Skip to main content

Sud-Orienta Kongreseto de Esperanto, 2006

Sud-Orienta Kongreseto de Esperanto okazis je 31a de marto - 2a de aprilo, 2006 ĉe Unicoi State Park (proksime al Helen, Georgia, en la nordgeorgia montaro). Partoprenis 26 homoj el ses usonaj ŝtatoj, ok devenlandoj kaj dek unu denaskaj lingvoj. La kongresanoj loĝas en Georgio (15), Florido (4), Tenesio (2), Virginio (3), Kentukio (1) kaj Teksaso (1); kaj po unu kongresano naskiĝis en Danio, Meksikio, Finnlando, Ukrainio, Pollando, Arĝentino, kaj Brazilo.

La ĉefa parto de la programo estis du kursoj, komencanta (10 partoprenantoj) kaj meznivela/supera (la ceteraj). La komencantojn instruis Randy DEAN kaj Jim HENRY, parte per la unuaj epizodoj de Pasporto al la Tuta Mondo. Ni instruis pri la skribo kaj elparolo de la lingvo, pri la gramatikaj finaĵoj (kun emfazo pri la verboj) kaj la efiko de ŝanĝoj en tiuj, kaj pri pluraj plej oftaj afiksoj, inkluzive -ig kaj -iĝ. Ni ankaŭ uzis diversajn paroligajn ekzercojn, interalie kelkajn de la Pasporto. ekzercoj. La plimulto el la studentoj estis homoj kiuj eklernis Esperanto antaŭ 6 semajnoj ĝis 1 jaro; estis nur unu homo kiu tute ne studis Esperanton antaŭe. La aĝoj variis de 20+ ĝis 70+.

La postkomencantan (ĝis supernivela) kurson instruis Joel kaj Ĵenja AMIS. Ĝin partoprenis 12 homoj. La nivelo estis ekde postkomencantoj ĝis fluparolantoj. La uzataj materialoj enhavis skribajn gramatikajn ekzercojn de la portalo www.edukado.net, paroligajn taskojn, kiel intervjuojn kaj prezentojn de aliaj kursanoj al la grupo, diskutojn (ekz., pri motivoj lerni Esperanton) kaj ankaŭ metiejon pri falsaj amikoj inter la angla kaj Esperanto kaj ĝenerale pri malfacilaĵoj de tradukado el la angla en E-on. La plej multe diskutataj gramatikaj eroj inkluzivis akuzativon kaj transitivecon de verboj; ni priparolis ankaŭ multajn aliajn gramatike malfacilajn erojn, kiel ĝustan uzadon de "po", malsaman akordiĝon de verbotempoj en la angla kaj E-o, kaj aliajn erojn, laŭ la respondoj al nia enketo pri malfacilaĵoj en E-o, kiun ni faris komence de la kurso. La aĝoj de studentoj en postkomencanta-supernivela grupo estis ekde 16 ĝis 80+.

Krome, okazis eksursoj al la pseŭdo-Alpa urbeto Helen kaj al la Akvofalo Anna Ruby, kaj prelegetoj en Esperanto kaj en la angla pri esperanta literaturo, aspektoj de la esperanta movado, NASK, Spiritismo, kaj Rozkrucismo; lingvaj ludoj; pup-teatra prezento per Zamenhof-marioneto far Stan BUCHHOLZ; kaj multe da babilado.

Frans JAHGER proponis premion (donaco de la nova Plena Ilustrita Vortaro) al la kongresano kiu plej klare kaj kompreneble parolas; li diris ke ĉiu kongresanoj krom li mem rajtas voĉdoni kaj/aŭ premiiĝi. Post voĉdono de la kongresanoj pri tio, Randy DEAN gajnis la premion.

La kongreson organizis Joel kaj Ĵenja AMIS, Randy DEAN, kaj Jim HENRY, kun helpo de Dan SEGAL (amiko de Esperanto) pri esplorado pri kongresejoj, kaj de la Schulze Eduka Fonduso (Ron GLOSSOP, Ellen EDDY, Anna BENNETT, kaj Liz RAIBLE) por subvencio de la kursoj. Dankon ankaŭ al ĉiuj prezentintoj (Filipo DORCAS, Helen BUCHHOLZ, Tim WESTOVER, kaj Claudia DEALMEIDA) kaj al ĉiuj partoprenintoj.

by jimhenry

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes