Skip to content

Komunumo

Lerni Esperanton estas nur la unua paŝo — la lingvo vere ekvivas kiam vi komencas uzi ĝin kun aliaj. Ĉu vi volas renkonti homojn persone, partopreni retajn aranĝojn aŭ kontribui al interesaj projektoj? La komunumo ofertas abundon da ebloj por engaĝiĝi.

Per lokaj renkontiĝoj, landaj kongresoj, fakaj rondoj kaj volontulaj iniciatoj vi malkovros malferman kaj amikan reton de samideanoj pretaj bonvenigi vin. Ne gravas ĉu vi estas komencanto aŭ jam sperta parolanto — regula uzado de la lingvo kun aliaj estas la plej bona maniero progresi kaj senti vin parto de la komunumo.

Esploru la subajn rimedoj kaj paŝu antaŭen laŭ via esperanta vojaĝo. Ĉu vi bezonas helpon trovi grupon aŭ agadon? Uzu la Kontaktan Ikonon ✉️ (en la malsupra dekstra angulo) — ni ĝojus helpi vin!


Trovu Esperantistojn Proksimajn al Vi

Esperantistoj troviĝas tra la tuta lando — eble ankaŭ en via regiono! Pro privatecaj kialoj ni ne publikigas kontaktinformojn, sed vi povas facile kontakti nin per la Kontakta Ikono ✉️ (malsupre dekstre). Ni klopodas respondi ene de 24 horoj kaj ĝoje interligos vin kun parolantoj en via ĉirkaŭaĵo. Krome, ni informos vin pri retaj ebloj por praktiki, konversacii kaj amikumi.

Sendepende de ĉu vi estas komencanto, progresinto, aŭ sperta parolanto — aktiva partoprenado estas la plej efika vojo al memfida kaj flua lingvouzo. Ni ĝojas akompani vin dum via vojaĝo!

Renkontiĝoj kaj Aranĝoj

Ĉu vi serĉas eventojn en Esperanto? La retejo EventaServo.org (prizorgata de UEA kaj tute en Esperanto) listigas ĉeestajn kaj retajn aranĝojn tra la tuta mondo dum la jaro. Ĉar ĉeestaj renkontiĝoj en Usono ofte ŝanĝiĝas, ni ne listigas ĉiujn aparte. Por ricevi ĝisdatajn informojn aŭ ligilon al reta kunveno, simple uzu la kontaktan ikonon ✉️ — ni volonte gvidos vin al la plej freŝaj ebloj.

Jen Nekompleta Listo de Ĉeestaj Aranĝoj

  • Jara kongreso de Esperanto-USA, kutime en julio, ĉiufoje en alia urbo.
  • Printempa Esperanto-Renkontiĝo (PER) — intima semajnfina aranĝo en marto aŭ aprilo proksime de Boone, Norda Karolino.
  • Norda Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco (NOREK) — kutime en septembro en Oregono aŭ Vaŝingtonio.
  • Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE) — tradicie en norda Novjork-ŝtato aŭtune.
  • Ĉikago; Raleigh, Durham, Chapel Hill, North Carolina; Seatlo; Sankta Luiso kaj Vaŝingtono

Jen Nekompleta Listo de Retaj Kunsidoj

  • Monata mez-atlantika Zoom-renkontiĝo (ĉiuj niveloj bonvenaj), tria dimanĉo de la monato.
  • Ĉiumonate: Los-Anĝeloso.
  • Ĉiumonate: Mez-Atlantika regiono.
  • Ĉiumonate: Mineapolo.
  • Ĉiumonate: Sankta Luiso.

Por detaloj, simple uzu la kontaktan ikonon ✉️.

Engaĝiĝi

Ĉu vi ŝatus aktive kontribui al la movado? Ĉu vi interesiĝas pri filmado, legado, organizado aŭ informado? Ekzistas multaj manieroj helpi kaj samtempe ĝui la lingvon.

Projektoj

Komitatoj de Esperanto USA

Esperanto-USA dependas de sin dediĉantaj volontuloj por kreskigi kaj subteni la komunumon. Konsideru aliĝi al unu el niaj komitatoj:

  • Kongresa Organizado – Helpi organizi interesan kaj memorindan ĉiujaran kongreson.
  • Komunikado – Helpi kun interna kaj ekstera komunikado per retpoŝto kaj sociaj retoj.
  • Membreco – Labori pri membra reteno kaj rektrutado.
  • Nomumado – Identigi kandidatojn por la estraro kaj gvidaj roloj de E-USA.
  • Informado – Disvastigi la informon pri Esperanto al novaj publikoj.
  • Reto de Regionaj Kunordigantoj – Subteni kaj mentori lokajn grupojn per dividado de rimedoj kaj ideoj por eventoj.
  • Edukado – Evoluigi kaj antaŭenigi lernadomaterialojn, kursojn kaj rimedojn por studantoj de Esperanto.
  • Projektoj – Organizi kaj kontroli specialajn iniciatojn, kiuj subtenas la kreskon de Esperanto en Usono.

Uzu la kontaktan ikonon ✉️ por pliaj informoj.

Interesgrupoj

Interesgrupoj kunigas samideanojn kun komunaj ŝatokupoj. Kiel membro de Esperanto-USA, vi eĉ povas fondi vian propran interesgrupon!

Ekzemploj de interesgrupoj povas esti:

  • Amatora Radio
  • Birdobservado
  • Ŝako
  • GLAT+
  • Rolludoj
  • Veganismo

Ĉu vi volas fondi interesgrupon aŭ lerni pli? Alklaku la Kontaktan Ikonon ✉️ (en la malsupra dekstra angulo), kaj ni ĝojos helpi vin!

Ideoj por Lokaj Grupoj

Ĉu vi organizas ĉeestan kunvenon kaj serĉas inspiron?

1. Kunvenu por amuza agado

  • Kafumi aŭ komune tagmanĝi aŭ vespermanĝi.
  • Viziti kaj promenadi en naturo, aŭ iri al parko kaj ludi diskgolfon.
  • Viziti muzeon aŭ planetarion.

2. Festu gravajn tagojn

  • EsperantoTago (26 julio)
  • Paralela Universo (meze de aŭgusto)
  • Zamenhofo-Tago (15 decembro)

3. Instigu interagon kaj lernadon

  • Ludu konversaciajn ludojn, ekz. “Story Cubes.”
  • Legu kune esperantan tekston.
  • La etoso estu simpla, ĝoja kaj malstreĉa — kaj ne forgesu, ke manĝaĵoj ĉiam helpas!

Por plia informo, klaku sur la Kontaktan Ikonon ✉️


Kreskigi Vian Lokan Esperantan Komunumon

Ĉu vi volas allogi pli da partoprenantoj?

  • Certigu, ke via grupo facile troveblas! Kreu retejon, Meetup grupon, aŭ Fejsbukan paĝon kun klara kontaktinformo.
  • Disvastigu la lingvon — rakontu al homoj pri la interesaj ŝancoj, kiujn Esperanto alportas en vian vivon.
  • Metu esperantajn legosignojn en publikajn bibliotekojn.
  • Petu mentoradon de Esperanto-USA.
  • Kunlaboru kun aliaj grupoj kaj interŝanĝu spertojn.

Se vi bezonas helpon aŭ financan subtenon, uzu la kontaktan ikonon ✉️ — ni volonte subtenos vin.

Retejoj de Lokaj Grupoj

Tra la lando funkcias pluraj sendepende prizorgataj grupoj, kiuj organizas kunvenojn kaj aranĝojn. Inter aktivaj lokoj troviĝas:

Por demandoj aŭ helpo trovi grupon, simple kontaktu nin per la Kontakta Ikono ✉️.