Skip to main content

Esperanto-USA

Esperanto-USA is the non-profit educational association of Esperantists in the United States who have a common interest in using and promoting Esperanto. Learn more about E-USA below:

Browse and buy Esperanto books, CDs, DVDs, or make a donation at E-USA's online store. If you become or already are an E-USA member, you'll enjoy a 10% discount on every purchase.

See a list of recommended books for beginners.

E-USA publishes a high quality, bi-monthly newsletter. If you're not a member you can receive the newsletter free for 6 months, just submit a request for more information with your name and address. Your contact information is not shared with other organizations. Members receive every issue as a part of membership.

E-USA maintains a list of active local Esperanto groups. Even if there is no local group in your area, E-USA can put you in touch with members which live nearby. If you start your own group, you can add your contact information to the E-USA list.

For more information about Esperanto and E-USA:

Click here to learn more about this site, part of our community-editable book about how to use the site.

We'll send you more information about learning and using Esperanto, including the first lesson of our free ten-lesson introductory language course, if you fill out this brief form. If possible, please provide both an e-mail address and a street address. If you are outside the United States, or would prefer an electronic version of the course, you can request the free e-mail version.

by MikeloTri

Internacia Festivalo de Dalaso

filipo's picture

La Esperanto-Klubo de Norda Teksaso kunlaboras en projekto por montri nian lingvon ĉe la Internacia Festivalo de Dalaso,la 25an de majo, 2013. Ni havos budon, standardon, broŝurojn, librojn, informon, kaj rakontojn por disdoni al la ne-esperantista publiko.

http://www.dfwinternational.org/DallasInternationalFestival/

Se vi estos en Dalaso tiun tagon, bonvolu veni al nia budo. Se vi povos helpi nin, bonvolu informi nin. Kontaktu min ĉe filipo@grupoj.org.

http://www.esperanto-tx.org/

Amike,
Filipo DORCAS

by filipo

Venu malkovri la ĉefurbon de Kanado dum MEKARO 2013!

Jxenja A.'s picture

La Mez-Kanada Renkontiĝo (MEKARO) estas ĉiujara turisma semajnfino kiu okazas en malsama urbo de Kebekio aŭ Ontario. Ĉi-jare MEKARO okazos en la bela ĉefurbo de Kanado, Otavo. Venu sperti amikan etoson kun kanadaj samideanoj en ĉi tiu unika dulingva ĉefurbo!

Kiam: 18-20 de majo, 2013
Kie: Universitato de Otavo, Otavo, Ontario, Kanado.
Aliĝilo kaj informoj: www.mekaro.ca

by Jxenja A.

La Riverego 111: Vizito al Obama... ne tiu, alia!

Jxenja A.'s picture

Karaj, jen la ligilo al 111-a numero de La Riverego, bulteno de la Esperanto-Societo Kebekia: http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/Riverego111.pdf En tiu ĉi numero ni aperigas la trian artikolon el nia japana serio: ĉi-foje temas pri la vizito al... Obama (ne tiu, alia - vi komprenis!) kaj nia japana transformiĝo. Krome, atendas vin, interalie, artikolo pri Eleanor Roosevelt, pri Pacaj Mesaĝoj el Hiroŝimo kaj eĉ artikoleto en Interlingua. Eble vi trovos La Riveregon interesa kaj utila!

by Jxenja A.

Video pri NASK

Jxenja A.'s picture

Spektu la intervjuon kun Derek Roff, estrarano de ESF kaj instruonto de NASK 2013 http://youtu.be/3Mddb4_jeB0 "Mi ne povas promesi, ke oni lernos [Esperanton] dum oni dormas. Sed almenaŭ 12 horojn tage estas bona okazo por uzi la lingvon kaj sperti interparolojn kun tre diversaj kaj ofte tre interesaj homoj". Aliĝu al NASK nun kaj ŝparu 50 dolarojn! Pli da informoj: esperanto.org/nask/

by Jxenja A.

István Ertl instruos en la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) 2013!

Jxenja A.'s picture

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) – la plej malnova Esperanto-kursaro en Norda Ameriko (kun pli ol 40-jara historio!) kaj unu el la plej bonaj en la mondo – bonvenigas vin ĉi-jare en Nord-Karolino! Unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF, NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj ankaŭ profesiajn Esperanto-instruistojn de la tuta mondo.

Kiel en la lastaj du jaroj, ankaŭ NASK-2013 prezentas mallongan session, ĉi-foje en Raleigh, la ĉefurbo de Nord-Karolino. Alvenu la 26an de junio kaj foriru la 5an de julio – jen ok tagojn da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la belegaj muzeoj, variaj restoracioj kaj registaraj konstruaĵoj en Raleigh, ĉio en promendistanco de la kampuso.

Landa kongreso (kaj NASK) en Raleigh ĉi-jare

dgarygrady's picture

En 2013 la Kongreso de Esperanto-USA okazos ĉe William Peace University proksime al la urbocentro de Raleigh, Norda Karolino, de vendredo vespere la 5-a de julio ĝis lundo tagmeze la 8-a de julio.

Tuj antaŭe, la Norda Amerika Somera Kursaro de Esperanto okazos samloke de la 27-a de junio ĝis la 5-a de julio.

Do eblos ĝui Esperanton dum semajno kaj duono en bela loko proksima al multaj interesaj vidindaĵoj.

Plia informo aperos tre baldaŭ!

by dgarygrady

Intervjuo pri Esperanto al Radio Kanada Internacia!

Jxenja A.'s picture

Aŭskultu la intervjuon de Joel Amis, administranto de ESF kaj jam 17 jarojn membro de Esperanto-USA, al la Radio Kanada Internacia (angle) http://www.rcinet.ca/english/daily/interviews-2012/13-39_2012-12-14-inte...

by Jxenja A.

La Riverego 110 en la reto!

Jxenja A.'s picture

Legu elektronike La Riveregon, buntan kaj altkvalitan senpagan revuon de la Esperanto-Societo Kebekia! Atendas vin artikolo pri Japanio, daŭrigo de la serio pri planitaj lingvoj (ĉi-foje temas pri Volapuko), traduko de kanada humurrakonto, kaj pli! http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/Riverego110.pdf

by Jxenja A.

"Ŝatu" Esperanton por helpi malsatantojn! / "Like" Esperanto and help feed the hungry!

Jxenja A.'s picture

Jes, vi povas helpi doni manĝaĵon al malsatantoj dum la festa sezono per simpla "ŝato" de Esperanto! Esperanto of Burlington, restoracio en Burlingtono, Vermonto promesis donaci $1000 al la Vermonta Manĝaĵbanko se ili ricevos 1000 "ŝatojn" en Facebook. Post kiam vi "ŝatas" Esperanto of Burlington, skribu tie komenton por ke ili sciu ke vi estas esperantisto: http://www.facebook.com/esperantoburlington

***

Yes, you can help feed the hungry this holiday season by simply "liking" Esperanto! Esperanto of Burlington, a restaurant in Burlington, Vermont has promised to donate $1000 to the Vermont Food Bank if they get 1000 Facebook "likes". After you "like" Esperanto of Burlington, leave them a comment as well so they know you're an Esperanto-speaker: http://www.facebook.com/esperantoburlington

by Jxenja A.

Nord-Amerika Somera Kursaro (26 jun - 5 jul)

Landa Kongreso * Jul 5 - 8 * US Annual Congress

English follows ->
EO Esperanto: La Landa Kongreso okazos ĉe Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino, Usono. 2013 julio 5 - 8.

EN English: The Annual US Esperanto Congress will be at William Peace University, in Raleigh, North Carolina, USA. 5 - 8 July, 2013.

Poll

Which NASK is best for you?:
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes