Membro Frans van der Horst verkis la raporton pri sia partopreno en Esperanto-Karavano, longa trajnvojaĝo tra Rusujo. Ni adaptis elangligon de Andreo Obrezkov por la jena artikolo. Se vi volas legi pli pri la karavano, kaj eble partopreni en ĝi, vizitu la retpaĝaron de Esperanto-Karavano.

(Foto danke al esperanto-karavano.info)

Mi havas kontrastoriĉajn memorojn pri mia partopreno en la Esperanto-Karavano 2017 dum la plej longa trajnvojaĝo en la mondo, kiu okazis en Rusujo. La kontrastoj iĝis evidentaj jam en la komenco de mia vojaĝo, kiam mi la 4-an de Julio 2017 alteriĝis ĉe flughaveno en Sankt-Peterburgo kaj paŝis tra senhomaj koridoroj kun enigmaj cirilsignaj mesaĝoj sur la muroj, kaj mi konstatis ke mi tutcerte venas en tute malsaman mondon, kiun mi ne komprenas. Mi sentis min nervostreĉita kaj forlasita, sed en la enireja koridoro mi rimarkis malgrandan verdan Esperanto-flagon. Tiam mi ekvidis, ke jen finfine mi trovas sekurecon. Tatjana, la ĉeforganizanto, kaj ŝia filino Maja renkontis min kiel delonge konatan amikon, en lingvo kiun mi povis kompreni.

La vojaĝo, kiu daŭris sep tagojn kaj noktojn en trajno por veturi 9288 kilometrojn de Moskvo ĝis Vladivostoko, revenvoje forprenis malpli ol naŭ horojn en la komforto de Airbus-aviadilo. Inter tiuj ekstremaj punktoj estis 18 tagoj de kontrasto-plenaj eventoj, kiuj estis por mi ege valoraj kaj kiujn mi volas memori laŭeble plej longe. Ekzemple, demeto de niaj strataj ŝuoj kiam ni eniris ies hejmon, kaj surmeto de pantofloj (kiujn oni provizis al ni en la trajno kaj aviadilo); sed kontraste, en trajnoj ni neniam rajtis meti uzitan necesejan paperon (jes, mi diris neniam kaj uzitan) en necesejan seĝon, ĉar tio povus ŝtopi ĝin. (Ni devis uzi specialan rubujon.)

Memorante vortojn de la usona eks-prezidento Ronald Reagan, ke Rusujo estas “la imperio de malbono”, mi iom timis homojn en uniformoj. Sed severaspekta doganisto en la flughaveno, post atentega kontrolo de mia pasporto, ridetis kiam mi diris spaciba (“dankon”) kaj dosvidanja (“ĝis revido”).

Buntaj cepoformaj domoj de la Katedralo de la Ĉefanĝelo Mikaelo, en la moskva Kremlo, forte kontrastis kun la ladaj tegmentoj de vilaĝaj domoj, kiujn mi vidis ĉie en kamparo. Altaj nubskrapuloj en Moskvo aspektis tre futurisme, sed kadukaj unuetaĝaj domoj aspektis kvazaŭ ili povus disfali en ajna momento.

Estis tre intensa vojtrafiko, kaj ŝajnis, ke neniu obeis rapidecajn limojn. Estis multege da homoj en grandaj urboj, sed mi vidis neniun senhejmulon kaj neniun rabon, kaj ankaŭ tre malmulte da grafitio.

Mi ege ĝuis la ĉirkaŭantan silenton, kiam ni leviĝis per funikularo sur la monto Sobolinaja (“zibela”) kun piedoj pendantaj en aero kaj rigardante sube homojn, kiuj kolektis fungojn de arbaraj deklivoj. Atinginte la montopinton ni rigardis de birdfluga alteco ĉirkaŭajn montojn kaj la lagon Bajkalo, la plej grandan lagon en la mondo, same grandan kiel Belgujo. Sed dum nia lasta vespero en Vladivostoko, promenante laŭ la Amura golfo, mi ĝuis ankaŭ muzikon kaj infanajn ridojn, dancadon kaj manfrapadon fare de grupo de orientazianoj, striojn de multkoloraj akvofontanoj, kaj feliĉajn ĝemojn de viroj, kiuj montris siajn muskolojn turnante sin sur paralelaj rekoj.

En Kremlo ni vidis paradon militan, kie oficiroj sidantaj sur ĉevaloj ordonis al pli ol cent soldatoj en belegaj uniformoj montri sian lertecon en marŝado, ekzercoj kun pafiloj, kaj pafado. Tio estis brilega spektaklo, se nur pro la orkestrestro, kiu kondukis tiel entuziasme, kaj la belaj, brile trejnitaj ĉevaloj. Sed la tuta spektaklo forte kontrastis kun profundega silento kaj mistera beleco en la Asumpcia Katedralo, kie antikvaj sanktuloj rigardis al ni kvazaŭ invitante nin aliĝi al ili en la postvivo.

En Rusujo mi spertis tute malsame eĉ tempon kaj spacon. Sekundojn oni kutime konsideras tre mallongajn tempoperiodojn. Horoj daŭras multe pli longe. Spaco, laŭ mi, estas simila al malfermitaj vastaĵoj de la Centra Okcidento en Usono. Tamen sekundoj en Rusujo povas daŭri horojn, ŝajne, precipe kiam oni devas atendi (erare) en vico. Kaj atendo estas sufiĉe ofta evento en Rusujo. Sed horoj povas pasi ankaŭ momente, jes, eĉ veturante kvar tagojn kaj noktojn en trajno de Moskvo ĝis Irkutsko. Kaj la spaco en Rusujo estas eĉ pli vasta ol la Centra Okcidento en Usono. Ĝi ŝajne ne havas limojn; la ĉielo pendas kvazaŭ volbo, kaj tie oni komencas senti sin tre malgranda kaj ne havanta signifon sur la Tero.

En ĉiuj urboj mi vidis renovigojn de tre malnovaj konstruaĵoj kaj preĝejoj, kvazaŭ la pasinteco devas esti memorata, konservata kaj riparata. Ekzemple, la Triumfa Nikolaa Arko en Vladivostoko, kiun oni konstruis en 1891 por honori la viziton de la caro, estis detruita en 1930 pro tio, ke ĝi reprezentis la malnovan ordon. Sed en 2003 oni restaŭris ĝin al ĝia malnova gloro.

Tridek kilometrojn ekster Sankt-Peterburgo estas la pompo de Peterhofo, la somera palaco kiun konstruigis caro Petro la Granda. Li feriis tie ĉar somere la kanaloj en Sankt-Peterburgo estis tro fiodoraj. En Sankt-Peterburgo estas ankaŭ la Vintra Palaco, el kiu Katerina la Granda poste faris la tutmonde faman muzeon Ermitaĵ (“Ermitejo”). Mi komprenis kial Lenin en 1917 komencis la revolucion, kiun startigis kanonpafo de militŝipo Avrora en la Sankt-Peterburga haveno, kaj kiu ŝanĝis por ĉiam la antaŭe mizeran sorton de milionoj da kamparanoj en tiu grandega lando.

Mi bone memoras la gastamon de la plejmulto de rusujanoj, kiujn mi renkontis; kelkaj el ili dividis kun ni siajn manĝojn kaj montris familiajn fotojn, eĉ kiam ni ne povis kompreni unu la alian. Kaj oni jam delonge forgesis la malbonajn rilatojn de la sovetia tempo.

Sed la plej gravan konstaton mi ekhavis kiam, reveninte al Usono, mi skribis miajn pensojn pri tiu vojaĝo. Ĝin kaŭzis ne la grandeco de la mirindaj vidindaĵoj de Vladivistoko, ne la sonorila sono de multnombraj preĝejoj aŭ danca koncerto en Moskvo, ne la entuziasme gastamaj popolmuziko kaj fruktaj kukoj en la fortikaĵo de Petro-Paŭlo, ne la metroaj veturoj en grandaj urboj kaj busvojaĝoj en la kamparo, ne la vizito al budhana templo kaj riskoplena grimpo al la akvofaloj en Arŝan, eĉ ne la kortuŝa ortodoksa preĝeja servo en la katedralo de Sankta Nikolao, en kiu ikonoj ŝajne invitis nin eniri iliajn framojn.

Ne, mi konstatis ke tiu vojaĝo tra la “imperio de malbono” plene kontrastis kun tio, kion mi unue supozis. Mi konstatis, ke la amo de la vojaĝ-organizantoj por sia lando baziĝis je longa, riĉa historio. Ilia preteco dividi bonon kaj malbonon, belecon kaj malbelecon kun eksterlandanoj estas reala. Ili donis al mi ne nur bezonojn de la vivo – la tradiciajn donacojn de “pano kaj salo” – sed danke al la riĉaj kaj diversaj kulturoj, mi ricevis ankaŭ la bibliajn simbolojn de boneco kaj abundo – “lakto kaj mielo”.

Jes, Rusujo donis al mi sian panon kaj salon, sian lakton kaj mielon, sed mi lasis parton de mia animo tie. Kaj pro tio mi estas profunde dankema.