Usona Esperantisto № 2019:6 (nov-dec)

Zamenhof dubis, ĉu li iros al UK en 1910

En 1908, EANA sendis leteron al d-ro L. L. Zamenhof, invitante lin al la unua nordamerika UK (kiu estis okazonta en Vaŝingtono en 1910). Zamenhof dubis, ĉu li povos veni. Li estis tiam malsana kaj malriĉa, kaj longa vojaĝo for de lia medicina praktiko estus por li tre malfacila. Sube aperas lia respondo, unue eldonita en la decembra numero de Amerika Esperantisto en 1908.

Kiel ni scias, malgraŭ la grandaj defioj d-ro Zamenhof ja vojaĝis al Nordameriko, kie li ĉeestis la UK-on en Vaŝingtono kaj poste eĉ vizitis Montrealon – la urbon, kiu gastigos la ĉi-jaran Universalan Kongreson, 110 jarojn poste. Ĉu ankaŭ vi venos al Montrealo? Kial ne? Imagu, malkiel d-ro Zamenhof, vi eĉ ne devos atendi pli ol semajnon surŝipe por atingi ĝin!

[figure]

Varsovio, Dzika No. 9, 20-X-1908

Al Sro. Edwin C. Reed, Sekretario de la Esperanto Association of North America.

Kara Sinjoro:

Mi ricevis vian leteron de 20-IX. Al niaj Amerikaj samideanoj vi povas sciigi ke mi promesis al Sroj. Forman kaj Privat ke mi penos veni al la Esperantista kongreso en Ameriko kaj mi certe faros ĉion, kion mi povos, por plenumi mian promeson. Sed diri jam nun kun plena certeco ĉu mi povos veni nun estas ankoraŭ ne eble, ĉar la afero dependas de kelkaj cirkonstancoj, kiujn mi nun ne povas ankoraŭ antaŭvidi.

Antaŭ ĉio ĝi dependas de la stato de mia sano. En la nuna tempo ĝi bedaŭrinde ne estas tre bona; mi tamen esperas, ke ĝis la somero ĝi denove resaniĝos kaj mi povos entrepreni la grandan vojaĝon.

Grandaj vojaĝoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero tre malfacila, ĉar tio ne sole estas ligita por mi kun grandaj elspezoj, kiuj por mi estas sufiĉe senteblaj, sed ĝi devigas min por kelka tempo forĵeti mian medicinan praktikon (t.e. la fonton de miaj enspezoj) kaj – kio estas la plej grava – ju pli longe mi restas for de mia hejmo, des pli ruiniĝas mia medicina praktiko, ankaŭ por poste. La Amerika Kongreso postulus de mi ne sole pli grandajn elspezojn ol la aliaj kongresoj, sed ankaŭ pli longan restadon for de la hejmo. Vi sekve povas kompreni, ke mi, ne estante riĉulo, povas entrepreni la Amerikan vojaĝon nur en tia okazo, se montriĝos, ke mia veno Amerikon estas efektive tre grava por nia afero.

Tial mi devas atendi kelkan tempon ĝis mi sciiĝos pri la karaktero, kiun la Amerika kongreso esperas havi. Kiam la Konstanta Komitato de la Kongresoj (kies prezidanto estas generalo Sebert) sciigos min, ke via kongreso estas preparita bone kaj ke ni povas atendi de ĝi grandan sukceson por nia afero, tiam mi uzos ĉiujn miajn fortojn por nepre veni al la kongreso.

Via,
—Zamenhof