Instruisto José Antonio Vergara respondas al demando pri la historio de la Esperanto-movado.

La komenco de Julio ĉi-jare estis plenplena je la Esperanta etoso en Nord-Ameriko. Kaj la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) ĉe Raleigh, Norda Karolino kaj la Landa Kongreso (LK) ĉe Seatlo, Vaŝingtono allogis grandajn kvantojn da partoprenantoj por realigi Esperantujon dum iom da tempo.

Por mi, tiuj estis miaj unuaj grandaj Esperantaj rekontiĝoj. Mi esperantistiĝis nur je la pasinta Septembro, kvankam mi eksciis pri Esperanto antaŭ multaj jaroj. Mi pensis dum monatoj, ĉu ĉeesti NASK-on, kaj mi tiom ĝojas, ke mi decidis iri.

La unua afero estis NASK, ĉe la kampuso de la universitato William Peace. Tuj ĉe la pordo de la dormkonstruaĵo, mi subite trovis kelkajn novajn amikojn, eĉ antaŭ ol mi registriĝis. Tie 74 partoprenantoj (la plej granda kvanto en la historio de la kursaro) kunvenis por kune lerni. Tiu NASK apartiĝis en kvar kursojn: du supernivelajn, unu meznivelan, kaj unu baznivelan.

La afero daŭris de la 4-a ĝis la 11-a de Julio, kaj instruis kelkaj bone konataj esperantistoj, inkluzive Renato Corsetti, Anna Löwenstein, Katalin Kováts, José Antonio Vergara, kaj Tomaso Alexander. Cetere, ĉi tiu jaro estas la 50-a datreveno de la fonduso Esperantic Studies Foundation (ESF), kiu stipendiis kelkajn partoprenantojn, por ke ili povu ĉeesti.

Alekso Miller prepariĝas por parolade ekzameniĝi de Renato Corsetti kaj Katalin Kováts.

La instruado estis ege bona. La baza kurso de Tomaso Alexander enkondukis la lingvon al la novaj esperantistoj, dume la meza kurso de Katalin Kováts plibonigis la gramatikon kaj paroladon de la progresantoj. Ĉe la supera nivelo, la kurso de Anna Löwenstein temis pri la literatura kulturo kaj tiu de José Antonio Vergara pri la historio kaj movado de Esperanto.

Vespere post la lecionoj, oni disponis multajn aferojn. Iuj kunvenis al la gufujo. Tie oni trinkis teon, ludis kelkajn ludojn kiel Skrablon kaj Kodnomojn (angle, Codenames), kaj interparolis por pli bone amikiĝi. Aliaj iris al prelegoj aŭ diskutoj pri kelkaj temoj, inkluzive de bonlingvismo, Esperanta filmprodukto, infanlibroj, kaj la kontribuoj de Duolingo, inter aliaj.

Mi aliĝis al la meza kurso, kaj en la unua leciono, Katalin Kováts sinprezentis kaj enmetis en niajn mensojn la gravecon de la akuzativo. Ŝi estas fama (aŭ fifama) pro atentado al la akuzativo, instruante ke oni stamfu dirante vorton kiu bezonas akuzativon, kaj levu la piedon dirante vorton kiu ne bezonas ĝin. Post iu leciono, ŝi petis volontulojn por roli en improvizaĵo parodiante la filmon Pasporto al la tuta mondo. Tiel mi ekkonis kelkajn pliajn amikojn kaj poste verkis teatraĵon.

Instruisto Katalin Kováts staras antaŭ sia plej ŝatata litero.

NASK ankaŭ gastigis ekzamenon de 17 kandidatoj. Ili, inkluzive min, provis trapasi la Komunan Eŭropan Referenckadron (KER) ekzamenon pri Esperanto. Dum du tagoj, la ekzamenatoj aŭskultis, parolis, legis, kaj skribis tute Esperante. La ekzamenitoj ankoraŭ atendas la rezultojn.

Je la fino, Alena Adler kaj Simono Barney aranĝis distran vesperon, en kiu dekoj da personoj kantis, dancis, muzikis, kaj rolis. Ni aŭskultis originalajn muzikojn kaj tradukojn, vidis klakdancon kaj 30-minutojn longan teatraĵon, kaj pli. La teatraĵon, nomitan La NASKa fiasko, kune verkis mi, Hanso Becklin, kaj Katalin Kováts en malpli ol 48 horoj specife por la vespero. Entute montriĝis la riĉeco kaj diverseco de Esperanta kulturo tra multaj fakoj. Dankon al Alekso Miller kaj Derek Roff, oni povas vidi la tutan aferon rete.

Apartiĝi de unu la alia estis tre malfeliĉe, sed ĉiuj foriris kiel amikoj. Kelkaj iris hejmen, sed aliaj al Seatlo por la Landa Kongreso. Tie ili renkontis pliajn samideanojn.

La Perdita Generacio muzikas ĉe The Vera Project dum la Landa Kongreso en Seatlo.

La Usona–Kanada Landa Kongreso kunvenigis ambaŭ Esperanto-USA-on kaj la Kanadan Esperanto-Asocion al la universitato Seattle Pacific por iliaj jaraj renkontiĝoj. Jordan Kalilich, Nikvo Woods, kaj Ben Speakmon apartenas al la dankenda loka kongresa komitato, kiu organizis la tutan aferon. La semajnfino ja konsistis el laborsesioj, sed laboro ne estis la sola kialo por kunveni. Estis aliaj sesioj pri interlingvistiko, la Esperanta kulturo, tabulludoj, komiksoj, kaj indiĝenaj lingvoj de la loka regiono. Ĵenja Amis prezentis antaŭvidon pri la Universala Kongreso en Montrealo, kiu okazos en 2020.

Dimanĉe la organizantoj gvidis tri ekskursojn al kelkaj vidindaĵoj en Seatlo. Tiun vesperon ni enbusiĝis por iri al koncerto de La Perdita Generacio, kiu ĵus premiiĝis pri Elstara Arta Agado ĉe la Universala Kongreso. Personoj aŭskultis la muzikon dancante aŭ sidante laŭplaĉe. Post la fermo, multaj personoj elektis tendumadi proksime al la monto Rainier. Tiu ekskurso daŭris tri tagojn. Bedaŭrinde pro laboro mi ne povis tendumi kun la aliaj.

Entute mi restis en Esperantujo pli ol du semajnojn, ĉeestante ambaŭ NASK-on kaj la Landan Kongreson. La venonta NASK refoje okazos en Raleigh, kaj celos gastigi eĉ pli da partoprenantoj ol ĉi-jare. La venonta Landa Kongreso okazos en Bostono, gastigota de la loka grupo BRUEGo. Se vi volas sperti Esperantujon, ĉu vi estas lerta aŭ ne, mi certe rekomendas, ke vi planu ĉeesti venontjare.