Skip to content

Manifesto de Toronto

La Manifesto de Toronto, verkita kaj aprobita de la dulanda Kongreso en Toronto la 12‑an de julio 2025, la Internacia Tago de Espero, celas revitaligi la Esperanto‑movadon kaj respondi al ĝia identeca krizo. En la Manifesto oni konstatas, ke la organizita movado alfrontas mankon de konvinka ekzistokialo, ke nek koloniaj lingvoj nek artefarita intelekto povas solvi la mondan lingvoproblemon, kaj ke ŝovinismo, militemo kaj kontraŭhoma retoriko pligraviĝas pro la pandemio, demokratia erodo, klimata krizo kaj malegaleco. Ĝi proponas, ke Esperanto montru sin ne nur kiel movado por edukado, lingvoj, demokratio kaj homaj rajtoj, sed kiel unika interhoma renkontiĝejo por rehomigi la homaron; ke ni restu fiere unikaj, desubismaj anstataŭ marĝenaj; ke la interna ideo de D‑ro Ludoviko Zamenhof pri forigo de murojn inter la popoloj estu nia kontraŭdozo al malhomigo; kaj ke nia neŭtralismo protektu la interhoman kernon de la lingvo. Finfine, la Manifesto invitas Esperantistojn kaj organizojn esplori novajn formojn de kunlaboro per kongresoj, komunikadoj kaj eventoj kaj konstrui novan estontecon por Esperanto kaj la homaro.

Manifesto
Esperanto

Manifesto de Toronto

Verkita en la tago de Espero, la 12-an de Julio 2025 dum la Dulanda Kongreso en Toronto, kaj proponata al ĉiuj Esperantistoj de bona volo tra la mondo. 

Ni, Esperantistoj de diversaj landoj kaj fonoj, konstatas, ke:

  • la organizita Esperanto-movado alfrontas krizon de identeco unu kvaronon tra la dudek-unua jarcento, trovinte ekzistokialon konvinkan kaj pluvivigan nek en la Esperanta kulturo nek en la pledado por lingvaj rajtoj kaj plurlingveco; kaj plu konstatas, ke
  • la tiel-nomata monda lingvo-problemo, kiun Esperanto de sia komenco klopodas solvi, ne estas solvita de la grandaj koloniaj lingvoj; efektive, oni pretendas solvadi ĝin en la nuna epoko per la Artefarita Intelekto tiel, ke homoj povos por preskaŭ ajna celo libere komunikiĝi inter si; kaj plu konstatas, ke
  • ŝovinismo, militemo, kaj kontraŭhoma retoriko kreskas tra la mondo, almenaŭ parte reage al la malhomigaj efikoj de la pandemio, ronĝata demokratio, klimatŝanĝiĝo, kaj kreskanta malegaleco ene de landlimoj kaj inter landoj.

En ĉi tiun samtempe esperigan kaj senesperan epokon, kaj al nia movado kaj al la cetera mondo hejme, komunume, propralande, kaj internacie, ni deklaras, ke:

  • la organizita Esperanto-movado kiel eble plej urĝe devas montri al la tuta mondo ne nur ke ĝi estas movado de homoj pasiaj pri edukado, lingvoj, demokratio, kaj homaj rajtoj, sed aldone ke ĝi proponadas al la mondo unikan renkontiĝejon interhoman, kiu povas rehomigi la homaron kaj esplori la demandon “kion signifas homi” el ĉiaj eblaj perspektivoj; kaj plu deklaras, ke
  • por kreskigi Esperanton, necesas ne honti pri ĝia unikeco, nek deziri ke ĝiaj koridoroj estu similaj al tiuj de neprofitcela organizaĵo, registaro, aŭ internacia instanco; por ĉi tion atingi, la Esperanto-movado ne devas resti marĝena frakcio, sed devas resti principe interhoma kaj desubisma por ne subfosi sian eblon senpere konatigi la homojn unu al la aliaj profunde; kaj plu deklaras, ke
  • la problemo de malhomigo kreskos kun la disvastiĝo de Artefarita Intelekto, forigante komunikajn barojn dum ĝi forprenos la laboron kaj la sciaron de granda parto de la homaro per siaj superaj scio kaj analizemo; kaj plu deklaras, ke
  • ni trovas en nia historio la kontraŭdozon kaj al movada stagnado kaj al la ĝenerale kreskanta malhomigo, nome la internan ideon de D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof: “forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton;” lia insistado, ke Esperanto estas kaj devas resti pli ol nur meĥanika solvo, pulsas eĉ pli forte en la nuna mondo ol iam ajn antaŭe pro la ekzisto de funkcianta, meĥanika solvo al la monda lingvo-problemo; kaj plu deklaras, ke 
  • interne kaj ekstere, oni komprenu la neŭtralismon de la Esperanto-movado ne kiel artifikon por ŝajne ŝvebi super politikaj konfliktoj, sed kiel manieron konservi la interhoman esencon de nia lingvo esprimatan en la interna ideo; tial, la partoprenado de Esperantistoj en movadoj ŝovinismaj, militemaj, kaj kontraŭhomaj subfosas niajn plej esencajn valorojn kaj malhelpas nian movadon; kaj plu deklaras, ke
  • Esperanto ne nur kunligas homojn, ĝi plu homigas ilin per neatenditaj malkovroj pri nia komuna homeco; ĝiaj parolantoj kaj organizaĵoj en la nuna epoko havas la ŝancon manifesti tion klare per siaj kongresoj, komunikaĵoj, kaj eventoj, forskuante la polvon de la pasinteco cele al nova futuro kaj por Esperanto kaj por la homaro.