo en kompanio. |
| Obligacio | Bond | Ŝuldatesto aŭ prunto donita al registaro aŭ korporacio kontraŭ fiksaj interezoj. |
| BKF / Borse Komercata Fonduso | ETF | “Korbo” da diversaj investaĵoj aĉetebla perborse kiel unu sola unuo. Imagu, ke vi aĉetas kolekton de verkoj el la baza legolisto de William Auld. Eĉ se unu aŭ du el ili ne aparte interesas vin aŭ ne tre plaĉas al vi, la ceteraj ankoraŭ povas doni valoron al la tuto. Tiel same, ĉe borse komercata fonduso, unu aŭ du malpli bonaj investoj ne nepre nuligas la valoron de la tuta kolekto. |
| Komuna investfonduso | Mutual fund | Estas kiel granda “komuna kesto,” en kiun multaj homoj metas sian monon por kune aĉeti diversajn investaĵojn, kiel akciojn kaj obligaciojn. La ĉefa diferenco estas, ke oni kutime aĉetas partojn de tia fonduso rekte de la firmao je la fino de la tago, dum BKFj (borse komercataj fondusoj) estas aĉetataj kaj vendataj en la borso dum la tuta tago, precize kiel unuopaj akcioj. |
| Diversigo | Diversification | Strategio disvastigi kapitalon inter diversaj investoj por malpliigi riskon. |
| Jara rendimento | Annual yield/return | La gajno aŭ profito generita de investo dum unu jaro, esprimita kiel elcento. |
La Institucia Politiko
La investa strategio de Esperanto-USA ne estas hazarda, sed zorge dokumentita en la Financa Mastruma Politiko. Detala priskribo de la gvidlinioj troviĝas ĉe la sekva ligilo:
Financial Management Policy – Investment Strategy
Kompreni la lingvon de financoj helpas ĉiun membron rekoni la rimedojn, kiuj certigas la longdaŭran estontecon de Esperanto en Usono.