Skip to content

Eventoj

Dum pli ol jarcento, parolantoj de Esperanto tra Usono ĉiujare kunvenas por la Landaj Kongresoj, kaj ankaŭ por pli malgrandaj, lokaj eventoj. Ĉi tiuj kongresoj provizas unikan spacon por konektiĝi, kunlabori kaj festi nian komunan amon por Esperanto kaj ĝiaj idealoj.

Landa Kongreso

Ĉiujare Esperanto-USA organizas nacian kongreson dum la somero. Ĉi-jare, ĝi okazos en Klevlando, Ohio, kaj aparte fokusiĝos al la vivo de Lidia Zamenhof, kiu tie instruis Esperanton. Ĝi ankaŭ estos historia kongreso, ĉar ni festas 250 jarojn de la usona sendependeco.

Printempa Esperanto Renkontiĝo (PER)

La ĉiujara regiona Printempa Esperanto-Renkontiĝo prezentas specialan ŝancon por esperantistoj pasigi tri tagojn en Esperantujo. En bela monta loko, for de la zorgoj kaj ĝenoj de la ĉiutaga vivo, amikema, bonveniga, kaj kunlabora medio atendas vin.

Ludoj, promenadoj, komunaj manĝoj estas partoj de la ĝuado. La evento kutime okazas meze de aprilo.

Ĉi tiu evento estas plena por ĉi tiu jaro.