Usona Esperantisto № 2020:6 (nov-dec)

La historio de psikedelismo en Usono

La tria artikolo en triparta serio. La unua aperis en № 2020:4 kaj la dua en № 2020:5.

[figure]

Fine de la 1960-aj jaroj, Tim Leary kaj Ken Kesey estis silentigitaj de la registaro, kaj medicina esploro pri psikedelaj substancoj estis malpermesita. Huxley estis mortinta, same kiel liaj revoj, ŝajne.

Sed la jam plantita semo kreskadis, eĉ subtere. La plej forta branĉo de la psikedelisma movado tiutempe estis The Grateful Dead, nova muzikgrupo el Palo Alto, Kalifornio. En 1965 Ken Kesey dungis la grupon por ludi dum la Acid Test-festoj. Homoj sub influo de psikedelaj substancoj estas ege sentemaj pri muziko, kaj la muzikgrupo eksciis, ke samtempa improvizado povas krei kompleksajn, ŝanĝigantajn spiritostatojn. Tiuj fruaj spertoj ŝangis la stilon de la grupo kaj kreis la “psikedelan muzikon”.

Poste, kiam Kesey estis en malliberejo kaj liaj festoj estis nuligitaj, la ĥemiisto Owsley Stanley administris la muzikgrupon, kaj uzis monon gajnitan per vendo de LSD por aĉeti sonekipaĵon kaj gastigi la grupanojn.

The Grateful Dead iĝis kerna parto de la sanfranciska muzika kulturo. Ili loĝis kune ĉe la angulo de Haight- kaj Ashbury-stratoj en tiu nun fama kvartalo. Jam de 1968, turistbusoj trairis la kvartalon por montri hipiojn en ties “natura medio”.

Kvankam la grupo neniam furore populariĝis, ĝi havis fervorajn adorantojn, kiuj sekvis ĝin tra Usono. Ĝi iĝis impona kultura fenomeno kaj kreskadis senĉese ĝis 1995, kiam mortis ĝia gitaristo kaj kantisto Jerry Garcia.

Koncertoj de The Grateful Dead donis sekuran spacon al ĉeestantaroj, kun muziko kiu kaj pelis kaj spegulis la humoron de la ĉeestantoj. La strukturo de la koncertoj estis “ĥaoso interne de ordo”. Same kiel psikedelaj vojaĝoj, ili daŭris longe, kun la plej strangaj, mirigaj, kaj foje splenaj improvizaĵoj ĉe la pinto, kaj poste finiĝo agrabla kaj kontentiga.

Ĥemiistoj sekvis la grupon por vendi grandajn kvantojn da LSD ĉe ĝiaj koncertoj. En la lastaj el la 1980-aj jaroj, polico regule arestis ĉeestantojn. Tamen tiutempe estis jam multaj aliaj fontoj de halucinogenoj en Usono.

En la jaro 2000, la socia maltrankvilo de la 1960-aj jaroj estis jam malgrandiĝinta, kaj la fadeno de psikedelismo zorgita de Huxley, Kesey, Leary, The Grateful Dead, inter aliaj, daŭris. Certe, jam multaj membroj de tiama registaro estis spertintaj psikedelismon. La scenejo estis preta por nova ondo de scienca esplorado. Same kiel en la 1950-aj jaroj, ĝi komenciĝis ĉe psikiatroj.

[figure]
The Grateful Dead en 1980. Fotis Chris Stone. CC-BY-SA.

Roland Griffiths estas scienca esploristo kaj meditanto ĉe la universitato Johns Hopkins. Li interesiĝis pri halucinogenoj kiam li legis studon pri meditantoj kiuj atingis pli altan konscian nivelon per psikedelaj fungoj. Li sukcese petis la usonan registaron permesi al li studi la efektojn de tiuj fungoj sur homoj kiuj neniam antaŭe spertis psikedelan staton. Li kreis la esplorejon Center for Psychedelic and Consciousness Research ĉe Johns Hopkins. La esploristoj tie revivigis la studojn pri toksomanio (alkoholo, nikotino, ktp), inter aliaj, kiuj estis haltitaj en la 1960-aj jaroj.

En Britujo, David Nutt en 2015 kaptis cerbo-bildojn (per magneta resonanca tomografio) de homoj sub la influo de psikedelaj fungoj. La bildoj montris, ke la fungo malaltigas la aktivecon de la “defaŭlta reto”, kiu kreas la egoon. Do la scienco ŝajne vidis tion, kion la budhanoj longe priskribis: kvietigon de la egoo por atingi uniĝon kun la universo.

Teknologiistoj en Silicia Valo komencis engluti “mikrodozojn” (ekz. 5–10 mikrogramojn) de LSD tage, aŭ plurajn fojojn semajne. Kvankam la dozoj estis tro malgrandaj por havi percepteblan efekton, uzantoj sentis sin pli kreemaj kaj bonhumoraj.

Esploristoj trovas, ke la psikedela substanco MDMA efikas kontraŭ la malsano posttraŭmata streĉa perturbo. LSD kaj fungoj efikas kontraŭ toksomanio, manĝperturboj (ekz. anoreksio), kaj depresio. La efikeco por trakti alkoholismon estas ĉirkaŭ 70%, post unu konsila kunsido kun LSD-terapio. Ĝi estas ne nur pli efika ol aliaj medikamentoj, sed paciento bezonas nur unu dozon, kaj ne daŭran kuracadon.

Por trakti depresion, la rezultoj estas kuraĝigaj. Depresio ĝenerale revenas monaton aŭ du post la traktado. Tamen la psikedela substanco ketamino rapide mildigas ĝin (en kvin minutoj, kompare kun ses semajnoj por konvenciaj traktadoj). Do ketamino povus eble antaŭmalhelpi memmortigon en depresiaj homoj.

Oni nomas la nunan periodon de medicina kaj mikrodoza uzo de psikedelaj substancoj la “tria psikedela ondo”. Tamen la uzo de tiuj halucinogenoj datiĝas de la prahistorio per maldika, nerompita ĉeno. La medicinaj avantaĵoj estas kuraĝigaj. Sed la spiritaj ebloj povus esti eĉ pli imponaj. Laŭ Huxley:

… la oportunoj, kiujn prezentas meskalino aŭ LSD estas tro valoraj, donas al ni tro altajn privilegiojn, por esti malŝparitaj nur ĉe esplorado fare de psikiatroj. Devas esti eksperimentoj, kompreneble, sed estus malĝuste, se okazus nenio plu.

Bibliografio

  1. Storming Heaven: LSD and the American Dream de Jay Stevens.
  2. Heads: A Biography of Psychedelic America de Jesse Jarnow.
  3. How to Change Your Mind: What the New Science of Psychedelics Teaches Us About Consciousness, Dying, Addiction, Depression, and Transcendence de Michael Pollan.