Usona Esperantisto № 2019:4 (jul-aug)

Leonardo kaj kreemo

Jen resumo de la festparolado de d-ro David K. Jordan, kiun li prezentis en Junio ĉe la Usona-Kanada Landa Kongreso en Bostono.

[figure]

Nia du-nacia kongreso ĉi-jare centriĝas je la temo “kreemo kaj agado”. La vorto “krei” signifas fari, verki, aŭ ellabori – unuvorte estigi – ion novan. Kreemo estas la impulso kaj kapablo krei. Kreema persono ofte kreas, eĉ ne nepre konscie.

Mi ne certas kial mi konsentis priprelegi “kreemon”, temon tro abstraktan por facila kaj konciza traktado. Mi petis ideojn je kolegoj. Unu malhelpeme respondis, “Do, estu kreema!” Alia simple diris, “Parolu pri Zamenhof; li kreis tutan lingvon.”

Sed hodiaŭ ni solenas la pason de 500 jaroj (kaj 13 tagoj) post la morto de Leonardo da Vinci, vaste taksata esti unu el la plej kreemaj personoj de homa historio. Do ni profitu mallongan repenson pri la vivo kaj atingoj de tiu multfacete talenta geniulo.

En 1452 (la 15-an de Aprilo) naskiĝis Leonardo en la vilaĝo Vinci [vinĉi] proksime al Florenco en Italujo. La 25-jaraĝa patro, Piero [pjero], estis notario, posteno prestiĝa, kaj pro tio rajtis uzi la titolon “Ser” antaŭ sia nomo; edzinon tamen li ankoraŭ ne havis. La patrino de Leonardo nomiĝis Caterina [katerina], kaj pri ŝi oni scias malmulte, krom tio ke ŝi ankoraŭ ne edziniĝis. Leonardo do naskiĝis eksteredziĝe.

Se ekzistis amo inter Piero kaj Caterina, ĝi ne longe daŭris. Post ok monatoj Ser Piero edzinigis Albiera-n, la filinon de ŝuisto, kaj post ankoraŭ kvar pluaj monatoj la patrino Caterina edzigis Accatabriga-n, vendiston de konstrumaterialojn.

Ni nenion scias pri la unuaj kvin jaroj de la vivo de Leonardo, sed en 1457, kvinjara, li ŝajne loĝis en la domo de sia avo Antonio [antonjo], kun sia amata Onklo Francesco [franĉesko], kiu estis tiam pli malpli 20-jara.

Verŝajne la familio havis sufiĉe da mono, kaj Francesco prizorgis bienojn, sed ne regule laboris. Anstataŭe li fariĝis la konstanta kunludanto kun eta Leonardo. Kune ili esploris la kamparon, kolektis “specimenojn”, kaj scivolemege dispecigis kaj plantojn kaj bestojn.

Oni rakontas, ke unu el la bienaj laborantoj de Ser Piero petis, ke eta Leonardo dekoraciu ŝildon por li. Leonardo ĵus lernis pri la fama helena serpent-harara monstro Meduzo, kies vizaĝo kapablis ŝtonigi homojn, do li decidis kovri la ŝildon per insektaj kaj bestaj partoj, tiel ke ankaŭ ĝi povos ŝtonigi homojn, aŭ almenaŭ timegigi ilin. Tiel impona estis la rezulto, ke patro Piero, iom ŝokite, gardis ĝin por si mem kaj ne redonis ĝin al la bienlaboranto.

Lernejoj kutime preparis promesoplenajn junulojn por karieroj en juraj aŭ ekleziaj rondoj. Sed, naskite eksteredziĝe, promesoplena Leonardeto rajtis nek ĉeesti tian lernejon, nek sekvi tian karieron. (Ĝis la morto li bedaŭris, ke li ne scipovis latinon.)

En 1466, kiam Leonardo havis 14 jarojn, Ser Piero translokiĝis en Florencon, kaj Leonardo fariĝis tie lernanto en la ateliero de Andrea del Verrocchio [verokjo], fama pentristo kaj skulptisto. Lian vivon en la ateliero, kie li loĝis kaj laboris kun aliaj junuloj, plejparte pli aĝaj, ni povas nur imagi, sed sub la probable severa reĝimo de Verrocchio li rapide fariĝis memevidente ilia plej brila desegnisto kaj pentristo. Verrochio insistis pri plena scio de la homa anatomio kiel kondiĉo de efika pentrado, kaj tio estis tre akorda kun la interesoj de Leonardo. Leonardo estis mult-talenta. Li ne nur pentris. Li belege ludis liron kaj kantis “anĝele”. Same kiel kiam li infanaĝe ludis kun onklo Francesco, li ĉe Verrocchio observis ĉion kaj estis ĉiel scivolema kaj pri ĉio havis interesajn ideojn. Oni raportas, ke li estis ĉarma, kaj ankaŭ eĉ aparte bela.

Inter 1481 kaj 1490 Leonardo forlasis Florencon kaj loĝis en la kortumo de la grafo de Milano. Kiam li proponis sin al la grafo de Milano, memfide li skribis, ke li povas kanti kaj ludi, povas krei teatraĵojn kun interesaj efektoj, povas inventi militmaŝinojn por detrui nedetrueblajn kastelojn kaj povas plani kastelojn kiujn ne povas detrui militmaŝinoj, kaj aliajn fanfaronaĵojn. Fine de la letero li aldonis, ke li ankaŭ kapablas pentri. Verŝajne lia celo estis fariĝi ne nur alte taksata pentristo, sed ĉiel-valora kortegano.

Nia geniulo ĉiam portis libretojn por noti novajn ideojn aŭ desegni ĉirkaŭaĵojn aŭ inventaĵojn. Per ili ni scias, ke li mense prilaboris flugilojn, helikopteron, akvo-levilon, tankon, helicon, maŝinpafilon, ŝnur-eskalon por sieĝi altajn murojn, savo-ringon por ŝipoj, kalkulilon mekanikan, arbaleston, kaj multajn aliajn. Sed nur rare li vere produktis tiajn inventaĵojn; li nur elpensis kaj desegnis ilin, kaj poste perdis intereson. Krome, preskaŭ ĉiuj efektive estis fuŝaj. Ekzemple en 1504 Florenco batalis kontraŭ Pizo, kaj laŭ plano pripensita de Leonardo, oni ŝanĝis la riverfluon por malavantaĝi al Pizo. Sed kiam venis ŝtormo ne antaŭpensita de li, mortis 80 homoj.

Li estis, oni kritike diras, prokrastema, maldisciplinema, kaj malpacienca por indulgi novajn interesojn. Li pentris malrapidege – entute nur 15 ĝis 20 finitajn pentraĵojn, kvankam majstroverkojn – en la tuta kariero, kelkajn damaĝitajn per eksperimentaj ĥemiaj fabrikmaterialoj eventuale nesukcesaj.

Revenante al la temoj de nia konferenco (kreemo kaj agado), kaj agnoskante la geniecon ĝeneralan de Leonardo, sed lian brilan sukceson preskaŭ nur en la mondo de pentrado, oni rajtas demandi, “Ĉu sufiĉas genio sen ago?” “Ĉu desegnaĵo estas vera inventaĵo?” “Ĉu eĉ necesas genio por kreemo?” “Ĉu kreemo povas havi aliajn fontojn?”

Antaŭ multaj jaroj, kiam mi planis programerojn por la fama somera kursaro NASK, mi decidis, ke la altnivela kurso titoliĝu Krea verkado en Esperanto. Kolego rimarkigis al mi, ke en aliaj lingvoj nur post multegaj jaroj lernanto kuraĝas sekvi kurson por “kree verki”. Tamen en Esperanto tio ŝajnas tute natura. En aliaj lingvoj oni ne nur demandas (kiel ankaŭ en Esperanto), ĉu aŭ ne certa esprimo estas “laŭregula” sed ankaŭ ĉu denaskuloj jes sin esprimas tiel. En Esperanto tiu ĉi lasta demando estas nenecesa. La lingvo mem konstante invitas al ni krei novaĵojn. Efektive, oni malfacile eĉ balbutas Esperante sen kreemo.

Mi ne kuraĝus diri ke Esperanto leonard-ig-as nin (nova vorto ĵus kreita, sed kiun vi tuj komprenis). Sed verŝajne Esperanto ja emas kultivi niajn Leonardo-similajn kvalitojn de scivolemo kaj kreemo. Do Esperanto emas fari nin leonard-id-oj, t.e., Esperanto leonard-id-ig-em-et-as nin (alia nova vorto ĵus kreita sed kiun vi tuj – nu, almenaŭ eventuale – komprenis.)

Okaze de ĉi tiu 500-a leonarda datreveno, ni do leonard-id-iĝ-u per Esperanto!