Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

Spegulaj tonoj

[figure]
Malmalice estas aĉetebla papere de UEA kaj libere elŝutebla en PDF-formo danke al EAB.

Jen la poemo “Memore” de Johán Valano (alinome Claude Piron) el lia poemaro Malmalice (Vieno: IEM 2001):

Kiel delikate
la luno
desegnas ombron
de branĉetoj junaj
sur mia kurteno
ora

tiel delikate
la nuno
revekas nombron
de memoroj lumaj
pri nia kunteno
kora.

La spegulaj strofoj de Valano revekis memorojn pri muzika kurso en kiu mi lernis pri “planedaj gamoj”. Gamoj devenas de la mezepokaj modaloj, kaj la termino “planeda gamo” venas de kurso instruita de la Lyre Association of North America (LANA).

Mezepoke, oni kantis uzante sep modalojn, kaj ĉiu havis malsaman sinsekvon de intervaloj supren tra okto. La intervaloj estas duto (1), kaj duonduto (½) – la plej malgranda distanco inter du tonoj en okcidenta muziko. En la dora modalo, la sinsekvo de intervaloj estas 1-½-1-1-1-½-1: alivorte, la du duondutoj troviĝas inter la dua kaj tria tonoj, kaj la sesa kaj sepa tonoj. Por ĉiu modalo ekzistas “planeda gamo” kun la sama sinsekvo de intervaloj, sed irantaj malsupren.

Jen eksperimento, kiun vi povas fari ĉe piano. Metu unu fingron de la dekstra mano kaj unu de la maldekstra mano sur D-klavoj je distanco de du oktoj. Ambaŭmane, malrapide kaj kontraŭdirekte, premu la najbarajn blankajn klavojn laŭvice – unu mano irante supren, la alia malsupren. Vi ĉiam premos blankajn klavojn, farante po ok tonojn per ĉiu mano. Eble helpos, se vi samtempe diros “unu, du, tri” ktp. Rimarku, ke kiam vi renkontas duonduton per la maldekstra mano, vi samtempe renkontas duonduton per la dekstra. Jen la klavoj, kiujn vi premos:

Per la maldekstra mano, suprenirante: (duondutoj inter E kaj F, B kaj C)

D EF G A BC D’

Tio estas la originala dora modalo.

Per dekstra mano, malsuprenirante:

D’ CB A G FE D

Tio estas la responda planeda gamo.

Rimarku, ke en tiu ĉi eksperimento vi ne uzas nigrajn klavojn por fari la spegulan planedan gamon. Tio okazas ĉar mi elektis la doran modalon: ĝi estas simpla modalo por krei planedan gamon, aparte se oni komencas je D. La sama ne validas por aliaj modaloj, ekzemple eola, friga, lida, aŭ lokra. En tiuj modaloj, la planeda gamo bezonas nigrajn klavojn por krei spegulan formon. Ekzemple, uzante la ionan modalon je C (C D EF G A BC’) kun nur blankaj klavoj, la responda planeda gamo (C’ B AG F E DC) havas kvar nigrajn klavojn.

Nu, kiel mi traktis la diferencon inter seslinia strofoj de Valano kaj la ok tonoj de la dora modalo? Mi iomete rearanĝis la vortojn laŭ la tonoj:

D Tiel deli-
E kate, la
F nuno re-
G vekas, nombron de me-
A moroj, lumaj pri
B nia kun-
C teno
D’ kora.
   
D’ Kiel deli-
C kate, la
B luno de-
A segnas, ombron de bran-
G ĉetoj, junaj sur
F mia kur-
E teno
D ora.

Do, mi vestis la poemon per modalaj kaj gamaj tonoj. Eble oni volas krei ĉarman melodion kiu akordas kun la poemo.

Noto de la redaktoro: Ŝila afable kreis por ni son-registraĵon por ilustri aplikon de planeda gamo al la poemo: