Skip to content

Esperanto-USA anoncas Komitaton pri sia 75a Datreveno

L. L. Zamenhof ĉe la Universala Kongreso, 1910. Fonto: Wikimedia Commons.

Esperanto-USA anoncas la starigon de Komitato pri la 75a Datreveno de Esperanto-USA, okaze de sia grava datreveno en 2027.

Dum la estrarkunsido ĉi-marte, la estraro aprobis la specialan komitaton kiu celas elstarigi gravan jaron por Esperanto-USA. Tiu ĉi komitato kunordigos la festadon en 2027, inkluzive de la kreado de speciala emblemo, la preparado de ĝisdatigita eldono de A History of ELNA kun nova materialo pri 1905 – 1952, la elekto de historie signifaj lokoj por la Usona Kongreso de Esperanto en 2027, kaj la prilaboro de programo por festi kaj diskonigi la okazon. Ĝia ĉarto troveblas tie ĉi.

La jenaj fondaj membroj partoprenas en la komitato: Elle BECK, David BECK, Bradford SMITH, kaj Izaak ZAWYRUCHA-MOORE. 

La laboro de la speciala komitato subtenas la daŭran mision de Esperanto-USA “antaŭenigi edukadon kaj diskonigon de la internacia lingvo.” Izaak ZAWYRUCHA-MOORE, komitatestro de la speciala komitato, firme kredas, ke la malkovro kaj edukado de la historio de la Esperanto-movado en Usono estas esenca por instrui, informi kaj gvidi la estontecon de la movado en la lando, precipe dum tempoj maltrankvilaj.

“Ni bezonas kelkajn entuziasmajn volontulojn, por ke ĝi estu neforgesebla.” diras Izaak ZAWYRUCHA-MOORE. “Se vin fascinas nia historio, de la saluto de Zamenhof en 1910 al nia “Lando de Libereco” en Vaŝingtono, D.C., ĝis fruaj kongresoj en lokoj kiel Madison, Viskonsino, kaj Sacramento, Kalifornio, jen via ŝanco por profundigi tiun intereson.”

Se vi interesiĝas pri volontulado kun tiu ĉi speciala komitato, kontaktu Izaak ZAWYRUCHA-MOORE ĉe izaak.zawyrucha@esperanto-usa.org