Usona Esperantisto № 2020:3 (may-jun)

La vortakcento estas sur la lasta silabo!

[figure]
La kataluna lingvokomunumo loĝas en diversaj teritorioj. Katalunujo mem estas nur unu el tiuj teritorioj, kaj ĝi delonge estas dividita en nordan kaj sudan parton per la landlimo inter Francujo kaj Hispanujo.

Imagu, ke vi spektas lerte produktitan kulturfilmon pri la individueco de Usono. Cetere, imagu, ke la eminentaj gvidantoj en la filmo misprononcas la nomojn de gravaj kaj mondfamaj historiaj figuroj, akcentante malĝuste, ekzemple Wa-SHING-ton, Jef-FER-son, Ken-NE-dy, ktp.

Io simila okazis en An Art Lovers’ Guide: Barcelona, kulturfilmo de BBC, produktita en 2015 kaj reaperigita en Majo ĉi-jare. Ĝi traktis la individuecon kaj kulturan fierecon de la katalunoj en la nordorienta regiono de Hispanujo, Katalunujo, kaj la urbo Barcelono. La gvidantoj informas nin pri GAŬ-di, DA-li, kaj MI-ro, ŝajne ne konsciaj, ke la ĝusta akcento en tiuj tipaj katalunaj nomoj estas sur la lasta silabo (Gaudí, Dalí kaj Miró; ĉio literumita kun la akcenta supersigno ĉe la lasta vokalo), elementa fakto, kiujn la gvidantoj ŝajne ne konis, aŭ konsideras negravan.

La filmo prezentas dekduon da konversacioj kun lokaj aŭtoritatoj en Barcelono esprimantaj respekton por Gaudí, Dalí kaj Miró. En pluraj okazoj, la kamerao eĉ montras stratŝildojn, kie ĉiu nomo aperas kun supersigno ĉe la LASTA silabo. Ĉu io misas aŭ mankas pri la vid- aŭ aŭd-kapablo de la gvidantoj? Jes, sed en kultura senco, ne fizika. Kaj pli verŝajne, temas pri konscia decido uzi ion konatan al la spektantaro, kiun konsistigas ĉefe denaskaj angla-lingvanoj en Britujo.

Eĉ pli ironia estas la uzo de la hispana lingvo (Castellano) anstataŭ la kataluna, uzata de intervjuitoj responde al demandoj en la angla. La sola kialo devas esti la malvolemo de la BBC-produktantoj serĉi tradukistojn kaj interpretistojn spertajn pri ambaŭ la kataluna kaj la angla, kiuj multe malpli oftas ol tiuj spertaj pri la kastilia kaj la angla.

La du gastigantoj pasigas horon klarigante detale la diversmanieran individuecon de la regiono Katalunujo relative al Kastilio kaj la resto de Hispanujo. Se ili tiam elektas konscie ignori la ĝustan elparolon de katalunaj nomoj, ĝi montras subestan estimon, ŝajne laŭdante la distingon de la regiono.

Estas vere, ke ĉiuj katalunaj plenkreskuloj scipovas ambaŭ lingvojn, sed tio ne ŝanĝas la realon de la jarcentojn longaj rivalecoj, sintenoj lernitaj en frua infanaĝo, animemo kaj distingaj vidpunktoj transdonitaj de la politika elito en Madrido, kiuj regis aferojn dum multaj jarcentoj, intensigante la sencon de kerna identeco de la katalunoj.

La verkoj en arkitekturo kaj pentrarto de Antoni Gaudí (1852-1926), Salvador Dalí (1904-1989), kaj Joan (ne Johano) Miró (1893-1983) ampleksas jarcenton kaj diversajn stilojn de Art Nouveau, Superrealismo kaj Art Deco. Ili hodiaŭ estas konataj kiel geniuloj, kvankam en la komenco oni rigardis ilin kun suspekto kaj scivolemo, kaj eĉ denuncis ilin. Ĉiujn tri profunde kompromitis forta sento de kataluna nacia identeco, kaj ilin kuraĝigis la nacia movado por aŭtonomio kiel grandaj artistoj, kies laboro vere reflektis ĉion, kio distingis katalunan kulturon, novigemon, iniciatemon, aŭdacon kaj fierecon.

Ekstrem-konservativuloj, kiuj malfidis katalunan komercan lertecon eĉ nomis subtenon por la Respubliko dum la Enlanda Milito (1936-39) parto de “jud-kataluna konspiro.”

Simile, mirigis min, ke kelkaj katalunaj intelektuloj kaj “aktivuloj” en la movado por pli granda aŭtonomio kaj eĉ sendependeco rigardis la plimulton de ordinaraj hispanoj kiel malkleraj kaj malhavantaj kulturon. Kompreneble, en sia propra patrujo ili havu prioritatan statuson.

Ĉefartikolo de verkisto Salvador Sostres aperis en la “bone estimata” kataluna lingvo-gazeto Avui la 17-an de Julio 2006. Ĝi citas la prosperon kaj vivecon de Katalunujo kaj la lingvo de ok milionoj da homoj vivantaj sur socia, ekonomia kaj eduka nivelo egala al Danujo kaj Norvegujo, male al la 400 milionoj da mondaj parolantoj de la hispana kaj iliaj tre malaltaj ekonomiaj kaj sociaj mezuroj pri bonstato …

Sostres skribis: “En Barcelono, la hispana estas la lingvo de ĉambristinoj kaj aliaj dungitoj. Ĝi estas la lingvo de stultuloj, analfabetoj, kaj homoj tiel malaltaj, ke ili parolas lingvon, kiu faras tiun timindan ‘gutan bruon.’ La ne-katalunaj parolantoj ankaŭ ne scias la anglan, aŭ la francan kiel ni, … Sed ne nur en Katalunujo, la hispano estas simptomo de la malsupera klaso … Estas vere, ke paĝoj estis verkitaj en la hispana bonege, sed la fortuno de la landoj, kiuj parolas ĝin, historie estis nerevokebla katastrofo … La aparteco de Katalunujo estas tute pravigita eĉ se nur por fuĝi de la rumo kaj la polvo, la malĝojo de esti hispana”.

Estas dubinde, ke la redaktoro de iu grava usona aŭ brita ĵurnalo permesus tian malestiman lingvaĵon kontraŭ iu etna, rasa aŭ religia grupo, sed ĝi reflektas multajn sintenojn ankoraŭ libere esprimitajn.

La internacia elpensita lingvo, Esperanto, similas pli al la kataluna ol iu ajn alia nacia lingvo, kaj ĉi tiu simileco estis uzata kiel ekrano fare de katalunaj naciistoj dum la frua periodo de la regado de generalo Franco, kiam la kataluna estis subpremita kaj praktike ekskludita de iu publika manifestacio aŭ kultura ekspozicio.

Ĝi estas ne nur la BBC, sed ĉiuj grandaj firmaoj kun tutmondaj interesoj, kiuj serĉas la “simplan” solvon de la plej granda merkato, kiel la firmao Walt Disney faris en 1995, kiam ĝi rifuzis doni dublitan version en la kataluna por sia nova filmo Pocohontas. Ĝi asertis, ke ĝi perdus monon, kvankam la EU promesis financi ĝin. Finfine, dublita hispana (kastilia) versio jam ekzistis por servi la grandan internacian “hispanparolantan mondon” de 400 milionoj parolantoj kontraŭ la sep milionoj da kataluna-parolantoj. (Dublado de filmo kostas dekoble pli ol subtitolado). Unu jaron poste, post bojkotoj kaj manifestacioj, la decido estis inversigita – kaj por Pocohontas kaj por la nova Disney-filmo en 1996, The Hunchback of Notre Dame.

La katalunoj ekzorcis la fantomon de generalo Franco, lian 35-jaran regadon kaj provon senigi la katalunojn de kultura identeco. Ili estas profunde dividitaj pri la demando pri sendependeco kaj restarigo de la Respubliko. Plej multaj estas nekompatemaj al la monarkio, kiu tiel longe identiĝis kun la hispana imperiismo kaj centrista regado de Madrido. Ili tamen unuanime fieras kaj kompromisas kun la politikoj, kiuj antaŭenigas la unuarangecon de la kataluna lingvo. Plie, ili malakceptas la specon de monda kapitalismo, kiu celas regi malgrandan popolon, kaj malpliigi la esencon de ĝia lingvo kaj kulturo.