La Manifesto de Toronto, verkita kaj aprobita de la dulanda Kongreso en Toronto la 12‑an de julio 2025, la Internacia Tago de Espero, celas revitaligi la Esperanto‑movadon kaj respondi al ĝia identeca krizo. En la Manifesto oni konstatas, ke la organizita movado alfrontas mankon de konvinka ekzistokialo, ke nek koloniaj lingvoj nek artefarita intelekto povas solvi la mondan lingvoproblemon, kaj ke ŝovinismo, militemo kaj kontraŭhoma retoriko pligraviĝas pro la pandemio, demokratia erodo, klimata krizo kaj malegaleco. Ĝi proponas, ke Esperanto montru sin ne nur kiel movado por edukado, lingvoj, demokratio kaj homaj rajtoj, sed kiel unika interhoma renkontiĝejo por rehomigi la homaron; ke ni restu fiere unikaj, desubismaj anstataŭ marĝenaj; ke la interna ideo de D‑ro Ludoviko Zamenhof pri forigo de murojn inter la popoloj estu nia kontraŭdozo al malhomigo; kaj ke nia neŭtralismo protektu la interhoman kernon de la lingvo. Finfine, la Manifesto invitas Esperantistojn kaj organizojn esplori novajn formojn de kunlaboro per kongresoj, komunikadoj kaj eventoj kaj konstrui novan estontecon por Esperanto kaj la homaro.
Manifesto de Toronto
Verkita en la tago de Espero, la 12-an de Julio 2025 dum la Dulanda Kongreso en Toronto, kaj proponata al ĉiuj Esperantistoj de bona volo tra la mondo.
Ni, Esperantistoj de diversaj landoj kaj fonoj, konstatas, ke:
- la organizita Esperanto-movado alfrontas krizon de identeco unu kvaronon tra la dudek-unua jarcento, trovinte ekzistokialon konvinkan kaj pluvivigan nek en la Esperanta kulturo nek en la pledado por lingvaj rajtoj kaj plurlingveco; kaj plu konstatas, ke
- la tiel-nomata monda lingvo-problemo, kiun Esperanto de sia komenco klopodas solvi, ne estas solvita de la grandaj koloniaj lingvoj; efektive, oni pretendas solvadi ĝin en la nuna epoko per la Artefarita Intelekto tiel, ke homoj povos por preskaŭ ajna celo libere komunikiĝi inter si; kaj plu konstatas, ke
- ŝovinismo, militemo, kaj kontraŭhoma retoriko kreskas tra la mondo, almenaŭ parte reage al la malhomigaj efikoj de la pandemio, ronĝata demokratio, klimatŝanĝiĝo, kaj kreskanta malegaleco ene de landlimoj kaj inter landoj.
En ĉi tiun samtempe esperigan kaj senesperan epokon, kaj al nia movado kaj al la cetera mondo hejme, komunume, propralande, kaj internacie, ni deklaras, ke:
- la organizita Esperanto-movado kiel eble plej urĝe devas montri al la tuta mondo ne nur ke ĝi estas movado de homoj pasiaj pri edukado, lingvoj, demokratio, kaj homaj rajtoj, sed aldone ke ĝi proponadas al la mondo unikan renkontiĝejon interhoman, kiu povas rehomigi la homaron kaj esplori la demandon “kion signifas homi” el ĉiaj eblaj perspektivoj; kaj plu deklaras, ke
- por kreskigi Esperanton, necesas ne honti pri ĝia unikeco, nek deziri ke ĝiaj koridoroj estu similaj al tiuj de neprofitcela organizaĵo, registaro, aŭ internacia instanco; por ĉi tion atingi, la Esperanto-movado ne devas resti marĝena frakcio, sed devas resti principe interhoma kaj desubisma por ne subfosi sian eblon senpere konatigi la homojn unu al la aliaj profunde; kaj plu deklaras, ke
- la problemo de malhomigo kreskos kun la disvastiĝo de Artefarita Intelekto, forigante komunikajn barojn dum ĝi forprenos la laboron kaj la sciaron de granda parto de la homaro per siaj superaj scio kaj analizemo; kaj plu deklaras, ke
- ni trovas en nia historio la kontraŭdozon kaj al movada stagnado kaj al la ĝenerale kreskanta malhomigo, nome la internan ideon de D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof: “forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton;” lia insistado, ke Esperanto estas kaj devas resti pli ol nur meĥanika solvo, pulsas eĉ pli forte en la nuna mondo ol iam ajn antaŭe pro la ekzisto de funkcianta, meĥanika solvo al la monda lingvo-problemo; kaj plu deklaras, ke
- interne kaj ekstere, oni komprenu la neŭtralismon de la Esperanto-movado ne kiel artifikon por ŝajne ŝvebi super politikaj konfliktoj, sed kiel manieron konservi la interhoman esencon de nia lingvo esprimatan en la interna ideo; tial, la partoprenado de Esperantistoj en movadoj ŝovinismaj, militemaj, kaj kontraŭhomaj subfosas niajn plej esencajn valorojn kaj malhelpas nian movadon; kaj plu deklaras, ke
- Esperanto ne nur kunligas homojn, ĝi plu homigas ilin per neatenditaj malkovroj pri nia komuna homeco; ĝiaj parolantoj kaj organizaĵoj en la nuna epoko havas la ŝancon manifesti tion klare per siaj kongresoj, komunikaĵoj, kaj eventoj, forskuante la polvon de la pasinteco cele al nova futuro kaj por Esperanto kaj por la homaro.
Toronto Manifesto
Written on the International Day of Hope – July 12, 2025 – during the Binational Convention in Toronto, and proposed to all Esperantists of good will throughout the world.
We, Esperantists of diverse nationalities and backgrounds, recognize that:
- a quarter of the way through the twenty-first century, the organized Esperanto movement faces an identity crisis, not having found a compelling and sustaining reason for existence either in Esperanto culture or in the advocacy for linguistic rights and multilingualism; and further recognize that
- the so-called “world language problem”, which Esperanto has been trying to solve since its beginning, has not been solved by the great colonial languages; in fact, some claim to be solving it currently by Artificial Intelligence, which will allow people toto communicate freely with each other for almost any purpose; and further recognize that
- Nationalism, militarism, and anti-human rhetoric are on the rise around the world, at least in part in response to the dehumanizing effects of the pandemic, eroded democracy, climate change, and growing inequality within and between borders.
Into this age which is simultaneously hopeless and gives reasons for hope, we declare, to our movement and the broader world world, locally, in our communities, in our countries, and internationally, that:
- it is very urgent for the organized Esperanto movement to show the entire world not only that it is a movement of people passionate about education, languages, democracy, and human rights, but also that it continues to offer the world a uniqueplace of encounter between people that can rehumanize humanity and explore the question of “what it means to be human” from every possible perspective; and further declare that
- to grow Esperanto, we must not be ashamed of its uniqueness, nor wish that its corridors mimic those of a non-profit organization, a government, or an international authority; to achieve this, the Esperanto movement should cease to be marginal, while retaining a fundamentally interpersonal and grassroots character, so as not to undermine its potential to encourage deep and direct connection between people; and further declare that
- the problem of dehumanization will grow with the proliferation of Artificial Intelligence, casting aside barriers to communication while taking away the work and knowledges of a large part of humanity through its superior knowledge and capacity for analysis; and further declare that
- we find in our history the antidote to both the movement’s stagnation as well as to the generally growing dehumanization, namely the “internal idea” of Dr. Ludoviko Lazaro Zamenhof, the creator of Esperanto: “to do away with walls between peoples, and to have everyone in the habit of seeing in his neighbor only a person and a brother;” his insistence that Esperanto is and must remain more than a mere mechanical solution, rings even truer in today’s world than ever before, due to the existence of a functioning, mechanical solution to the world’s language problem; and further declare that
- internally and externally, we should not see the neutrality of the Esperanto movement as a trick to seemingly float above political conflicts, but as a way of preserving the interpersonal essence of our language, as expressed in the “internal idea”; therefore, the participation of Esperantists in chauvinistic, belligerent, and anti-human movements undermines our most essential values and hinders our movement; and further declare that
- Esperanto not only connects people, it further humanizes them through unexpected discoveries about our common humanity; we are in an age where its speakers and organizations have the opportunity to demonstrate this clearly through their congresses, communications, and events, shaking off the dust of the past while striving towards a new future for both Esperanto and for humanity.
Manifesto de Toronto
Escrito no Dia da Esperança – 12 de julho de 2025 – durante o Congresso Binacional em Toronto, e proposto a todos os esperantistas de boa vontade ao redor do mundo.
Nós, esperantistas de diversos países e origens, reconhecemos que:
- o movimento esperantista organizado enfrenta, neste primeiro quarto do século XXI, uma crise de identidade, não tendo encontrado um propósito de existência convincente e duradouro, seja dentro da cultura esperantista, seja na defesa dos direitos linguísticos e do multilinguismo; e reconhecemos ainda que
- o chamado “problema mundial das línguas”, que o Esperanto buscou resolver desde o seu início, não foi solucionado pelas grandes línguas coloniais; na verdade, atualmente se tenta resolvê-lo por meio da inteligência artificial, permitindo que as pessoas se comuniquem livremente para quase qualquer propósito; e reconhecemos ainda que
- chauvinismo, o belicismo e a retórica desumanizadora estão crescendo em todo o mundo, ao menos em parte como reação aos efeitos desumanizantes da pandemia, ao enfraquecimento da democracia, às mudanças climáticas e ao aumento da desigualdade dentro e entre os países.
Neste momento, ao mesmo tempo esperançoso e desesperador, tanto para o nosso movimento quanto para o restante do mundo – em casa, em comunidade, em nossos países e internacionalmente – nós declaramos que:
- o movimento esperantista precisa, com a máxima urgência, mostrar ao mundo que não é apenas um grupo de pessoas apaixonadas por educação, idiomas, democracia e direitos humanos, mas que também oferece ao mundo um espaço único de encontro humano – um espaço que pode reumanizar a humanidade e explorar a pergunta “o que significa ser humano?” sob todos os pontos de vista possíveis; e declaramos ainda que
- para fortalecer o Esperanto, é preciso não ter vergonha de sua singularidade, nem desejar que ele imite o modelo de uma ONG, governo ou organização internacional; para isso, o movimento esperantista não deve se manter como uma fração marginal, mas deve continuar sendo essencialmente humano e de base, para preservar sua capacidade de conectar diretamente as pessoas em profundidade; e declaramos ainda que
- o problema da desumanização só vai crescer com a expansão da inteligência artificial, que, embora elimine barreiras de comunicação, também subtrairá o trabalho e o conhecimento de uma grande parte da humanidade com sua superioridade analítica; e declaramos ainda que
- em nossa história, encontramos o antídoto tanto para a estagnação do movimento quanto para a crescente desumanização global: a “ideia interna” do Dr. Ludwik Lejzer Zamenhof – eliminar os muros entre os povos e ensinar as pessoas a verem no outro apenas um ser humano e um irmão; sua insistência de que o Esperanto é e deve continuar sendo mais do que uma solução mecânica ressoa hoje mais forte do que nunca, especialmente agora que existe uma solução técnica em funcionamento para o problema mundial das línguas; e declaramos ainda que
- interna e externamente, o neutralismo do movimento esperantista não deve ser entendido como um artifício para parecer acima de conflitos políticos, mas como uma forma de preservar a essência humana de nossa língua, expressa pela ideia interna; por isso, a participação de esperantistas em movimentos chauvinistas, belicistas ou desumanizadores contradiz nossos valores mais fundamentais e prejudica o nosso movimento; e declaramos ainda que
o Esperanto não apenas conecta as pessoas, ele também as humaniza, ao revelar descobertas inesperadas sobre a nossa humanidade comum; seus falantes e organizações, neste momento histórico, têm a oportunidade de manifestar isso de forma clara por meio de congressos, comunicados e eventos – sacudindo o pó do passado e construindo um novo futuro, tanto para o Esperanto quanto para a humanidade.
La traduction sera bientôt disponible !
¡La traducción estará disponible próximamente!