Usona Esperantisto № 2020:5 (sep-oct)

Koŝmare

Jen nova rubriko por “mikronoveloj”: ege mallongaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Leganto Rafa Nogueras proponas, ke ni komencu per serio de mikronoveloj de nur po cent vortoj – nek pli, nek malpli. Sube vi trovos lian unuan kontribuon.

Ĉu ankaŭ vi volas partopreni? Sendu vian centvortaĵon al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ĝi aperos en venonta numero!

[figure]

Oni kondukis la mortkondamniton el sia karcero cele al la korto de la prizono, kie oni konstruis eŝafodon por pendumi lin. De sur la estrado li vidis, inter la amaso de scivoluloj kiuj ariĝis por gapi, la vizaĝon de sia amato, kaj feliĉis povi vidi ties belajn verdajn okulojn unu lastan fojon. Li ame flustris “Mi amas vin” dum oni metis la ŝnuron ĉirkaŭ lian kolon, kaj …

Ĝuste tiam li subite vekiĝis en sian realan vivon. Kiam li ekkonsciis, ke temis pri nura premsonĝo, kaj konstatis, ke la alia duono de lia lito estis ankoraŭ malvarma kaj malplena, li ekploris.