Skip to content

Financial Update | Financa Ĝisdatigo

3rd Quarter of 2024

From the desk of the Treasurer, Matt Brooks

Hello, I’m happy to prepare and share with you the current state of the financial affairs of Esperanto-USA. Historically, the Central Office only published lists of the organization’s expenses, but no one provided members with the story behind the numbers. I want to share what we are working on this quarter, and give you all information about how your donations are working to achieve the mission of Esperanto-USA.

“How can he give us a clear report without numbers or charts?” you might be asking yourself. Good question! Yes, I will indeed include some tables or charts in these articles. However, we will no longer publish lists of expenses, as they are not truly useful to the members, and according to the organization’s bylaws, the board and Central Office should not disclose such “privileged information.”

Hopefully, you will appreciate these more informative articles, but as always, you are welcome to send me an email at kasisto@esperanto-usa.org if you have any questions or feedback.

Since the last bulletin…

A lot has happened since June! We contracted a professional accountant, and she has been diligently transferring our financial records from QuickBooks to QuickBooks Online, a modern and widely used online software. She recently finished reconciling the 2023 data but is still working on reconciling the first half of 2024 and entering the data for July and August into QBO. We didn’t want to share a table of unreconciled numbers in this first report, but in the future, I will include tables showing the current expenses compared to the planned budget.

These reports will also show the income from the endowment funds, but we are working to classify all of them according to their designated purposes. For example, several endowments are earmarked for educational purposes as specified by their instructions. They should be revenue streams for the educational program of Esperanto-USA, which includes several goals, such as supporting the operation of NASK, providing financial assistance for members to attend NASK, and creating educational resources. In regards to previous discussions and confusion, however, simply supporting the operations of Esperanto-USA does not count as an educational purpose. Only endowments that specifically name general operations of the organization or do not contain any instructions at all can be used to support the organization’s operations.

The board is discussing several ways to share more financial information between bulletins, likely through a page on the new website. Stay tuned for an announcement when we find the best place/way to do this! Thank you!


(While we work on translating our site, I’m including the Esperanto version in an expandable box below.)

EO Versio – Alklaku ĉi tiun tekston

Tria kvarono de 2024

de la skribtablo de la kasisto, Mateo Brooks

Saluton — mi ĝojas prepari kaj konigi al vi la aktualan staton de la financaj aferoj de Esperanto-USA. En la pasinteco,  la Centra Oficejo publikigis listojn de elspezoj de la organizo, sed neniu havigis al la membroj la rakonton malantaŭ la nombroj. Mi volas konigi tion, pri kio ni laboras dum la kvaronjaro kaj doni al vi ĉiuj informon pri tio, kiel viaj mondonacoj realigas la mision de Esperanto-USA.

“Kiel li povas doni al ni klaran raporton sen nombroj aŭ bildoj?” eble vi demandas vin mem. Bona demando! Jes, mi estonte fakte publikigos en ĉi tiuj artikoloj kelkajn tabelojn aŭ bildojn. Ne plu, tamen, publikigos ni simplajn listojn de elspezoj, kiuj sen klarigoj malmulte utilos al la membraro. La statuto de la organizo eĉ diras, ke la estraro kaj Centra Oficejo ne diskonigu tian “privilegiitan informon”.

Espereble vi aprezos ĉi tiajn pli infomoplenajn artikolojn, sed kiel ĉiam, ne hezitu sendi al mi retpoŝtmesâgon ĉe kasisto@esperanto-usa.org se vi havas demandojn aŭ komentojn.

Poste de la lasta bulteno…

Multego jam okazis ekde Junio! Ni kontraktis kun profesia kontisto kaj ŝi laborplene transdonis niajn financajn rikordojn de QuickBooks Desktop al QuickBooks Online, moderna kaj ofte uzata interreta programo. Ŝi lastatempe finis certigi la informojn de 2023, sed ŝi ankoraŭ certigas la informojn el la unua duono de 2024, kaj enigas la informojn el Julio kaj Aŭgusto. Ni ne volis publikigi tabeleton de necertigitaj nombroj en ĉi tiu unua raporto, sed estonte mi dividos tabeletojn, kiuj montros la staton de la aktualaj elspezoj kontraŭ la planita buĝeto.

Ĉi tiuj raportoj montros ankaŭ la enspezojn en niajn fondusojn, kvankam ni ankoraŭ klopodas klasifiki ĉiujn ilin laŭ iliaj destinitaj uzoj. Ekzemple, pluraj fondusoj estas dediĉitaj al edukaj celoj laŭ la instrukcioj de siaj fondintoj. Tiuj fondusoj devus esti enspezfontoj por la edukado-programo de Esperanto-USA, kies celoj inkluzivas subtenadon de la funkciado de NASK, provizadon de financa helpo por ke membroj ĉeestu NASK-on, kaj kreadon de novaj edukaj rimedoj. Kontraŭe tamen al pasintaj diskutoj ene de la organizo, subteni la funkciadon de Esperanto-USA ne plenumas per si mem edukan celon. Nur fondusoj specifitaj por ĝenerala funkciado de la organizo, aŭ havantaj neniujn ajn instrukciojn, povas esti uzataj por subteni la ĉiutagajn funkciojn de Esperanto-USA.

La estraro pridiskutas kelkajn rimedojn por komuniki pli da financa informo ekster la bulteno, verŝajne per retpaĝo en nia nova retejo. Atendu anoncon tiam, kiam ni trovos la plej bonan lokon aŭ rimedon por fari tion! Dankon!

Exit mobile version