Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

Viruso

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli.

Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

La prezidento kunsidis kun la plej altrangaj kuracistoj. Estis urĝe decidende kiel pritrakti viruson, kiu disvastiĝis en urbeto meze de la lando.

Ĉu sciigi novaĵagentejojn?

“Diru sincere – kiaj estas la danĝeroj de tiu abomeninda viruso?”

La ĉefkuracisto apenaŭ kuraĝis respondi. “Ĝi transmisiiĝas dum renkontiĝoj, kiam infektita homo ekparolas ian strangan lingvon. Ĝi iradas de homo al homo, ne bezonante kontakton.”

“Post tia babilado, ne plu eblas haltigi tiun lingvaĉon – pardonon – viruson.”

“Diable. Se tiu viruso venkos nin, la mondo falos en kompletan ĥaoson. Baldaŭ ne plu estos muroj inter la homoj.”

Oni ne sciigis novaĵagentejojn. Por savi la mondon – kompreneble.