Esperanto:
Saluton, estimataj anoj de Esperanto-USA! Per klako sur la butono supre, vi trovos la detalojn de nia balotado, prezentante kandidatojn por postenoj en la Estraro kaj proponatajn ŝanĝojn al nia statuto.
Vi ricevos retpoŝtan mesaĝon kiu priskribas la proceduron por voĉdoni. Bonvolu atenti vian retpoŝtkeston! La mesaĝo venos de Simply Voting (vote@simplyvoting.com), kun kiu ni laboras por provizi la baloton. Bonvolu ankaŭ kontroli vian rubdosierujon!
Koran dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis en diskuto pri la ŝanĝoj aŭ kontribuis al la proponataj ŝanĝoj.
English:
Greetings, esteemed members of Esperanto-USA! By clicking on the button above, you will find the details of our ballot, featuring candidates for positions on the Board and proposed amendments to our bylaws.
You will receive an email outlining the procedure for casting your vote. Kindly keep an eye on your inbox! Please note that this email will be sent through our election provider, Simply Voting (vote@simplyvoting.com) — make sure to keep an eye on your junk folder!
A heartfelt thank you to all who participated in discussion about the bylaws or contributed to the amendments.