Usona Esperantisto № 2020:2 (mar-apr)

Kiel nomi tiun viruson?

[figure]
Ĉu koronaviruso, koronviruso, aŭ kronviruso?

Ĉi tiu viruso estas preskaŭ la sola afero pri kiu ni ĉiuj parolas kaj pensas dum monatoj.

Sed kiel nomi ĝin en Esperanto? Sciencistoj preferas la nomon koronaviruso, ĉar tio estas la internacia scienca nomo, jam uzata en multaj lingvoj (tamen per malsamaj skribsistemoj). Fakte ekzistas multaj specoj de viruso, ekzemple enteroviruso, rinoviruso, rotaviruso, kaj aliaj. La viruso, pri kiu ĉiuj parolas (kaj kiu nun kaŭzas tutmondan malsanon) apartenas al la familio de la koronavirusoj. Ekzistas tamen multaj aliaj specoj de koronaviruso: kelkaj specoj estas tre danĝeraj; kelkaj kaŭzas nur simplan malvarmumon.

Se vi volas uzi la sciencan nomon, rimarku, ke koronaviruso estas unu vorto. La unua parto korona- aspektas kiel adjektivo, sed fakte ĝi estas parto de la radiko. La vorto estas nedividebla.

Intertempe, la esperantistoj, kiuj plejparte ne estas sciencistoj, diskutas kiel nomi tiun viruson en Esperanto. Corona estas la latina vorto por “krono” (kapvesto de reĝo aŭ reĝino), do multaj esperantistoj nomas ĝin kron-viruso.

En Esperanto ekzistas ankaŭ la vorto korono. Ĝi nomas la gason ĉirkaŭ la suno, kiun oni normale vidas nur dum tuta eklipso. Fakte, ankaŭ la vorto korono venas de la sama latina vorto corona, ĉar ĝi ĉirkaŭas la sunon kiel krono. En pluraj eŭropaj lingvoj “krono” kaj “korono” estas la sama vorto, ekzemple en la itala, hispana, franca, pola, kaj aliaj.

La Akademio de Esperanto diskutis, kiel nomi tiun viruson en Esperanto. La plejmulto estis dividita preskaŭ egale inter kron-viruso kaj koron-viruso. (La malgranda grupo de sciencistoj, aliflanke, preferis la sciencan nomon koronaviruso.) Finfine, do, la Akademio ne rekomendis unu el la du formoj, sed anoncis, ke ambaŭ estas uzeblaj. Nur post iom da tempo ni ekscios, kiun el la du formoj preferas la plejmulto de la esperantistoj.

Ofte okazas, precipe rilate al sciencaj aferoj, ke por la sama afero ekzistas kaj popola nomo kaj scienca nomo: ekzemple, salo nomiĝas ankaŭ natria klorido (NaCl), kaj la floreto miozoto nomiĝas ankaŭ neforgesumino (ne-forgesu-min-o). Ankaŭ tiu viruso, pri kiu oni nuntempe paroladas en ĉiu gazeto, iom post iom ricevas sian popol-nomon en Esperanto.

Kiam la tutmonda malsano finiĝos, kaj ni ĉiuj rajtos reiri al la normala vivo, ni eble ne plu bezonos tiun vorton. Tiam la sciencistoj denove povos paroli inter si pri la koronaviruso, uzante sian preferatan sciencan nomon.

Klarigoj

adjektiv/o
Vorto, kiu finiĝas per -a en Esperanto, kiu montras econ aŭ kvaliton, ekzemple granda, bona.
akademi/o
Oficiala asocio de verkistoj, artistoj, sciencistoj aŭ simile, kiuj renkontiĝas por interŝanĝi ideojn kaj, se necese, fari rekomendojn pri la propra scio-kampo.
eklips/o
Okazo, kiam la luno parte aŭ tute kaŝas la sunon, aŭ kiam la Tero pasas inter la suno kaj la luno, tiel ke la suno ne lumigas la lunon.
Latin/o
La lingvo parolata de la Romanoj antaŭ multaj jarcentoj. Ĝi estas la antaŭulo de la modernaj itala, hispana kaj franca lingvoj. Oni nun uzas Latinon por krei sciencajn nomojn.
malvarmumo
(mal-varm-um-o) Negrava kaj tre ofta malsaneto de la spir-sistemo, pli ofta dum malvarma vetero.
virus/o
Treege malgranda kaj nevidebla portanto de malsano.

Adaptita (kaj eĉ iom pli faciligita) el facila artikolo de Anna Löwenstein ĉe uea.facila.