Usona Esperantisto № 2019:4 (jul-aug)

Esperanto en la banĉambro

[figure]

Salutojn el la mezo de la Sonora Dezerto, t.e., usona malliberejo en Tucsono, Arizono! Preskaŭ ĉiu malliberulo ĉi tie scias, ke mi estas esperantisto. Mia nuna institucia laboro estas bibliotekisto, kaj multaj viroj komentas pri la triparta artikolo pri Esperanto en la dudek-tria eldono de Uncle John’s Heavy Duty Bathroom Reader. Okaze de tio, ke vi eble ne konas la “Banĉambrajn Librojn”, tiuj estas libroj plenaj de bagatelaj faktoj pri preskaŭ ĉiu fako de homa scio.

Interese, la artikoloj nomiĝas La Historio de Esperanto, Part 1 (skribita tiel, en paĝo 195), Esperanto Parto Du (paĝo 296), kaj kvankam ili havas kelkajn erarojn (ekzemple dopatrino anstataŭ bopatrino) ili parolas bone pri la internacia lingvo kaj eĉ rekomendas, ke novaj lernantoj skribu poemon kaj leterojn Esperante por lerni la lingvon pli rapide.

Parto Du parolas precipe pri la obstakloj, kiuj malhelpis la akcepton kaj kreskon de Esperanto, inkluzive de la lingvistoj, kiuj kritikis Zamenhof-on ĉar li ne estis lingvisto, kaj tiuj, kiuj kredis, ke lingvoj ne devas esti facilaj. Aliuloj malakceptas la internan ideon aŭ la homfratecon de Esperanto.

Tamen Parto Tri defendas Esperanton kiel “la plej sukcesan konstruitan lingvon” kies kulturo ankoraŭ vivas per miloj da parolantoj. Bone, mi ne diris ĉion, kion diras la artikoloj. Mi rekomendas, ke vi legu ilin.

Alia afero: mi ankoraŭ ricevas Usona Esperantisto ĉe la malliberejo, sed korespondantoj devas sendi leterojn al mia patro, kiu gardos la kovertojn kaj poŝtmarkojn, kiujn oni sendas (ĉar mi estas filatelisto) ĝis mi transloĝiĝos al alia institucio, kie mi ja rajtas havi tiujn. Nuntempe ĉi tiu malliberejo forprenas ĉion, kiu enhavas gluaĵon. Ni ricevas nur kopiojn de poŝtkartoj! Ĉio tio ĉar iuj kaŝas sintezajn drogojn en tiuj. Sed mia patro sendas la leterojn rapide al mi. Skribu al:

Mark Hamme
c/o Franklin Hamme
1831 Happy Hollow Rd.
Petersburg, WV 26847