Usona Esperantisto № 2018:3 (maj-jun)

Odo al viŝilo

[figure]

Ho, skrapgumo,

Mi sentas min tre bonŝanca havi vin.

Mi povas forviŝi ĉiujn miajn erarojn,

kaj rekomenci de la ekkomenco.

Se mi devus vivi sen vi,

Mia papero baldaŭ pleniĝus per nigraj skribetaĉoj.

Vi konservas mian paperon bela kaj pura,

mian vivon enorda kaj organizita.

Ho, skrapgumo,

Kiel pura kaj solida vi estas.

Mi ne perdos vin ĝis via plej eta peceto estis uzita.