Situante en la centro de Klevlando, La Langston proponas facilan aliron al CSU, proksimajn restoraciojn, kaj noktan vivon.
Nomita honore al Langston Hughes, la laŭdita poeto de la Harlema Renesanco, kiu iam loĝis en Klevlando, La Langston ofertas altkvalitan studentan loĝadon rekte apud la kampuso de la Ŝtata Universitato de Klevlando (CSU).
Kongresanoj loĝos en studentaj loĝejoj, kun privataj dormoĉambroj ene de komunaj apartamentoj. Ni ofertas du specojn de loĝejoj: duĉambraj apartamentoj (dividataj kun unu alia kongresano) kaj kvarĉambraj apartamentoj (dividataj kun tri aliaj).
Ĉiu individua dormoĉambro inkluzivas privatan banĉambron, ŝrankon, plenmezuran liton (full-size bed), litotukojn, kapkuseno, banktuko, viŝtuko, kaj mantuko. Kvankam la kuirejoj estas plene ekipitaj, ili ne disponigos kuirpotojn aŭ patojn. Ĉiuj loĝantoj havas aliron al la gimnastikejo.
Estos neniu mastrumado aŭ ĉambropurigado dum la semajno. Tamen, senpagaj lavmaŝinoj disponeblas en la konstruaĵo, sed oni devas akiri sian propran sapon.
La adreso de La Langston estas 2303 Chester Ave, Klevlando, OH 44114, Usono.
Komunaj Allogaĵoj
- Surlokaj aŭtolasejoj
- Centra loko en la urbokerno
- Senpagaj lavinstalaĵoj
- Rapidkvanta vifio (Wi-Fi)
- Moderna trejnsalono
- Teretaĝaj manĝejoj kaj kafejoj
- Surloka helpostabaro
Loĝejaj Allogaĵoj
- Inkluzivita vifio
- Kuirejo (tamen sen kuirpotoj aŭ patoj)
- Centra klimatizilo
- Sufiĉe grandaj bakforno kaj fornelo
- Mikroondilo
- Manĝilara lavmaŝino
Elstara bildo: “Cleveland Night Skyline” de Erik Drost. Tondita de SashaFromSolon. Licencita sub Krea Komunaĵo Atribuo 2.0 (CC BY 2.0). https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cleveland_night_skyline,_January_2025.jpg




