Usona Esperantisto № 2019:6 (nov-dec)

Traduki “inverse”

La rubriko traduku! prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. Leginte viajn respondojn, ni faros resumon de la diversaj provoj, kune kun reagoj kaj komentoj.

[figure]

Parolante pri tradukado kaj Esperanto, oni kutime pensas pri verkoj tradukitaj el la naciaj lingvoj. Enesperantigo de fremda literaturo historie estis (kaj daŭre restas) utila maniero evoluigi kaj riĉigi nian lingvon.

Tamen Esperantujo jam delonge havis sian propran, originalan literaturon. Ĉu ne indas traduki ankaŭ originalajn Esperanto-verkojn “inverse” – tio estas, el Esperanto en la naciajn lingvojn?

Nepras mencii ĉi tie la bonegan libron Star in a Night Sky, antologion de enangligita Esperanto-literaturo, redaktitan de la brila Paul Gubbins. La temon de inversa tradukado tuŝis ankaŭ la fama skota poeto kaj tradukisto William Auld en sia libro Pajleroj kaj ŝtoploj (p. 95):

[Inversa tradukado] estas tre grava kaj ankoraŭ ne sufiĉe uzita metodo por disvastigi bonan reputacion de nia lingvo inter la neesperantista publiko. Kompreneble ne temas sole pri poemtradukoj. […] Bonaj tradukoj de bonaj (de sia speco) Esperantaj verkoj tre favore impresus la legantojn, kaj inklinus ilin al simpatia sinteno al nia lingvo. La etikedo “Tradukita el Esperanto” fariĝu tiel impona kaj dece akceptata kiel “Tradukita el la angla” aŭ la franca aŭ la rusa aŭ iu ajn nacilingvo!

Ĉiu samideano povas kunlabori en tiu afero. Popularaj verkoj, noveloj, kleraj tezoj, poemoj – ĉio (kondiĉe ke ĝi estas bona verko bone tradukita) – povas trafi sian publikon kaj aldoni sian eron al la respekto al nia lingvo.

Ĉu vi ne volas iam provi tion?

Nu, kial ne?

Pasintnumere ni proponis al vi anglalingvan tekston por traduki en Esperanton. Pri tio ni ne forgesis; la rezultojn ni raportos en la venonta numero. Intertempe, jen teksto en Esperanto por traduki en la anglan, se vi kuraĝas. Ĝi venas el la novelo “Okuloj” de Marjorie Boulton:

Leo ankoraŭ paŝadis en sia ateliero. Jam pli ol centfoje li provis eklabori; sed io detenis lian manon, ia sufoka premado malkuraĝigis lin. Li havis bonajn penikojn, ankaŭ provizon de diversspecaj krajonoj por skizado; la lumo en la ateliero estis tute bona; multaj junaj artistoj, baraktante kontraŭ indiferenteco, devigite elekti inter nervmuela, temporaba pangajna laboro kaj multjara malsatado eble vivdetrua, certe envius lin. Tion li mem sciis. Kvindekdujara, li nun havis komfortan domon, bonkvalitajn ilojn, eĉ kreditan saldon ĉe la banko. Pentraĵoj liaj jam troviĝis en multaj muzeoj en diversaj landoj. Oni jam verkis kelkajn librojn pri li.

Sed, tiun tagon, Leo paŝadis, penis devigi sin al laboro, reaŭdis kruelajn vortojn, kaj denove turnis la dorson al la laboriloj. Li penadis konvinki sin denove, ke la malaprobo de kelkspecaj homoj, iliaj ofendaj vortoj, estas atestaĵoj preskaŭ matematike validaj pri la supereco de la mallaŭdito. Sed la vortoj de malamikoj sonadis kaj resonadis en lia kapo. Kun escepte forta kapablo mense bildigi pasintajn kaj fantaziajn aferojn, li revidadis la maldiklipajn, mortokulajn negativajn vizaĝojn de tiu paro en la artgalerio. Li revidadis tiun ombrelopinton, kiu kun ŝira bruo vundis lian nudan belulinon Ekscititino kun ŝiaj en kvadratojn kristaliĝintaj mamoj. Tiu epizodo de enkarnigita kontraŭvivemo malebligis al li labori, preskaŭ malebligis al li pensi kohere.

Ni raportos pri viaj proponoj en la postsekva numero, 2020:2!

La redakcio (trovu la adreson en la kolofono) akceptos vian tradukon ĝis la 15-a de Marto. Bonvolu sendi nur unu version, ne plurajn diversajn provojn. Dankon, kaj bonan tradukadon!