La Filmfestivalo de Esperanto-USA estas bunta celebrado de kreemo kaj la Esperanto-lingvo. Ĝi nutras artan esprimon kaj komunuman engaĝiĝon pere de filmo. Instiginte filmistojn de ĉiuj kapabloniveloj por krei originalajn filmojn en Esperanto, ĉi tiu programo elstarigas la unikecon de nia lingvo kaj montras ĝian uzon en moderna rakontado.
La festivalo ofertas monpremiojn juĝitaj de panelo de kvin ĵuranoj. Tio ĉi certigas, ke la festivalo agnoskas talenton kaj novigadon. Ni strebas esti inkluzivaj, kaj sen aliĝkotizo, la konkurso estas malferma al ĉiuj. Partoprenantoj devas krei filmojn ne pli longajn ol kvin minutojn, tute en Esperanto, kun almenaŭ dek unikaj parolitaj vortoj. Por subtenti originalecon, niaj gastigantoj anoncas specialan aĵon je la komenco de ĉiu festivalo, kiu devas aperi sur la ekrano. Ĉi tiu postulo certigas, ke ĉiuj submetitaj verkoj estas nove kreitaj specife por la konkurso.
Per ĉi tiu programo, Esperanto-USA ne nur festas la kreemon de la komunumo, sed ankaŭ fortigas la tutmondan esperanto-parolantan komunumon por inspiri novajn kaj spertajn filmistojn kaj por dividi iliajn voĉojn.
La Esperanto-Jutubisto Alex MILLER gastigis la unuajn kvin eldonojn de la Amerika Filmfestivalo ekde 2021. Catie NEILSON fariĝis la gastigantino en 2024 por nia sesa konkurso. Pli ol 175 Esperantaj mallongaj filmoj estis kreitaj kiel parto de ĉi tiu projekto, kaj oni povas spekti ĉiujn senpage kaj trovi anoncojn pri nia sekva konkurso en la oficiala Jutubo-kanalo de Esperanto-USA.
Bonvole sendu ĉiujn demandojn pri la festivalo, same kiel ĉiujn ofertojn volontuli kiel helpanto aŭ ĵurano, al filmfestivalo@esperanto-usa.org kaj ankaŭ al EUSA@Esperanto-USA.org, por ke ni ne maltrafu ĝin.
Festivaloj
- 7a Usona Bona Film-Festivalo
- 6a Usona Bona Film-Festivalo
- 5a Usona Bona Film-Festivalo
- 4a Usona Bona Film-Festivalo
- 3a Usona Bona Film-Festivalo
- 2a Usona Bona Film-Festivalo
- 1a Usona Bona Film-Festivalo
Nia Jutubo-Kanalo
Vizitu la oficialan Jutubo-Kanalo de Esperanto-USA, kie troviĝas arĥivo de niaj pasintaj festivaloj, videoj de kongresoj, kaj pli!