
Esperanto-USA starigas novan eldonejon, “Guteto”, por disvastigi aliron al Esperanta literaturo en kaj preter Usono.
Guteto eldonos novajn originalajn verkojn, edukmaterialojn por anglalingvaj lernantoj, kaj reeldonos klasikajn verkojn. La nova iniciato rekte subtenas la mision de Esperanto-USA por antaŭenigi la edukadon kaj diskonigon de Esperanto en Usono kaj pli vaste, per oferto de alireblaj verkoj por komencantoj ĝis spertuloj egale.
La projekto estis evoluigita en kunlaboro kun Stela BESENYEI-MERGER kiu gvidis ĝian konceptadon kaj strukturadon.
“Multege da aferoj entuziasmigas min rilate al la projekto: alirebligi klasikan literaturon al homoj kaj imagi la novajn diskutojn, komprenon, amikecojn kiuj formiĝos dank’ al komuna legsperto,” diris Stela BESENYEI-MERGER. “Mi vidas la evoluon de Guteto tiel, ke legi en Esperanto iĝos io tute kutima.”
Ŝi ankaŭ substrekis la inspiron malantaŭ la projekto: “La nomo Guteto honoras la laboron de Morojo. Ŝia envolviĝo en la sciencfikcia mondo estas ankaŭ aludo al nia unua projekto de Guteto. La verkoj de Morojo ekzistas por la komunumo. Ŝiaj zinoj estis invito al kunlaboro kaj kontribuis al instigo legi en Esperanto kaj kreeme kuraĝigis al engaĝiĝo. Mi esperas, ke la eldonejo sentiĝos simile por ni ĉiuj.”
La starigo de Guteto ankaŭ estas grava paŝo antaŭen por subteni la mision de Esperanto-USA, kun emfazo je alireblo kaj tutmonda atingo.
“Per Guteto, ni celas alporti la eldonlaboradon de Esperanto-USA en la 21an jarcenton. Ni povas uzi bitlibrojn por alirebligi altkvalitan Esperantan literaturon pli facile por legantoj tra la mondo, sen baroj kiel sendado, stokado, aŭ doganoj,” diris Brandon SOWERS, Prezidanto de Esperanto-USA. “Ni volas konstrui eldonejon, kiu samtempe konservas nian kulturan heredaĵon kaj subtenas la evoluon de nova literaturo.”
Por lerni pli pri la projekto kaj esti sciigita pri novaĵoj kaj venontaj eldonaĵoj, vizitu la oficialan paĝon de Guteto.