Usona Esperantisto № 2020:3 (may-jun)

Mankato

[figure]

Mankato estas urbo en suda Minesoto. Leganto Brandon Sowers afable atentigis nin pri ĝia senintenca esperanteco.

[figure]
Aŭ ĉu temas pri man-kato? (Foto de Giane Portal)

Ĉar mank/i estas netransitiva verbo, ĝi ne formas pasivajn participojn per -ato. Per simpla enŝovo de n, la nomo fariĝus perfekta aktiva participo … sed ve, al Mankato mankas la kroma n. (Brandon supozas, ke Minnesota ŝtelis ĝin.)