Usona Esperantisto № 2020:5 (sep-oct)

La historio de psikedelismo en Usono

La 1960-aj jaroj

La dua artikolo en triparta serio. La unua aperis en № 2020:4.

[figure]

La 1960-aj jaroj, kiujn oni ofte nomas “la jardekon de paco kaj amo”, portis al Usono grandegajn sociajn ŝanĝojn: manifestaciojn kontraŭ la milito en Vjetnamujo, seksan liberecon, progreson por feminismo, kaj la populariĝon de rokenrolo.

Ankaŭ en tiu jardeko multaj usonanoj eksciis pri halucinogenoj. Eble estas nur hazardo, tamen “paco kaj amo” priskribas ankaŭ la etoson de psikedela sperto. La plano de Huxley kaj Hubbard por gvidi la mondkulturon al pli ĝusta vojo per tiaj substancoj daŭris kviete en 1960. Ili neniel imagis, ke antaŭ la fino de la jardeko ĝi fariĝos laŭta.

Pro la fortegaj psikaj efikoj de la psikedelaj substancoj, aparte la nove malkovrita kaj amase fabrikebla LSD, esploristoj multe uzis ilin por diversaj psikiatriaj celoj. Multe pli frue Sigmund Freud uzis revojn por studi la subkonscion, tamen la psikedela mensostato ŝajnis pli fidinda “fenestro al la subkonscio”. Psikologoj eĉ provis studi la religian ekstazon, kiun la substancoj ofte kaŭzis.

Samtempe, psikiatroj uzis psikedelajn substancojn por trakti alkohol-dependecon, depresion, kaj ekstreman maltrankvilecon. La estonteco por psikedelaj esploroj ŝajnis brila. En 1957, eĉ la ege populara gazeto Life eldonis artikolon “Seeking the Magic Mushroom” (“Serĉi la magian fungon”) de R. Gordon Wasson pri la spirita uzado de halucinogenaj fungoj fare de indiĝena tribo en Meksiko.

Profesoro de psikologio Timothy Leary komencis novan postenon ĉe la universitato Harvard en 1959. Somere de 1960 li feriis en Meksiko, kie li provis la fungon priskribitan de Wasson. Leary diris, ke li lernis pli pri psikologio dum la kvin horoj post manĝado de tiu fungo ol dum la antaŭaj dek kvin jaroj da studado kaj esplorado. Reveninte al Harvard, Leary entuziasme rakontis al siaj kolegoj pri sia psikedela sperto. Richard Alpert (poste Ram Dass) inter aliaj kunlaboris kun Leary por studi psikedelajn substancojn.

Huxley, Heard, kaj Hubbard vizitis Leary-on. Ili kredis, ke lia ligo al Harvard helpos realigi ilian vizion. Huxley petis al Leary nur kviete reklami al eminentuloj, kaj avertis pri homoj “kiuj faros ĉion en sia konsiderinda povo por haltigi niajn esplorojn”. Sed baldaŭ Leary kaj Alpert ambaŭ trovis sin eksigitaj de Harvard pro sia publika kuraĝigo al studentoj uzi psikedelajn substancojn.

La eksigo ne malhelpis iliajn publikajn disvastigojn de la psikedelisma mesaĝo. Ili fondis komunumon en Millbrook, Novjorkio, sur bieno de riĉulino Peggy Hitchcock. Leary kaj Alpert klopodis studi psikologion, tamen Millbrook fariĝis drogtrempita strangejo, kie eĉ la esploristoj mem estis ofte sub la influo de LSD. Eble la plej signifoplena laboro ĉe Millbrook estis ligi la psikedelan sperton al Bardo Thodol, la “Tibeta libro de morto”.

[figure]
Kvantoj da novaj LSD-uzantoj en Usono almenaŭ 12-jaraĝaj, 1967–2008

Samtempe la usona registaro, pere de la spiona organizo CIA, faris proprajn esplorojn pri LSD. Kompreneble, CIA serĉis armilan uzon por la fortega halucinogeno. Oni faris klinikajn esploradojn ĉe universitatoj tra Usono, en kiu oni donis LSD-on kaj aliajn halucinogenojn al studentoj.

Juna profesoro de literaturo ĉe Stanford, Ken Kesey, unue ricevis LSD-on en esploro de CIA ĉe malsanulejo en Menlo Park, Kalifornio. Li tiel ĝuis la sperton, ke li poste akiris postenon ĉe la malsanulejo kiel nokta lavbalaisto. Tie li verkis sian unuan romanon One Flew Over the Cuckoo’s Nest. Li ankaŭ ŝtelis provizon de LSD, kaj uzis ĝin kun kolegoj ĉe Stanford.

Ĉe Kesey baldaŭ gastis Neal Cassady, modelo por la fikcia Dean Moriarty en la romano On the Road de Jack Kerouac. Cassady vidis similecon inter si kaj la ĉefa rolulo en Cuckoo’s Nest, kaj decidis viziti Kesey-on ĉe Stanford. Kiam Kesey vojaĝis al Novjorko por publikigo de sia dua libro, Sometimes a Great Notion, Cassady ŝoforis tribon de “Gajaj petoluloj” en malnova aŭtobuso bunte pentrita. La Petoluloj, en psikedela stato pro LSD, vojaĝis tra Usono en sia aŭtobuso, ŝokante homojn per sia strangeco – kaj varbante novajn tribanojn laŭvoje.

Kesey kaj la Petoluloj renkontis Leary-on ĉe Millbrook, sed la du grupoj ne tro amikiĝis. Por la Petoluloj, la Millbrook-anoj estis tro seriozaj. Oni povas nur imagi, kion Huxley opiniis pri la Petoluloj; ili certe ne sekvis lian idealon pri kvieta ŝanĝado de la kulturo.

Tamen ŝanĝi la kulturon Kesey ja faris. Reveninte al Kalifornio, li organizis grandajn festojn nomitajn Acid Tests (“acido” estas neformala nomo por LSD), kie iu ajn rajtus veni kaj trinki LSD-trinkaĵojn. Ĵurnalisto Tom Wolfe priskribis la festojn kaj busvojaĝon en sia libro The Electric Kool-Aid Acid Test. Li priskribis Kesey-on kiel heroon de la kreskanta kontraŭkulturo. Sed la “konsiderinda povo” – pri kiu Huxley avertis – estis venonta, kaj la festoj haltigotaj.

En Oktobro de 1966 la usona registaro leĝe malpermesis uzon de LSD, haltigante ĉian oficialan esploron pri la halucinogeno. Tamen la popola uzado jam estis neregebla. Junuloj en ĉiuj partoj de la lando venis al San-Francisko por partopreni en la nova “hipia” kulturo. Eĉ la ege populara brita rokbando The Beatles parolis pozitive pri siaj psikedelaj spertoj. Kaŝa kemiisto Owsley Stanley provizis la komunumon per altkvalita LSD, kaj la neoficiala kulturo daŭris subtere. Antaŭ la fino de la jardeko ambaŭ Kesey kaj Leary estis enkarcerigitaj pro posedo de etaj kvantoj de kanabo; kaj ĉirkaŭ du milionoj da usonanoj spertis LSD-on.

Ĉu la agoj de Leary kaj Kesey helpis aŭ malhelpis la celon de Huxley? Estas malfacile diri. Laŭ psikologoj, kies esploroj estis detruitaj meze de la kultura batalo, Leary kaj Kesey klare malhelpis. Laŭ la entuziasmuloj pri psikedelismo, Leary kaj Kesey ekkonsciigis multege da homoj pri la ebloj de halucinogenoj. Rilate la kulturon, oni povas elekti inter la Beatles-kantojn Help! kaj Lucy in the Sky with Diamonds.