Usona Esperantisto № 2020:4 (jul-aug)

Kiel ni povas esti pli malkaŝaj?

Hoss estas Direktoro de E-USA. Oni povas kontakti lin ĉe hoss ĉe lodestone punkto org.

[figure]

Kvankam mi servis al E-USA en pluraj roloj tra la jaroj, jen mia unua raporto kiel estrarano. Dankon pro la oportuno reprezenti vin.

Kunlaborante kun la estraro de jam pli ol jardeko, mi observis misfunkcion maltrankvilige ofte. Mi ne kritikas la estraranojn mem, nunajn aŭ pasintajn; laŭ mia sperto, ĉiuj alportis al la organizo grandan talenton, entuziasmon, kaj bonvolon. La problemo, efektive, estas organiza strukturo kiu ne adekvate respektas la dezirojn de la membroj.

Alivorte, la estraro estas ne sufiĉe malkaŝa. Por juste reprezenti vin, ni bezonas vian engaĝigon en nia agado. Ni bezonas plene sciigi vin pri tio, kion ni faras – ne nur pri decidoj jam monatojn malfreŝaj, sed pri aktualaj diskutoj kaj planoj. Sed vere malmulte de tia informo estas dividita, kaj ofte ĝi alvenas tro malfrue por esti utila.

Eble bona deira punkto estas la protokoloj de niaj kunsidoj. La protokoloj estas haveblaj en nia retpaĝaro, jam de kelkaj jaroj, sed ŝajne malmultaj legas ilin. La problemo parte temas pri prokrasto: ni retenas protokolojn ĝis la estraranoj kontrolas kaj aprobas ilin. Tiu procedo bezonas minimume unu monaton, kaj foje pli, do la protokoloj fariĝas malfreŝaj.

Kiel igi la protokolojn pli utilaj? Jen mia propono:

  1. Disponigu ĉiun malnetan protokolon en nia retpaĝaro tuj post la respektiva estrara kunsido. Malnetoj povas enhavi noton por indiki, ke oni ankoraŭ ne kontrolis ilin. Se la estraro volos, ĝi rajtos anstataŭigi redaktitan version poste.

  2. Lasu liberan aliron al la protokoloj, sen pasvorto. Ili estu publikaj kaj facile alireblaj.

  3. Sendu ĉiun protokolon al la membroj per retpoŝto ene de maksimume unu tago post la respektiva kunsido. Cetere, eldonu kopion en nia bulteno por certigi, ke ĉiuj membroj povas facile legi ĝin.

Tiom pri maniero por plividebligi agojn pasintajn, sed kio pri la nunaj kaj venontaj? Finfine, ni bezonas viajn reagojn pri diskutindaj decidoj antaŭ ol ni decidas.

Jen ideo: la estraro nepre anoncu al la membroj ĉiujn planitajn elspezojn super iu nivelo (ekz. $500), almenaŭ unu semajnon pli frue ol plenumo de la elspezo. Tiel vi havos oportunon esprimi al ni viajn opiniojn dum ankoraŭ restas tempo por fari ŝanĝojn. La anoncoj povus unue aperi retpoŝte, kaj ankaŭ en dediĉitaj partoj de niaj retpaĝaro kaj bulteno.

Do kion vi opinias? Komentoj, kritikoj, kaj/aŭ pliaj ideoj estas bonvenaj. Ŝanĝo malofte okazas sen instigo, kaj via engaĝiĝo helpas instigi nin al progreso.

Kontaktu la estraron ĉe <board ĉe esperanto-usa punkto org>, aŭ sendu viajn ideojn en leteroj al la redaktoro (vidu la kolofonon por kontaktinformo), por ke ni povu dividi ilin en la bulteno kun aliaj membroj.