Usona Esperantisto № 2018:4 (jul-aug)

Ni translokiĝas!

[figure]

Ni translokas la Centran Oficejon de Esperanto-USA de Kalifornio al Majno.

Ĉi tiun translokiĝon ni anoncis ĉe nia Landa Kongreso en Seatlo en Julio, refere la novaĵojn en nia Jarraporto. La translokiĝo espereble finiĝos en Novembro. La direktoro de la Centra Oficejo, Vilĉjo Harris, rolis tre efike laborante kunlabore kun la estraro de Esperanto-USA por fari ĉi tiujn planojn de monŝparado kaj progreso ekagante.

La multekostaj oficejoj, kiujn ni luis en la Golfa Regiono de Sanfrancisko estis uzataj pro la furora bezono de Esperantaj libroj kaj materialoj. En la fruaj jaroj de ELNA (La Esperanto-Ligo por Nordameriko) William kaj Cathy Schulze funkciigis la libro-servon el sia hejma aŭtomobilejo. Ĉar la populareco de Esperanto pliiĝis, fariĝis evidente, ke vera oficejo estis necesa por stoki la librojn. Ĉi tio estis antaŭ la tagoj de Amazon, EBay, kaj aliaj interretaj fontoj.

Hodiaŭ esperantistoj pli probable serĉas librojn ĉe Amazon. Esperanto-USA nun uzas la servon de Amazon por vendi la plej kutimajn librojn. Nun ekzistas multaj Esperantaj varoj en Amazon, kiuj antaŭe okupis spacon en nia Centra Oficejo. Nun, pro tio, ke ni ne plu bezonas la grandan spacon por librostokado en la Centra Oficejo, ni povas transloki la oficejon al la hejmo de nia Direktoro Vilĉjo Harris en Majno. Ĉi tiu translokiĝo konservos proksimume $30,000 jare, kio similas al la jara deficito, kiun ni spertis en la pasinteco.

Ekzistas ankaŭ kromaj, ekstraj libroj, kiujn ni volas vendi tuj de la Centra Oficejo. Ĉi tiuj estas haveblaj je la prezo de nur $3.00. Ĉi tiuj estas libroj, kiuj ne estas parto de nia normala stoko, kiuj estis en nia inventaro dum jaroj. Helpu nin, ricevante iujn juvelojn el tiu trezorejo.

Rimarku, ke dum mallongaj tempoj la librejo ne akceptos mendojn dum ni translokos la oficejon, do havu paciencon en la venontaj monatoj.

Laŭ planoj, la Centra Oficejo estos havebla denove kiel kutime en Decembro, havigante la samajn grandajn servojn kiel antaŭe. Se vi havas demandojn aŭ problemojn, kontaktu la Centran Oficejon aŭ la Estraron. Multan dankon!