Usona Esperantisto № 2018:5 (sep-oct)

La ŝlosita ĉambro

[figure]

Elija Ŝibolet sidis en la salono de sia amiko, Arĉjo Kolofon, la fama, blinda, violonisto. Trinkaĵoj sidis sur malgranda tablo inter la du viroj. Arĉjo zorge prenis la sian kaj trinketis.

“Mi kredas, ke li fraŭdis min je dekmil dolaroj, sed mi ne scias, kiel li faris la aferon.”

“Eble vi klarigu”, diris Ŝibolet.

“Pasintsemajne Rikardo Ruzefar vizitis. Li estas la filo de mia forpasinta violon-instruisto. Rikardo ĉiam trinkas zingibran sodakvon kaj ni babiladis pri kelkaj misteroj de la speco ‘ŝlosita ĉambro’ ĝis mi vetis kun li je dekmil dolaroj.”

“Rikardo iris tien al la verŝotablo, metis ses glacikubojn en glason kaj donis ĝin al mi. Li tiam prenis botelon de zingibra sodakvo kaj eliris el la ĉambro.”

“Mi ŝlosis la pordon kaj la fenestrojn, kaj palpis por certigi, ke lia glaso enhavis nur glacikubojn. Mi metis la glason en la gardoŝrankon en la muro malantaŭ vi, kaj ŝlosis ĝin. Tiam mi pretigis mian vekhorloĝon, malŝaltis la lampon kaj sidis, atendante.”

“La veto estis, ke ene de la paso de unu horo Rikardo povos eniri la malluman, ŝlositan ĉambron, malfermi la gardoŝrankon, preni la glason, elpreni la glacion, verŝi duonglason da zingibra sodakvo, reŝlosi la gardoŝrankon kaj eliri el la ĉambro. Ĉion sen fari eĉ brueton!”

“Mi aŭdis nenion dum la tuta tempo. Post unu horo, kiam mia vekhorloĝo sonis, mi malŝlosis la pordon. Mi ordonis, ke Rikardo fajfadu ekster la pordo dum mi iris kaj malfermis la gardoŝrankon. La glaso ankoraŭ estis en ĝi. Je la barbo! Ĝi estis duonplena kun zingibra sodakvo. Mi gustumis ĝin! Sed kiel li faris la aferon?”

Ŝibolet finis sian trinkaĵon. “Sendube per izolita sako”, li diris post mallonga penso. “Estas nenio misa pri viaj oreloj, ĉar neniu povus aŭdi …”

… aŭdi kion? Se vi scias, bonvolu sendi nur unu solvon al redakcio (adresojn trovu en la kolofono) antaŭ la 15-a de Decembro. Inter la solvintoj ni lotumos $5-rabaton de la retbutiko.