Skip to content

La 6-a Usona Bona Film-Festivalo

Pri La Festivalo

Click here to read this in English!

La filmkonkurso de Esperanto-USA revenas kaj okazas nun! Ni feliĉe bonvenigas Catie Neilson kiel la novan festival-estron kaj ni aprezas la financan subtenon de Esperantic Studies Foundation (ESF), kiu malavare duobligos viajn donacojn al Esperanto-USA, kaj grandegan donacon de Brandon Dyer, kiu unuope ebligis nin okazigi la festivalon denove en 2024.

La Usona Bona Film-Festivalo instigas homojn krei filmojn en la planlingvo Esperanto, kiu kreiĝis en 1887 por esti la plej facile lernebla lingvo en la mondo. Kvin ĵurianoj elektitaj de la estro taksos ĉiujn filmojn, kaj premios la dek kiujn ili taksas plej indaj. La filmo kiu ricevos la plej multajn “ŝatojn” en Jutubo ankaŭ ricevos apartan premion.

Ĉiuj rajtas konkursi kaj partopreno estas senpaga. La filmoj devas esti malpli ol kvin minutojn longaj kaj tute en Esperanto kun almenaŭ dek unikaj parolataj vortoj. Krome, la postulata rekvizito devas esti videbla ie en la filmo (por certigi ke la filmo estu nove kreita por ĉi tiu konkurso). La postulata rekvizito ĉi-foje estas botelo.

Dum pasintaj festivaloj, preskaŭ ĉiu ensendita filmo estis montrita en nia Jutubo kanalo. Por eviti la prezenton de filmoj kun malbonkvalita sono, aŭ malĝusta gramatiko aŭ fuŝa prononcado, la antaŭa estro helpis multajn reĝisorojn pri tradukado, sonmuntado, kaj aliaj plibonigoj. Pro la sukceso kaj kresko de la festivalo, tia helpado jam ne plu prudentas. Pro kresko en la kvanto da ricevitaj filmoj, ni nun povas esti pli elektemaj pri kiuj filmoj estos akceptitaj. La ĵurianoj decidos kiujn el la ricevitaj filmoj akcepti en la konkurson. Por tiuj filmoj, kiuj ne akceptiĝos kaj aperos en nia kanalo, ni bonvenigas la reĝisorojn konkursigi tiujn filmojn en aliaj festivaloj.

Ĉi-jare, ni ankaŭ postulas ke ĉiu reĝisoro sendu apartan dosieron de Esperantaj subtitoloj (aŭ subteksto). En la pasinteco, la festival-estro kaj kelkaj aliaj volontuloj mem tajpis kaj aranĝis subtitolojn por ĉiu filmo post la fina limdato. Tio postulis multe da laboro flanke de la festival-estro, kaj prokrastigis la aperon de la filmoj en JuTubo kaj sekve la anoncon de la gajnintoj. La nova postulo dividos la laboron pli efike kaj rapidigos la ricevon de premioj. Por plena listo de konkursaj reguloj kaj helpaj rimedoj, legu pli sube.

Premioj

  • La unua premio – $1200
  • La dua premio – $800
  • La tria premio – $600
  • La kvara ĝis la deka premio – po $200
  • Elekto de la spektantaro – $200

Ĵurianoj

  • Anoncotaj!

Rezultoj

La gajnintoj unue anonciĝos ĉe la Jutubo kanalo de Esperanto-USA kaj poste afiŝiĝos ĉi tie.

La konkurso okazas nun! La limdato por sendi vian filmon estas la 22-a de oktobro 2024.

Rules

  1. KIEL KONKURSI: Ĉiu konkursanto sendu retpoŝton kun temlinio “EPO106 – Nomo de reĝisoro” (ekzemple, “EPO106 – John Smith”) al filmfestivalo@esperanto-usa.org. Enmetu ĉi tiujn informojn:

    The Film’s Title / La Titolo de la Filmo:
    The Director’s Name / La Nomo de la Reĝisoro:
    Their phone number / Ties telefonnumero:
    Their email address / Ties retadreso:
    Their country / Ties lando:
    Their preferred payment method / Ties preferita pag-metodo (Elektu unu)
    PayPal address / Paypal adreso:
    Venmo address / Venmo adreso:
    Zelle address / Zelle adreso:

    Alkroĉu al la mesaĝo vian skripton, la subtitolan dosieron, kaj ĉiujn bezonatajn dokumentojn (ekz. permesilon por aperigi aktorojn en via filmo). Sendante tiun mesaĝon, vi indikas, ke vi oficiale konkursas.
  2. KIEL SENDI VIAN FILMON: Sendu dosieron en MP4- aŭ MOV-formo elektronike al filmfestivalo@esperanto-usa.org per Google Drive, Dropbox, aŭ WeTransfer. Se via filmo sendiĝas kun alia ligita retadreso malsame ol tiu uzita por sendi vian aliĝilan retpoŝton, bonvolu indiki ambaŭ retadresojn aŭ informi nin pri la uzita retadreso. Se ni ne povas ligi vian aliĝilan retpoŝton al via filmo pro malsamaj retadresoj, kaj vi ne informis nin pri tio, ni ne povos akcepti vian filmon en la konkurson.
  3. LIMDATO: La limdato por sendi vian filmon estas la 23:59 (laŭ la orienta horzono de Usono) en ĵaudo, la 22-a de oktobro, 2024. Ni eventuale akceptos filmojn senditajn post la limdato, sed nur por montri ilin; ili ne rajtos gajni premion.
  4. TITOLO KAJ NOMO DE LA FILMO: La dosiero havu nomon laŭ la jena formo: EPO106_TitoloDeLaFilmo.MP4 (do por filmo nomita La Ĉapelo kaj eksportita en MOV-formo, la dosiero nomiĝu EPO106_La_Ĉapelo.MOV). Ankaŭ la titolo estu en Esperanto (Lydia, ekzemple, kiu uzas la ne-Esperantan literon y, ne estus akceptebla, sed Lidia estus en ordo).
  5. DIALOGOJ: Ĉiuj dialogoj estu en gramatike ĝusta Esperanto, kaj vi devas uzi almenaŭ dek aŭdeblajn Esperanto-vortojn en la filmo. Propraj nomoj kaj ripetiĝoj ne enkalkuliĝos. La filmo estu plene komprenebla al iu, kiu nur parolas Esperanton.
  6. LA POSTULATA REKVIZITO: Botelo (aŭ vitra aŭ plasta akcepteblas) nepre estu klare videbla ie en la filmo. Ne necesas mencii ĝin en la dialogo; ĝi nur devas esti videbla.
  7. ORIENTIĜO DE LA FILMO: Uzu horizontalan orientiĝon, ne vertikalan.
  8. DISTINGIVO: La distingivo estu almenaŭ 1280 x 720 rastrumeroj (sed ni preferus 1920 x 1080 aŭ 3840 x 2160).
  9. BILDRAPIDO: Uzu NTSC-bildrapidon (anstataŭ PAL) de po 23.98, 24, aŭ 30 bildoj sekunde.
  10. LONGO DE LA FILMO: La tuta filmo, inkluzive de fina atribuo-listo (angle, credits) estu ne pli ol kvin minutojn longa. Ne estas minimuma longo.
  11. SUBTITOLOJ: Subtitoloj NE aperu rekte en via filmo. Nia celo estas helpi lernantojn ekzerci sin pri aŭskultado. Vi devas sendi al ni subtitolojn en SRT- aŭ SBV-dosieroj en Esperanto, kiujn ni aparte alŝutos kaj ili estos elekteblaj. Uzu la ĉapelitajn Esperantajn literojn (Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ, Ŭ, ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ). Ne uzu alian sistemon, kiel la X-sistemo (Cx, Gx, ktp.) aŭ la H-sistemo en viaj subtitoloj. Se vi ne sendas subtitolan doserion, via filmo ne estos akceptita en la konkurson. Vi povas, sed ne devas, sendi aldonajn subtitolajn dosierojn en pliaj lingvoj (la angla, la hispana, via denaska lingvo). La Jutuba kanalo de Esperanto-USA prezentos videon por montri kiel krei subtitolan dosieron se vi bezonas helpon.
  12. ALDONU VIAN SKRIPTON: Sendu ankaŭ la tutan dialogon de la filmo en PDF-formo. Tiel la ĵuĝantoj povos kompreni parolon eble neklaran. (La dosiero havu nomon laŭ la formo EPO106_TitoloDeLaFilmo_Skripto.pdf).
  13. ATRIBUOJ: Kvankam la titolo kaj dialogo devas esti en Esperanto, la atribu-listo povas esti en iu ajn lingvo kaj ne necesas eĉ prezenti tian liston. Vi rajtas decidi ĉu atribui aŭ ne. Pro tio ke iuj kulturoj metas la familian nomon antaŭ ol la persona nomo, en Esperanto oni kutime uzas majusklajn literojn por la familia nomo (ekzemple, Mary Tyler MOORE kaj YANG Huaili). Uzu tion laŭvole por distingi inter familiaj nomoj kaj personaj. Notu, ke en filmfarado Reĝisoro estras la aferon kaj Muntisto kunmetas la scenojn. Ne uzu vortojn kiel Direktoro, Redaktoro, aŭ Editoro por tiuj roloj.
  14. ANIMACIAJ FILMOJ: Vi povas uzi pupojn, figuretojn, aŭ aliajn animaciaĵojn anstataŭ aktorojn. La rekvizito postulata povas esti animacia. La samaj homoj povas aperi en, aŭ labori pri, pluraj filmoj, sed ĉiu filmo nepre devas havi apartan reĝisoron (tio signifas, ke neniu rajtas listiĝi kiel reĝisoro por pli ol unu filmo), kaj nur tiu reĝisoro ricevos premion, se la filmo gajnos.
  15. AKTORAJ PERMESILOJ: Subskribitaj permesiloj necesas por ĉiu aktoro kiu aperas (aŭ kies voĉoj aŭdeblas) en la filmo. Uzu la saman dokmenton kun muzikisto por aldoni originalan muzikon kun kopirajtoj. Por aktoroj kun malpli ol 18 jaroj, patr(in)o aŭ laŭleĝa prizorganto devas prokure subskribi permesilon. Permesiloj ne estas bezonataj por nerekoneblaj homoj, ekzemple en homamaso, aŭ en pasantaj aŭtoj. Nomu la dosierojn laŭ la formo EPO106_TitoloDeLaFilmo_AktoraPermesilo1.pdf por la unua aktoro, …AktoraPermesilo2.pdf por la dua, kaj tiel plu. Elŝuti la permesilon.
  16. MALDECAĴOJ: La juĝantoj rezervas rajton ekskludi filmojn, kiujn ili taksas tro perfortaj, ofendaj, trivialaj, aŭ se ili eksplicite montras seksrilatojn. Tiaj filmoj ne aperos en la komunikiloj de Esperanto-USA. Sendu retpoŝtmesaĝon al filmfestivalo@esperanto-usa.org por kontroli, ĉu specifa vorto aŭ sceno estus malpermesata.
  17. NENIAM ANTAŬE PUBLIKIGITA: La filmo ne estu rete trovebla antaŭ ol la fino de la konkurso. Ne alŝutu ĝin publike al YouTube, ktp., antaŭ ol la fina anonco pri la gajnintoj!
  18. PERMESU AL NI MONTRI VIAN FILMON: Sendinte al ni filmon, vi donas al ni permeson prezenti ĝin en la diversaj komunikiloj de Esperanto-USA – kiel ekzemple niaj paĝoj en YouTube kaj Vimeo – kaj vi asertas, ke vi posedas ĉiujn rajtojn necesajn por permesi tion. Esperanto-USA ankaŭ rajtos uzi elĉerpaĵojn de la filmoj en niaj reklamoj kaj estontaj filmkonkursoj. Vi retenas posedon de la filmo, kaj vi rajtas afiŝi ĝin aliloke, sed nur post la publikigo de la finaj decidoj de la juĝantoj.
  19. KOPIRAJTITAJ MATERIALOJ KAJ VARMARKOJ: Neniaj kopirajtitaj materialoj estu videblaj aŭ aŭdeblaj en la filmo, krom se la filmfaranto prezentas ĉiujn necesajn permesilojn. Vi rajtas uzi materialojn de Krea Komunumo, sed ĉiuj necesaj atribuoj devas aperi fine de la filmo. Akcesora prezento de var-markoj (ekz. la emblemo de Nike sur vestaĵo, aŭ de Toyota sur aŭto) estas en ordo, sed nur se la prezento ne estas negativa aŭ misgvida. Kontraste, sen permesilo vi ne rajtas prezenti rolulon en kostumo de Spiderman, aŭ ludi kanton de The Beatles. Jen pli da informo (angle): The Do’s and Dont’s of TM Use and Product Placement in Productions.
  20. PUBLIKA HAVAĴO: Vi rajtas uzi materialojn ne plu kopirajtitajn en Usono. Tio signifas, verkoj eldonitaj aŭ publikigitaj antaŭ 1929. Ekzemple, vi rajtus scenigi ion el Hamleto (eldonita de Zamenhof en 1894) aŭ La Revizoro (eldonita en 1907).
  21. IMPOSTOJ: Ricevintoj de kontantaj premioj sole respondecos pri pago de ĉiuj lokaj, ŝtataj, kaj landaj impostoj. Iujn ajn kostojn de reta pagado ni subtrahos de la premia sumo.
  22. PRI GRAMATIKO: La gvidiloj por akceptebla gramatiko estas PMEG 2020, PIV 2020, kaj la English-Esperanto Dictionary (2010) de John C. Wells. Neoficialaj vortoj kiel ri kaj ria estas akcepteblaj, sed ne vortoj aŭ strukturoj markitaj kiel “evitindaj” per asterisko en PMEG 2020 (kiel fargraŭ) krom se rolulo rekte komentas, ke la esprimo estas nekutima aŭ malĝusta. Por trovi gramatikajn konsilojn de spertuloj, uzu la grupon Duolingo Esperanto Learners ĉe Facebook, sed se estas ia dubo, nur uzu vorton aŭ frazon kiu troveblas en almenaŭ unu el la tri unuaj supraj rimedoj (PMEG, PIV, kaj Wells).
  23. KIEL ONI JUĜAS LA FILMOJN: La 5 juĝantoj (ĵurianoj) individue faros listojn de siaj plej ŝatataj filmoj kaj tiuj filmoj ricevos poentojn. Ekzemple, la plej ŝatata filmo ricevos 10 poentojn, la dua plej ŝatata ricevos 9, kaj tiel plu, ĝis la 10-a plej ŝatata ricevas unu poenton. La filmoj kun la plej multe da poentoj en tiuj kvin listoj estos la gajnantoj. Ili juĝos la filmojn sen subtitoloj, do certigu ke via dialogo estu aŭdebla kaj komprenebla. La juĝantoj decidos kiom da poentoj forigi se vi forgesos sekvi regulon, sed ni kuraĝigas vin sendi vian filmon eĉ se vi forgesis kelkajn aferojn.
  24. JUĜANTOJ NE RAJTAS GAJNI: Neniu estrarano de Esperanto-USA nek nuna konkursa juĝanto nek iliaj familianoj rajtas gajni premion. Tamen ili rajtas sendi filmon por amuzo. Ili rajtas ankaŭ helpi aliajn filmfarantojn per informoj, ekz. konsiloj pri prononcado aŭ kiel lumigi apartan scenon aŭ doni rimedojn.
  25. ANONCOJ DE GAJNINTOJ: Ni anoncos la gajnintojn en novembro de 2024 en la Jutuba kanalo kaj la retpaĝoj de Esperanto-USA. La decidoj de la juĝantoj estos definitivaj. Al ĉiuj gajnintoj Esperanto-USA sendos premiojn ene de 30 tagoj post la anonco.
  26. ĈIUJ RAJTAS PARTOPRENI: Homoj el ĉiuj landoj estas bonvenaj kaj povas gajni. Homoj rajtas aperi en aŭ prilabori pli ol unu filmo, sed malsama reĝisoro estas bezonata por ĉiu filmo, kaj sole la reĝisoro estos la ricevanto de la premio se la filmo de tiu reĝisoro gajnas. Ĉiuj premioj estos en usonaj dolaroj.
  27. OFICIALECO DE REGULOJ: Laŭleĝe, nur la anglalingva regularo estas oficiala. Ni strebis liveri klaran kaj fidelan tradukon en ĉi tiu Esperantlingva regularo, sed laŭleĝe ĝi estas nur helpa, ne aŭtoritata. Se malgraŭ niaj klopodoj la du regularoj iel konfliktas, la anglalingva versio havas superecon.

Rimedoj

Exit mobile version