Zamenhof Supplement 1980

Henry Phillips, Jr. (1938-1895)

La unua esperantisto en Ameriko

La unua esperantisto en Ameriko, Henry Phillips, Jr. estas menciita en ĉiuj verkoj temantaj pri la tagiĝo de Esperanto-movado, kiam d-ro Zamenhof klopodis akiri oficialan agnoskon por sia lingvo tuj post la eldono de la Unua Libro.

Henry Phillips naskiĝis en Filadelfio, Usono, en 1838. Same kiel Leo Wiener, ankaŭ li estis judo. Li finis siajn universitatajn studojn en 1856, kaj tri jarojn poste estis akceptita en la advokatecon. Tamen, ekde la komenco mankis al li la karakteriza familia interesiĝo pri la juro, kaj li prefere dediĉis sin al antikvaĵaj esploroj, ĉefe la filologio kaj numismatiko. Phillips ankaŭ primajstris plurajn fremdajn lingvojn kaj faris beletrajn tradukojn de germana, hispana, hungara kaj itala poezio. Cetere, li okupiĝis pri la folkloro kaj arkeologio de Usono, kaj dum la lasta jardeko de sia vivo turnis sian atenton al la internacilingva demando.

Rezulte de siaj eminentaj kontribuaĵoj sur la terenoj de la historio kaj literaturo, Henry Phillips estis elektita membro de pluraj klerulaj organizaĵoj. Unu el tiuj estis la Amerika Filozofia Societo (AFS) de Filadelfio, fondita en 1743 de Benjamin Franklin kaj ankoraŭ ekzistanta hodiaŭ, kun vasta agado ampleksanta ĉiujn sciencojn. Phillips fariĝis ano de AFS en 1877, sekvintjare li estis ĝia kuratoro, en 1884 li funkciis kiel unu el ĝiaj sekretarioj kaj de 1885 ĝis sia morto li okupis la oficon de bibliotekisto de la Societo.

En oktobro 1887 Henry Phillips kaj kolegoj estis komisiitaj de AFS formi komitaton kun la celo esplori la efektivigeblecon de internacia lingvo. La komitato komencis kolekti informojn pri diversaj planlingvaj projektoj kaj enketis pri sinteno de kleraj institucioj en la tuta mondo rilate alvokon de internacia kongreso por pritrakti la aferon. La unua planlingvo, kiun la komitatanoj ekzamenis, estis Volapuko, inventita de Johann Martin Schleyer en 1879. En la raportoj publicitaj de AFS Volapuko estis ĝisfunde analizita kaj kondamnita kiel netaŭga. Male, kiam Henry Phillips ricevis la francan tradukon de la Unua Libro de D-ro Esperanto en januaro 1888, li entuziasmiĝis pri tiu lingvo, ĉar li trovis en Esperanto plurajn trajtojn, kiujn la komitato mem formulis por ideala internacia lingvo.

Pro ĝenerala apatio la proponita internacilingva kongreso de klerulaj societoj kaj universitatoj ne okazis. Tio ne estis surprizo por Zamenhof, kiu antaŭvidis tiun eventualecon jam en 1888 en la Aldono de la Dua Libro. Malgraŭ tiu fiasko, AFS, ĉefe pro la agado de Henry Phillips, kontribuis por konatigi Esperanton en Ameriko tuj post la lanĉo de la lingvo en Eŭropo. Henry Phillips tradukis la Unuan Libron en la anglan lingvon (1889) kaj verkis ankaŭ anglan-Esperantan vortaron. Li, do, estis la tria persono, kiu verkis anglan version de la unua publikaĵo en Esperanto.

Post la morto de Phillips en 1895, AFS ne plu okupiĝis pri internaciaj lingvoj, kaj sekvis breĉo en la historio de Esperanto en Usono ĝis 1904, kiam John Fogg Twombly, kun la helpo de esperantistoj de la pariza grupo, starigis standon ĉe la Monda Ekspozicio en St. Louis por informi la publikon pri la nova internacia lingvo. Tamen, ĉar Henry Phillips dek ses jarojn pli frue komencis agadi por Esperanto, li sendube estis la unua esperantisto en Ameriko.

Restas ankoraŭ du demandoj. Unue, kion faris tiutempe Leo Wiener, la pra-esperantisto, kiu lernis la unuan formon de Esperanto en 1878 en Varsovio kaj alvenis al Usono en 1882? Ĉu li havis iujn kontaktojn kun AFS, kiam Henry Phillips kaj liaj kunkomitatanoj kolektis donitaĵojn pri internaciaj lingvoj? Mi malkovris, ke Leo Wiener ja korespondis kun unu el la komitatanoj, sed ne temis pri internaciaj lingvoj. La poliglota Wiener interesiĝis ne nur pri eŭropaj lingvoj; li studis ankaŭ indiĝenajn lingvojn de Ameriko, ĉefe tiujn de la indianoj de Jukatano kaj Gvatemalo. Kaj unu el la membroj de la komitata triopo estis Daniel Garrison Brinton, pionira usona antropologo kaj etnologo, kiu specialistiĝis pri lingvoj de la amerikaj indianoj. En siaj aŭtobiografiaj notoj, Leo Wiener skribis, ke Brinton sendis al li kelkajn el siaj publikaĵoj kaj kuraĝigis lin rilate lian deziron iri al Mezameriko por studi antikvajn monumentojn. Ĉu Leo Wiener ne sciis, ke Brinton havis en siaj manoj la lingvoprojekton de Ludoviko, kiu jardekon antaŭe en Varsovio instruis Lingwe Uniwersala-n al Wiener kaj kelkaj aliaj gimnazianoj?

La dua demando temas pri personaj rilatoj inter d-ro Zamenhof kaj Henry Phillips. Ĉu Zamenhof sciis, ke Phillips estas samgentano? Neniu verko en Esperanto, kiun mi ĝis nun legis, aludas la judecon de Phillips; tiun fakton mi ĉerpis el anglalingva biografio pri la filadelfiano. Se Zamenhof estus sciinta tion, li plej verŝajne estus menciinta ĝin en unu el siaj skribaĵoj. Ekzemple, en letero datita 10.VII.1905 sendita al la franca oftalmologo d-ro Émile Javal, li skribis jene: “Tre agrabla surprizo estis por mi sciigo, ke vi kaj s-ro Moh apartenas al tiu sama raso al kiu mi mem apartenas. Des pli bone mi sentos min en Via gastama domo.” (Leteroj de Zamenhof, vol. I, p.167). Post la tria Universala Kongreso en Kembriĝo, Zamenhof iris al Londono, kie li gastis ĉe alia judo, Felix Stone Moscheles, brita portretopentristo kaj baptofilo de Felix Mendelssohn. Okaze de tiu vizito en la angla ĉefurbo, Zamenhof estis intervjuita de Izidoro Harris. La esperanta traduko de la angla teksto de la intervjuo, kiu aperis en Jewish Chronicle, estis farita de N.Z. Maimon (La kaŝita vivo de Zamenhof, p.161-173). Unu el la demandoj, kiun faris Harris, kiu mem estis esperantisto, temis pri la nombro de judaj esperantistoj. Zamenhof taksis ilin tiutempe je 300 kaj, parolante pri eminentuloj, menciis, krom la du francoj nomitaj ĉi supre, ankaŭ kelkajn judajn esperantistojn, kiujn li konis. Sed en tiu intervjuo ne estas unu vorto pri la usonano Henry Phillips, do estas preskaŭ certe, ke Zamenhof dum sia relative mallonga perletera kontakto kun Phillips, ne sukcesis ekscii ke ankaŭ la unua amerika esperantisto estis judo.