Skip to content

La 8a Usona Bona Film-Festivalo

La 8a filmkonkurso de Esperanto-USA okazas nun! Esperanto-USA feliĉe bonvenigas Aaron FINGTAM kiel nian novan festival-estron ĉi-jare. Lia filmo “Malbonŝanca Kulero” gajnis la unuan premion pasintjare kaj li aktoris en la filmo “Bona Esperanto por la Ĉiutaga Vivo,” kiu gajnis la duan premion. Ni aprezas la financan subtenon kaj la bonkoran kontribuon de tiuj ĉe www.ana.so, kiu estis la ĉefa sponsoro de la konkurso kune kun plia subteno ricevita memore al Charles POWER.

Alklaku la butonon “English” en la malsupra-dekstra angulo de la ekrano por legi la retejon en la angla!

Ekde 2021, La Usona Bona Film-Festivalo instigas homojn krei filmojn en la planlingvo Esperanto, kiu kreiĝis en 1887 por esti la plej facile lernebla lingvo kaj rompi la lingvobarilojn inter diversaj kulturoj tra la mondo. Partoprenado estas tute senpaga, kaj ni varme bonvenigas ĉiujn partopreni kaj dividi sian kreemon kun la tutmonda Esperanto-komunumo!

Kvin ĵurianoj elektitaj de la festivalestro taksos ĉiujn filmojn, kaj premios la dek filmojn, kiujn ili taksas plej elstaraj.

La filmoj devas esti malpli ol kvar (4) minutojn longaj kaj tute en Esperanto kun almenaŭ dek (10) unikaj parolataj vortoj. Krome, la postulata rekvizito devas esti videbla ie en la filmo (por certigi ke la filmo estu nove kreita por ĉi tiu konkurso). La postulata rekvizito ĉi-foje estas ringo.

Dum pasintaj festivaloj, preskaŭ ĉiu ensendita filmo estis montrita en nia Jutubo kanalo. Por eviti la prezenton de filmoj kun malbonkvalita sono, aŭ malĝusta gramatiko aŭ fuŝa prononcado, la antaŭaj estroj helpis multajn reĝisorojn pri tradukado, sonmuntado, kaj aliaj plibonigoj. Pro la sukceso kaj kresko de la festivalo, tia helpado jam ne plu prudentas. Pro kresko en la kvanto da ricevitaj filmoj, ni nun povas esti pli elektemaj pri kiuj filmoj estos akceptitaj. La ĵurianoj decidos kiujn el la ricevitaj filmoj akcepti en la konkurson. Por tiuj filmoj, kiuj nek akceptiĝos nek aperos en nia kanalo, ni bonvenigos la reĝisorojn konkursigi tiujn filmojn en aliaj festivaloj.

Ĉi-jare, ni ankaŭ postulas ke ĉiu reĝisoro sendu apartan dosieron de Esperantaj subtitoloj (aŭ subteksto). En la pasinteco, la festival-estro kaj kelkaj aliaj volontuloj mem tajpis kaj aranĝis subtitolojn por ĉiu filmo post la fina limdato. Tio postulis multe da laboro flanke de la festival-estro, kaj prokrastigis la aperon de la filmoj en JuTubo kaj sekve la anoncon de la gajnintoj. La nova postulo dividos la laboron pli efike kaj rapidigos la ricevon de premioj. Por plena listo de konkursaj reguloj kaj helpaj rimedoj, legu pli sube.

Se vi havas demandojn, mesaĝu “filmfestivalo@esperanto-usa.org”.

Premioj

  • La unua premio – $1200
  • La dua premio – $800
  • La tria premio – $600
  • La kvara ĝis la deka premio – po $200

Ĵurianoj

  • Ni poste anoncos ilin.

Reguloj

  1. KIEL KONKURSI: Ĉiu konkursanto sendu retpoŝton kun temlinio “EPO108 – Nomo de reĝisoro” (ekzemple, “EPO108 – John Smith”) al filmfestivalo@esperanto-usa.org. Enmetu ĉi tiujn informojn:

    The Film’s Title / La Titolo de la Filmo:
    The Director’s Name / La Nomo de la Reĝisoro:
    Their phone number / Ties telefonnumero:
    Their email address / Ties retadreso:
    Their country / Ties lando:
    Their preferred payment method (Choose one) / Ties preferita pag-metodo (Elektu unu)
    PayPal phone number or email / Paypal telefonnumero aŭ retadreso:
    Zelle phone number or email address / Zelle telefonnumero aŭ retadreso:
    WISE phone number or email address / WISE telefonnumero aŭ retadreso:
    Universal Esperanto Association account / UEA-konto:
    I have read and agreed to follow the new guidelines about the use of AI in the festival. / Mi legis kaj konsentis sekvi la novajn gvidliniojn pri la uzo de AI en la festivalo. (Jes aŭ Ne / Yes or No):

    Alkroĉu al la supra mesaĝo vian skripton, la subtitolan dosieron, kaj ĉiujn bezonatajn dokumentojn (ekz. permesilon por aperigi aktorojn en via filmo). Sendante tiun mesaĝon, vi indikas, ke vi oficiale konkursas.
  2. KIEL SENDI VIAN FILMON: Sendu dosieron en MP4- aŭ MOV-formo elektronike al filmfestivalo@esperanto-usa.org per Google Drive, Dropbox, SwissTransfer, aŭ WeTransfer. Se via filmo sendiĝas kun alia ligita retadreso malsame ol tiu uzita por sendi vian aliĝilan retpoŝton, bonvolu indiki ambaŭ retadresojn aŭ informi nin pri la uzita retadreso. Se ni ne povas ligi vian aliĝilan retpoŝton al via filmo pro malsamaj retadresoj, kaj vi ne informis nin pri tio, ni ne povos akcepti vian filmon en la konkurson.
  3. LIMDATO: La limdato por sendi vian filmon estas la 23:59 (novjork-horzone) la 1-an de oktobro, 2026. Se vi ne finfaris vian filmon antaŭ tiam, ankoraŭ sendu ĝin al ni poste, por ke ĝi eble povu aperi apud la aliaj, eĉ se ĝi ne gajnos oficialan premion. 
  4. TITOLO KAJ NOMO DE LA FILMO: La film-dosiero havu nomon laŭ la jena formo: EPO108_TitoloDeLaFilmo.MP4 (do por filmo nomita La Ĉapelo kaj bildigita/eksportita en MOV-formo, la dosiero nomiĝu EPO108_La_Ĉapelo.MOV). Ankaŭ la titolo estu en Esperanto (Lydia, ekzemple, kiu uzas la ne-Esperantan literon y, ne estus akceptebla, sed Lidia estus en ordo).
  5. DIALOGOJ: Ĉiuj dialogoj estu en gramatike ĝusta Esperanto, kaj vi devas uzi almenaŭ dek unikajn aŭdeblajn Esperanto-vortojn en la filmo. Propraj nomoj, skribita teksto, kaj ripetitaj vortoj ne enkalkuliĝos. Se iu negrava afero en la fono estas skribita en alia lingvo, tio estas en ordo. La filmo estu plene komprenebla al iu, kiu nur parolas Esperanton.
  6. LA POSTULATA REKVIZITO: Ringo nepre estu klare videbla ie en la filmo. Ne necesas mencii ĝin en la dialogo; ĝi nur devas esti videbla.
  7. ORIENTIĜO DE LA FILMO: Uzu horizontalan orientiĝon, ne vertikalan.
  8. DISTINGIVO: La distingivo estu almenaŭ 1280 x 720 rastrumeroj (sed ni preferus 1920 x 1080 aŭ 3840 x 2160).
  9. BILDRAPIDO: Uzu NTSC-bildrapidon (anstataŭ PAL) de po 23.98, 24, aŭ 30 bildoj sekunde. En animacia filmo, vi eble nur desegnos kelkajn bildojn por ĉiu sekundo. En ordo, tamen vi devus bildigi (aŭ eksporti) finan film-dosieron kun menciita bildrapido (ekz. 24). La komputilo aŭtomatike reuzos viajn bildojn por la aldonaj kadroj.
  10. LONGO DE LA FILMO: La tuta filmo estu ne pli ol kvar (4) minutojn longa, inkluzive de fina atribu-listo (angle, credits) se vi volas enmeti tion. Ne estas minimuma longo sed ja estas minimuma kvanto de parolataj vortoj.
  11. SUBTITOLOJ: Subtitoloj NE aperu rekte en via filmo. Nia celo estas helpi lernantojn ekzerci sin pri aŭskultado. Vi devas sendi al ni subtitolojn en SRT- aŭ SBV-dosieroj en Esperanto, kiujn ni aparte alŝutos. Uzu la ĉapelitajn Esperantajn literojn (Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ, Ŭ, ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ). Ne uzu alian sistemon, kiel la X-sistemon (Cx, Gx, ktp.) aŭ la H-sistemon (Ch, Gh, ktp.) en viaj subtitoloj. Se vi ne sendas subtitolan doserion, via filmo ne estos akceptita en la konkurson. Vi povas, sed ne devas, sendi aldonajn subtitolajn aŭ sontrakajn dosierojn en pliaj lingvoj (la angla, la hispana, via denaska lingvo, k.t.p.). Vi povas krei subtitolojn ene de Jutubo private alŝutinte ĝin tie aŭ vi povas peti helpon de aliuloj en la festivala Telegram-grupo ĉi tie.
  12. ALDONU VIAN SKRIPTON: Sendu ankaŭ la tutan dialogon de la filmo en PDF-formo. Tiel la ĵuĝantoj povos kompreni parolon eble neklaran. (La dosiero havu nomon laŭ la formo EPO108_TitoloDeLaFilmo_Skripto.pdf).
  13. ATRIBUOJ: Kvankam la titolo kaj dialogo devas esti en Esperanto, la atribu-listo povas esti en iu ajn lingvo kaj ne necesas eĉ prezenti tian liston. Vi rajtas decidi ĉu atribui aŭ ne. Simple metu komenton kun tiu listo sub via filmo en Jutubo se vi preferas doni pli da tempo al via rakonto mem. Pro tio, ke iuj kulturoj metas la familian nomon antaŭ ol la persona nomo, en Esperanto oni kutime uzas majusklajn literojn por la familia nomo (ekzemple, Mary Tyler MOORE kaj YANG Huaili). Uzu tion laŭvole por distingi inter familiaj nomoj kaj personaj. Notu, ke en filmfarado Reĝisoro estras la aferon kaj Muntisto kunmetas la scenojn. Ne uzu vortojn kiel Direktoro, Redaktoro, aŭ Editoro por tiuj roloj. Se vi ne certas pri kina termino por la atribu-listo, demandu en la festivala Telegram-grupo ĉi tie.
  14. ANIMACIAJ FILMOJ: Vi povas uzi pupojn, ludilajn figuretojn, aŭ aliajn animaciaĵojn anstataŭ aktorojn se ili estas desegnitaj de homoj anstataŭ de komputilo. La rekvizito postulata povas esti animacia. 
  15. AKTORAJ PERMESILOJ: Subskribitaj permesiloj necesas por ĉiu aktoro kiu aperas (aŭ kies voĉoj aŭdeblas) en la filmo. Uzu la saman dokmenton kun muzikisto por aldoni originalan muzikon kun kopirajtoj. Por aktoroj kun malpli ol 18 jaroj, patr(in)o aŭ laŭleĝa prizorganto devas prokure subskribi permesilon. Permesilo ne estas bezonata por la reĝisoro mem (kies ensendo de la filmo mem estas tia konsento) aŭ por nerekoneblaj homoj, ekzemple en homamaso, aŭ en pasantaj aŭtoj. Se reĝisoro kreas filmon tute sole, ĉi tiu dokumento ne necesas. Nomu la dosierojn laŭ la formo EPO108_TitoloDeLaFilmo_AktoraPermesilo1.pdf por la unua aktoro, …AktoraPermesilo2.pdf por la dua, kaj tiel plu. Elŝuti la permesilon. Oni povas presi, subskribi, kaj skani la dokumenton aŭ plenigi ĝin elektronike per senpaga programo kiel LibreOffice Draw.
  16. MALDECAĴOJ: La juĝantoj rezervas rajton ekskludi filmojn, kiujn ili taksas tro perfortaj, ofendaj, trivialaj, aŭ se ili eksplicite montras seksrilatojn. Tiaj filmoj ne aperos en la komunikiloj de Esperanto-USA. Demandu en la festivala Telegram-grupo por kontroli, ĉu specifa vorto aŭ sceno estus malpermesata.
  17. NENIAM ANTAŬE PUBLIKIGITA: La filmo ne estu rete trovebla aliloke antaŭ la fino de la konkurso. Tio instigos homojn viziti la kanalon de Esperanto-USA. Ne alŝutu vian filmon publike al YouTube, ktp., antaŭ la fina anonco pri la gajnintoj. Post tio, vi rajtas alŝuti ĝin aliloke.
  18. PERMESU AL NI MONTRI VIAN FILMON: Sendinte al ni filmon, vi donas al ni permeson publike prezenti ĝin en la diversaj amaskomunikiloj de Esperanto-USA – kiel ekzemple niaj paĝoj en YouTube kaj Vimeo – kaj vi asertas, ke vi posedas ĉiujn rajtojn necesajn por permesi tion. Esperanto-USA ankaŭ rajtos uzi elĉerpaĵojn de la filmoj en niaj reklamoj kaj estontaj filmkonkursoj. Vi retenas posedon de la filmo, kaj vi rajtas afiŝi ĝin aliloke, sed nur post la publikigo de la finaj decidoj de la juĝantoj.
  19. KOPIRAJTITAJ MATERIALOJ KAJ VARMARKOJ: Neniaj kopirajtitaj materialoj estu videblaj aŭ aŭdeblaj en la filmo, krom se la filmfaranto prezentas ĉiujn necesajn permesilojn. Vi rajtas uzi materialojn de Krea Komunumo, sed ĉiuj necesaj atribuoj devas aperi fine de la filmo. Akcesora prezento de var-markoj (ekz. la emblemo de Nike sur vestaĵo, aŭ de Toyota sur aŭto) estas en ordo, sed nur se la prezento ne estas negativa aŭ misgvida. Kontraste, sen permesilo vi ne rajtas prezenti rolulon en kostumo de Spiderman, aŭ ludi kanton de The Beatles. Jen pli da informo (angle): The Do’s and Dont’s of TM Use and Product Placement in Productions.
  20. PUBLIKA HAVAĴO: Vi rajtas uzi materialojn ne plu kopirajtitajn en Usono. Tio signifas, ke en 2026 verkoj eldonitaj aŭ publikigitaj antaŭ 1931 estas libere uzeblaj. Ekzemple, vi rajtus scenigi ion el Hamleto (eldonita de Zamenhof en 1894) aŭ La Revizoro (eldonita en 1907).
  21. IMPOSTOJ: Ricevintoj de kontantaj premioj sole respondecos pri pago de ĉiuj lokaj, ŝtataj, kaj landaj impostoj. Iujn ajn kostojn de reta pagado ni subtrahos de la premia sumo.
  22. PRI GRAMATIKO: La gvidiloj por akceptebla gramatiko estas PMEG 2020, PIV 2020, kaj la English-Esperanto Dictionary (2010) de John C. Wells. Neoficialaj vortoj kiel ri kaj ria estas akcepteblaj, sed ne vortoj aŭ strukturoj markitaj kiel “evitindaj” per asterisko en PMEG 2020 (kiel fargraŭ) krom se rolulo rekte komentas, ke la esprimo estas nekutima aŭ malĝusta. Por trovi gramatikajn konsilojn de spertuloj, uzu la grupon Esperanto Learners ĉe Facebook aŭ nian festivalan Telegram-grupon ĉi tie., sed se estas ia dubo, nur uzu vorton aŭ frazon kiu troveblas en almenaŭ unu el la tri unuaj supraj rimedoj (PMEG, PIV, kaj Wells).
  23. KIEL ONI JUĜAS LA FILMOJN: La 5 juĝantoj (ĵurianoj) individue faros listojn de siaj plej ŝatataj filmoj kaj tiuj filmoj ricevos poentojn. Ekzemple, la plej ŝatata filmo de ĵuriano A ricevos 10 poentojn, la dua plej ŝatata ricevos 9, kaj tiel plu, ĝis la 10-a plej ŝatata ricevas unu poenton. La filmoj kun la plej multe da poentoj kalkulitaj kun tiuj kvin listoj estos la gajnantoj. Ili juĝos la filmojn sen subtitoloj, do certigu ke via dialogo estu aŭdebla kaj komprenebla. La juĝantoj decidos kiom da poentoj forigi se vi forgesos sekvi regulon, sed ni kuraĝigas vin sendi vian filmon eĉ se vi forgesis kelkajn aferojn. 
  24. JUĜANTOJ NE RAJTAS GAJNI: Neniu estrarano de Esperanto-USA nek nuna konkursa juĝanto nek iliaj familianoj rajtas gajni premion. Tamen ili rajtas sendi filmon por amuzo. Ili rajtas ankaŭ helpi aliajn filmfarantojn per informoj, ekz. konsiloj pri prononcado aŭ kiel lumigi apartan scenon aŭ prunte doni rimedojn.
  25. ANONCOJ DE GAJNINTOJ: Ni anoncos la gajnintojn en novembro de 2026 en la Jutuba kanalo de Esperanto-USA kaj la retpaĝoj de Esperanto-USA. La decidoj de la juĝantoj estos definitivaj. Al ĉiuj gajnintoj Esperanto-USA sendos premiojn ene de 30 tagoj post la anonco. Se gajninto ne povas ricevi monon per la ĝir-servoj PayPal, Zelle, aŭ WISE, la reĝisoro elektos UEA-konton (de membro de la Universala Esperanto-Asocio) kaj tiu konto ricevos la monon.
  26. ĈIUJ RAJTAS PARTOPRENI: Homoj el ĉiuj landoj estas bonvenaj kaj povas gajni. Homoj rajtas aperi en aŭ labori en kelkaj konkursantaj filmoj, sed unika reĝisoro estas bezonata por ĉiu filmo, kaj sole la reĝisoro estos la ricevanto de la premio se la filmo de tiu reĝisoro gajnos. Ni kuraĝigas la reĝisorojn dividu la monon inter siaj skipanoj. Ĉiuj premioj estos en usonaj dolaroj.
  27. UZO DE ARTEFARITA INTELEKTO: Ĉar genera artefarita intelekto rapide evoluas ekde la lanĉo de la festivalo en 2021, ni provizas gvidliniojn por filmistoj pri akcepteblaj uzoj de artefarita intelekto por la ĉi-jara konkurso. Centra celo de nia filmfestivalo estas kuraĝigi homajn interagon, esprimon kaj kunlaboron en Esperanto. Por ĉi tiu konkurso, AI povas esti uzata kiel ilo por korektado, sed ne povas esti uzata por generado. Ĉiu ideo, melodio, voĉo, kaj homa figuro devas esti rekte kreita kaj provizita de homo anstataŭ de komputilo. Akceptebla uzo de AI-iloj inkluzivas aferojn kiel kontroladon de la gramatiko de skripto, plibonigon de la koloro de sceno, forigon de nedezirata bruo, aŭ aldonon de specialaj efektoj (ekz. eksplodo). La Sonbiblioteko de YouTube (YouTube’s Audio Library) prezentas senpagan elŝuteblan muzikon, kiun vi rajtas libere uzi en viaj filmoj. Ni kuraĝigas vin trovi homajn aktorojn, verkistojn, redaktistojn kaj muzikistojn por kunlaborado en la Telegram-grupo por la festivalo. T.me/usonabona
  28. OFICIALECO DE REGULOJ: Ni strebis liveri klaran kaj fidelan tradukon en ĉi tiu Esperantlingva regularo, sed Esperanto-USA traktos ĝin nur helpa, ne aŭtoritata. Se malgraŭ niaj klopodoj la du regularoj iel konfliktas, la anglalingva versio havas superecon.

Rimedoj