Usona Esperantisto № 2020:4 (jul-aug)

La historio de psikedelismo en Usono

Unua parto: ĝis la jaro 1960

La unua artikolo en triparta serio.

[figure]

Homa uzo de halucinogenaj substancoj datiĝas ekde la pratempo. Niaj prauloj sendube manĝis halucinogenajn plantojn kaj fungojn, kaj ili ne forgesis la psikajn efikojn, eĉ se ili ne sciis, precize kiel utiligi ilin. La lastatempa historio estas simila.

En nia tempo oni asocias la vorton psikedelismo kun hipioj, “floropovo”, kaj la kolorplenaj artaĵoj de la 1960-aj jaroj. Sed la historio de psikedelismo en Usono datiĝas jam de la 1880-aj jaroj, kaj imponaj epizodoj okazis jam en la 1950-aj. En 1968 la usona registaro malpermesis ĉiujn halucinogenajn drogojn, eĉ por sciencaj studoj, ĉar oni vidis en ili ilojn de la kontraŭkulturo.

Ekde la 2000-aj jaroj, registaroj komencis permesi al eta nombro da sciencistoj studi la substancojn klinike. Per modernaj iloj oni komencis ekscii, kiel la drogoj funkcias en la cerbo. Same kiel niaj prauloj, ni provadas trovi aplikaĵojn por tiaj potencaj substancoj.

Impona frua rolulo en usona psikedelismo estis la eminenta angla intelektulo Aldous Huxley. Li naskiĝis en granda kaj nobla familio de filozofoj kaj biologoj. Lia avo Thomas Henry Huxley kunlaboris kun Charles Darwin. Julian, frato de Aldous, kontribuis al evoluismo.

Aldous loĝis en Losanĝeleso ekde 1937, kaj dum sia vivo li verkis almenaŭ 50 librojn pri diversaj temoj: fikcio, arto, religio, filozofio, biologio, kaj pli. Nuntempe li estas eble plej konata pro sia romano Brave New World (“Brava nova mondo”, 1932).

Huxley profunde zorgis pri la estonteco de la homaro. Li kredis, ke natura evoluo ne sufiĉe rapidas por eviti nian mem-detruadon. Kaj kiel Zamenhof, li kredis, ke niaj similecoj pli gravas ol niaj malsimilecoj.

Zamenhof kreis homaranismon kiel ponton inter religioj. Huxley studis la mistikulojn de diversaj religioj, kaj trovis, ke ili ĉiuj havas la saman vizion pri la spirita mondo. Ili forte sentas, ke en tiu mondo homoj estas profunde kunligitaj, fakte tute samaj. Huxley kaj lia kolego Gerald Heard praktikis la orientan spiritualismon dum jaroj, tamen ili ne sufiĉe kvietigis la egoon por atingi nirvanon.

Huxley rimarkis, ke ĉiu drogo uzita por eskapi la ĉiutagan mensan staton finfine detruas la uzanton – ĉu alkoholo, opio, kokaino, ktp. Kaj en Brave New World li imagis drogon soma, kiu pacigas homojn, sed finfine malfortigas ilin. Li tamen ne ekskludis la eblon, ke nedetruanta drogo povas ekzisti. En 1931 li skribis, “kiu ajn eltrovos pli bonan alternativon estos inter la plej grandegaj bonfarantoj al la homaro”.

Pli ol dudek jarojn poste, en 1952, Huxley legis pri esploroj pri meskalino fare de du anglaj psikiatroj, Humphrey Osmond kaj John Smythies. Huxley interesiĝis pri tio, ke meskalino povas kaŭzi religian ekstazon.

[figure]
Gerald Heard, Aldous Huxley kaj Kapitano Al Hubbard. (De trippingly.net)

Same kiel multaj medicinaj esploristoj tiutempe, Osmond kaj Smythies vidis en meskalino ilon por estigi mallongdaŭran skizofrenion kaj aliajn mensajn malsanojn. Ili rimarkis, ke homoj provantaj meskalinon foje freneziĝas, sed post kelkaj horoj tute resaniĝas. Eble, ili pensis, psikiatroj pli bone traktos frenezulojn se ili mem povos sperti tiun frenezan mensostaton.

Huxley sendis leteron al Osmond, dirante, ke li volas provi meskalinon. En 1953, Osmond veturis al Losanĝeleso kaj donis iom al li. La halucina sperto por Huxley fariĝis la bazo de lia libro The Doors of Perception (“La pordoj de percepto”, 1954), nomita per la vortoj de poeto Robert Blake: “Se oni purigus la pordojn de percepto, ĉio aspektus al la homo kiel ĝi estas, senfina.”

En la libro, Huxley diras, ke meskalino provizas “sperton de estiminda valoro al ĉiuj, aparte al la intelektulo.” Finfine li trovis sian longe serĉatan ĥemian helpilon.

Kompreneble, kelkaj homoj akuzis al Huxley, ke li instigas siajn legantojn al droguzado. Tamen li daŭre esploris la efikojn de meskalino, kaj poste de LSD. Je 1956, li verkis eseon Heaven and Hell (“Paradizo kaj infero”) pri la sama temo.

La psikiatro Osmond daŭris esplori kun Huxley kaj lia kolego Gerald Heard. Fakte, Osmond elpensis la anglan vorton psychedelic (greke, “klarigi la menson”). Huxley mem proponis phanerothyme (“briligi la animon”).

Osmond ankaŭ prezentis s-rojn Huxley kaj Heard al Al Hubbard, memkreita riĉulo kaj estro de la firmao Uranium. Hubbard estis needukita sed spritega. Tuj post la renkontiĝo kun halucinogenaj substancoj, li dediĉis sian energion kaj monon por disvastigi iliajn avantaĝojn.

Por Hubbard, la drogoj utilis por krei religian ekstazon, kaj li instinkte sciis, kiel eviti iliajn danĝerojn. Specife, li sciis kiel eviti la psikozojn. Kiam oni komencis senti teruron, Hubbard montris belajn fotojn, aŭ ludis trankviligan muzikon, kiu tuj deturnis la subjekton al pli feliĉa sperto.

Tiu neverŝajna duopo – Huxley la teoriulo, kaj Hubbard la praktikulo – estis bona teamo. Huxley kredis, ke se la plej altaj membroj de la religia, politika, arta, kaj edukita klasoj povos sperti la psikedelan konsciostaton, ili gvidos mondkulturon al pli ĝusta vojo.

Ili ja sukcesis allogi multajn homojn al LSD, kaj ŝanĝi multajn mensojn. Estas tamen dubinde, ĉu la psikedela revo de Huxley, Heard, Osmond, kaj Hubbard – ne tute malsimila al Zamenhof-a revo de Homaranismo – savos la homaron de memdetruado. Aŭ ankoraŭ ne. Sed Huxley, kiel Zamenhof, daŭris labori por sia revo ĝis la morto. Sur sia mortolito en 1963, Huxley petis al sia edzino injekti 200 mikrogramojn da LSD en lian korpon, kaj li forflugis al la alia mondo.