Usona Esperantisto № 2020:3 (may-jun)

NASK en pandemia jaro

Neniu imagis, en la komenco de 2020, kia estos la sekva periodo, kiaj estos la ŝanĝoj. Neniu.

Pro la apero de la koronaviruso, kaj la pandemia malsano COVID-19, preskaŭ ĉio en la homa vivo rapide ŝanĝiĝis. Kaj la vivo de Esperantujo ne restis netuŝita. (Eĉ en la Akademio de Esperanto estiĝis nova diskutado pri la ĝusta nomo de la nova viruso – ĉu “kronviruso”, “korona viruso”, “koronaviruso” – kaj la nomo por la malsano kaŭzita de la viruso – ĉu KOVID-19, KOVIM-19, ktp.)

En 2019, la usona somera kursaro (NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro, kiel oni plej ofte konas ĝin), festis sian 50-jaran datrevenon. Ekde 1970, dank’ al la laboroj kaj instigoj de Cathy Schulze, okazis ĉiusomere en Usono kursaro kun diversaj niveloj de instruado. La somera programo unue okazis en San-Francisko, poste en aliaj urboj, kaj nun okazas en Raleigh, Norda Karolino. Kaj kvankam la celo estas klerigi la esperantistojn de Usono (kaj efektive de Kanado kaj Meksiko), dum la jardekoj multaj homoj el la tuta mondo vojaĝis al Usono por partopreni kaj lerni de konataj kaj eminentaj Esperanto-instruistoj.

2019 estis “ora jaro”. Partoprenis 90 lernantoj, rekorde granda kvanto. Venis kelkaj specialaj gastoj, inkluzive de familianoj de d-ro Zamenhof mem. Plurajn jarojn ni vidis kreskantan intereson kaj pretecon vojaĝi (kaj pagi) por lerni kaj vivi en Esperanto-komunumo plurajn sinsekvajn tagojn.

Kaj jen 2020. La komenco estis bona. Ni rekrutis bonajn instruistojn, kaj planis kursaron pli mallongan ol kutime, pro la konkurenco kun la Universala Kongreso en Montrealo … Ni reklamis, homoj aliĝis, ni atingis 50 partoprenantojn, kaj subite “FRAP’!”

Ne. Vojaĝi oni ne povos. Ĉeesti kune oni ne povos. Nuligo de la ĉeesta programo en Raleigh. Iom poste nuligo de la Universala Kongreso en Montrealo. Ĉu finfine temis pri la Fino de la Mondo? Ĉu la Zombia Apokalipso?

Sed ni vivas en nekutima epoko, kun nekutimaj kapabloj kaj elektoj. Jam tiel multe pri Esperanto okazas en kaj per Interreto. Ĉu povus esti, ke NASK okazu per Interreto? Perreta instruado jam estas konata afero, kaj rapide multaj lernejoj kaj universitatoj transiris al tiu metodo.

Jen tamen la dilemo: Ĉe NASK, oni ja lernas Esperanton kaj sidas en lecionoj kun bonaj instruistoj 3.5–4.0 horojn ĉiutage. En ordo. Sed la ĉefa “valoro” estas, ke ekster la lecionoj, ekster la muroj de la klasĉambroj, oni konstante interagas kun vivaj esperantistoj! Imagu! En la dormejo, en la manĝejo, sur la tereno de la universitato, en la apudaj drinkejoj (ho, pardonu, trinkejoj …), eĉ en la banĉambroj kaj ĝardenoj, oni trovas sin meze de esperantistoj ĉie.

Tamen, ĉi-foje la koronaviruso venkis. Ĝi iel decidis, ke tio ne okazos. Glut’. Bedaŭr’. Plor’. Singult’.

Mi, kiel unu el la organizantoj de la tuta afero, estis pesimisma, pesimisto. Mi eĉ rekomendis, frue, ke ni rezignu pri ĉio. Sed aliaj, pli klarvidaj homoj diris “Ne, ne, ni pripensu, ni provu novan aliron.”

Kun tiaj amikoj, kiu bezonas malamikojn?

Efektive, la celo de Cathy Schulze, kiu morale kaj finance subtenis la instruadon de Esperanto en Usono, estis instrui la lingvon. Do, ni paŝon post paŝo komencis esplori a) ĉu la instruistoj estas pretaj instrui interrete? (JES!) … b) ĉu ni povas krei interretan strukturon por aliĝi kaj pagi ktp? (JES!) … c) ĉu estas akceptebla kotizo por tia kurso? (JES!) ĉ) ĉu homoj efektive havos intereson, kaj aliĝos, ktp? Ho mia dio …

Post la lanĉo de tri-nivela per-interreta kursaro, ni iom post iom gajnis partoprenantojn. Iom post iom, kaj iom post iom …

Jen 20. Jen 40. Jen 60. Jen 80. Jen “HO VE! NI HAVAS TRO DA HOMOJ!” … kaj jen “Ni aldonu novan ‘sekcion’ por la Postbaza Kurso” … kaj iom poste “Ho, jen, ni aldonu duan sekcion por la Meznivela Kurso … “ Ĝis finfine la kursaro entute havis 156 partoprenantojn. Kaj el tiu 156, multaj estis tute novaj homoj por la NASK-programo (kompreneble aliĝis ankaŭ pluraj kiuj jam lernis en la ĉeesta kursaro antaŭe).

Temis pri instruado per la sistemo “Zoom”, vasta interreta programo kiun oni uzas per elŝutado de aplikaĵo, kaj kiu ebligas vivan, realtempan interagon kun instruisto kaj aliaj partoprenantoj. La sperto ne estas sama, kiel sperto en vera klasĉambro. Sed kune kun minusoj (manko de homa kontakto, perdo de neformalaj interparoloj dum paŭzoj, ktp) estas plusoj (facila alireblo, malpli alta kosto, kaj restado hejme sen la devo vojaĝi kaj loĝi for).

Frenezaj tagoj. Sed tute bonaj. Kiel diris Zamenhof en proverbo, “Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata”. Hm, ne, ne tiun proverbon mi celis. Momenton. Aha: “Fino bona, ĉio bona”. Ŝajna katastrofo, kataklisma, fariĝis katalizilo por granda enfluo de novaj partoprenantoj.

NASK estas programo de Esperantic Studies Foundation. La aktuala NASK-teamo konsistas el Ellen Eddy, la Administranto (kiu alprenis tiun ĉi rolon post la morto de Cathy Schulze), Anna Bennett (ESF), Derek Roff (ESF), Chuck Mays (Direktoro de ESF), kaj mi. Al miaj kolegoj mi dankas ke, la kapon supren malgraŭ la minaco, la menson klara malgraŭ la defioj, ni sukcesis ne nur garantii la kontinuecon de la NASK-programo meze de ĥaosa jaro, sed efektive atingis novan klientaron kaj dume malkovris novajn kapablojn kaj metodojn.