Usona Esperantisto № 2018:1 (jan-feb)

Elpensi rakontojn ĵetkube

[figure]
Rory’s Story Cubes

Ekzistas pluraj ludoj, en kiuj oni kreas rakontojn surbaze de hazarde elektitaj bildoj. Furora ekzemplo estas la anglalingva kartludo Once upon a time: sur ĉiu karto aperas ilustrita vorto rilate al fabeleca temo, ekz. princino, sorĉado, ringo, ks. Ludantoj provas elpensi fabelon uzante la manplenon da kartoj, kiujn ili ricevas.

Ne mallonge post populariĝo de la anglalingva originalo, esperantistoj tradukis ĝian regularon. La rezulto, Iam estis … nun havas propran paĝon en la Esperanto-Vikipedio. Tamen ankoraŭ restas granda defio por ludantoj: manko de esperantigitaj kartoj. La plej diligentaj ludemuloj tradukas kaj presas siajn proprajn kartojn, sed kompreneble tia solvo ne konvenas por ĉiuj.

Simila – sed pli simpla – ludo estas Rory’s Story Cubes. Ĝia ekipaĵo estas elegante minimuma: entute nur naŭ ĵetkuboj, nete nestitaj en portebla ujeto. Sur la flankoj de ĉiu kubo aperas po unu abstrakta bildo (piktogramo), ekz. de okulo, seruro, horloĝo, demandosigno, ktp. Aperas nur bildoj, sen vortoj; do la ludo jam bone konvenas al Esperanto, elskatole!

La simpleco de la bildoj povas instigi kreemon, ĉar kutime eblas elpensi por ili plurajn signifojn. Ekzemple, abstrakta bildo de pomo povus signifi ne nur la frukton mem, sed ankaŭ manĝaĵon pli ĝenerale. Aŭ komputilon. Aŭ ion malpermesitan. Aŭ Novjorkon (la “Granda Pomo”), aŭ eĉ graviton (pensu pri la legendo pri Isaac Newton) … kaj tiel plu.

La regularo estas same simpla kaj fleksebla. La kreintoj donas tri skizajn proponojn, konsilante ke oni adaptu ilin laŭplaĉe:

  1. Laŭvice, ĉiu ludanto ĵetas naŭ kubojn kaj provas elpensi rakonton kiu kunligas la supre montratajn bildojn.

  2. Iom pli defie: laŭvica ludado kiel en (1), sed antaŭ ĵetado oni devas elekti temon/titolon por la rakonto, ekz. “Mia bela sonĝo” aŭ “Mia freneza vojaĝo”.

  3. Kunrakonta ludo: unu ludanto prenas kubon el la ujo, ĵetas ĝin, kaj komencas rakonton per la supre montrata bildo. Tiam laŭvice, en rondo, ludantoj prenas kaj ĵetas po unu kubon kaj provas daŭrigi la rakonton. La ludo finiĝas kiam la kuboj elĉerpiĝas.

Sendube oni povus krei kartaron kun 54 piktogramoj sen multe da laboro, do ne vere necesas aĉeti ĵetkubojn. Tamen la kuboj estas aparte ĉarmaj, kun tre plaĉa – kaj tuŝinda – aspekto; ili kvazaŭ invitas onin al ĵetado kaj ludado. Kaj, almenaŭ je la eldontempo de tiu ĉi artikolo, ili malmulte kostas: nur $8 ĉe Amazon.