Usona Esperantisto № 2020:2 (mar-apr)

UK en Montrealo prokrastita

[figure]

Post zorga konsiderado de ĉiuj aspektoj de la koronvirusa tutmonda epidemio kaj ĝiaj sekvoj, la Estraro de UEA, la Centra Oficejo, LKK kaj la kongresejo en Montrealo venis al la konkludo, ke tute ne estus sekure kaj prudente okazigi la UK-on en Montrealo en 2020. Cetere, laŭ la striktaj reguloj de la kebekia registaro, ne eblos okazigi Universalan Kongreson de Esperanto.

Pro tio la Estraro de UEA unuanime decidis prokrasti la Universalan Kongreson en Montrealo al la jaro 2022.

Ni kore dankas al la Loka Kongresa Komitato (LKK), kiu dum jaroj obstine laboris por organizi la Kongreson kaj pretas daŭrigi la laborojn por la UK en Montrealo en la jaro 2022.

Por ke la esperantistoj tamen havu la okazon sperti grandan internacian aranĝon en tiu ĉi jaro, estas planata virtuala evento en la monatoj Julio-Aŭgusto, kiun povos partopreni ankaŭ tiuj, kiuj ne planis veni al Montrealo.