Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

Reklamu vian blogon (aŭ YouTube-kanalon, ktp) kun ni!

[figure]

Ĉu vi estas membro de Esperanto-USA? Ĉu vi havas blogon, kie vi foje verkas en aŭ pri Esperanto? Se jes, ni volas helpi vin pligrandigi vian legantaron kaj dividi viajn verkojn kun aliaj esperantistoj.

Ne devas esti tradicia blogo; povus esti podkasto, YouTube-kanalo, aŭ ia ajn reta rimedo kiu liveras abonrilatan fluon en RSS- aŭ Atom-formoj. Kaj se vi ne volas dividi ĉion, ekzistas eĉ magia kradvorto kiun vi povas enmeti por elekti, kiujn afiŝojn ni publikigos, kaj kiujn ni preterlasos.

Ni listigas la blogojn, kiujn ni sekvas, en la paĝo “blogeroj” (ĉe Pri ni > Blogeroj). Se la via ne aperas tie, bonvolu kontakti nin ĉe webmaster@esperanto-usa.org, kaj ni feliĉe aldonos ĝin.